*mult/a PV
*multa ↝
Nombra adjektivo montranta:
- 1.
- (ununombre)
Grandan nedifinitan kvanton el tuto, kies partojn oni ne povas aŭ
ne bezonas esprimi per precizaj nombroj:
la tro multa parolado lacigas lin
[1];
multa laboro, pacienco, pluvo;
de elekto tro multa plej malbona rezulto
PrV
;
per tro multa varto malboniĝas la farto
PrV
;
ni […] fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa
sopiro
[2];
ili pro la multa fumo, de kiu ili estis ĉirkaŭataj,
nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni
BdV
;
tiam […] la marnivelo estis cent metrojn pli malalta
ol nun pro la multa akvo ligita en formo de glacio
[3];
kiam mi estis infano, la vintroj estis malvarmaj kun multa
neĝo
[4].
Rim.: Multa estas ofte anstataŭata per multe da aŭ multo da.
- 2. ↝
- (plurnombre)
Grandan nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj kontraste kun pli
malgranda kvanto:
multaj infanoj
[5];
multaj birdoj
[6];
multaj vazoj;
multaj estas la intencoj en la koro de homo
[7];
vi estis multaj, kiel la steloj de la ĉielo
[8];
trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj
[9];
la reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn
[10];
ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj
PrV
;
multaj el ili ne komprenas politikon kaj volas nur manĝi,
trinki, kaj havi ie vivlokon
[11];
la stilo de aŭtoro Pejno Simono, kun multaj kunmetitaj vortoj
kaj verboformoj, ja foje povas timigi komencanton
[12].
abunda, maro, monto, pluvo, svarmi, verŝi
Rim. 1: Multaj estas kelkfoje uzata kun subkompreno de „homoj“: multaj diras, ke... Mario ekrigardis kun tia gaja, ĉarma rideto, ke la opinio de multaj ŝajnis al mi tute prava [13]; multajn ŝi vundis kaj faligis [14].Rim. 2: Estas diferenco inter "multaj homoj" kaj "multe da homoj": multaj homoj = diversaj homoj (ĉiu aparte); multe da homoj = granda nombro da homoj (kune) [15].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 2:17
3. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?
4. Monato, Stefan Maul: Varmego suferiga
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:21
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:62
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 31:17
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 11:1
11. Monato, Estonio
12. Monato, Windows
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la hejmo de la metiisto
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:26
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Eperantisto, 1893, p.96

- angle:
- 1. much 2. many
- beloruse:
- 2. многія, шматлікія, шмат якія, шмат хто
- bulgare:
- 2. многоброен
- france:
- beaucoup de
- germane:
- viele 1. viel 2. viele
- hispane:
- mucho
- hungare:
- 1. sok 2. sok, sokak, sokan
- malaje:
- banyak
- nederlande:
- 1. veel 2. vele
- pole:
- 1. dużo 2. wiele
- portugale:
- muito (quantidade)
- ruse:
- многий, многочисленный 2. многие, многочисленные
- tokipone:
- mute
*multe ↝
Adverbo signifanta:
- 1.
-
Grandkvante, grandnombre:
multe kuri
[16]
[17];
malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu
volus ŝin akcepti
[18];
multe vojaĝi
[19];
ne multe dormi;
kiu multe parolas, ne multe faras
PrV
;
homon fidelan oni multe benas
[20];
du homoj povas pli multe fari ol unu[21];
multe pli da bovaĵo ol da ŝafviando.
Rim.: Kelkfoje la senco de multe tre alproksimiĝas al tiu de tre, forte, altgrade: multe labori, suferi; multe superi iun; akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro [22].
- 2.
- (uzata kvazaŭ substantivo: multo da)
- a)
- (kun ununombro) Grandkvanto da: riĉulo havas multe da mono [23]; ne bone estas manĝi tro multe da mielo [24]; multe da manĝaĵo [25]; multe da vino; multe da profito [26]; multe da saĝo [27] [28].
- b)
- (kun plurnombro)
Granda nombro da:
riĉulo havas multe da amikoj
[29];
venko venas per multe da konsilantoj
[30];
multe ... da birdoj
[31];
multe da perloj
[32];
multe da maljustaĵoj
[33];
multe da vinoj
(multspecaj vinoj).
Rim.: Ĉe tiu ĉi uzado kun plurnombro estas konsilinde anstataŭigi multe da per multaj, ĉar temas pri diversaj homoj, aĵoj aŭ bestoj el kiuj ĉiu estas konsiderata aparte: multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj[34].
- 3. ↝
- (uzata prefikse: multe-)
Grandkvante; plur-:
multekosta
[35]
[36];
multemejla
[37];
multemerita
[38];
multehara kranio
[39];
multehoma kaj multemova strato
Marta
;
multejara pacienca laborado
[40];
multefoje jam lavita
Ifigenio
;
Rim.: En tiu ĉi adverba formo, „multe“ estas rigardata kaj uzata kvazaŭ nevaria numeralo: multescia [41], multekolora BdV ; multepovuloj IK . Tamen oni povus diri ankaŭ multascia, multataga, multalingvulo. Z. ofte ellasas la interan vokalon (kion oni povus analizi „mult' da...“): multflanka[42]; multfoje [43] [44] [45] Marta ; multbrava FK ; multgranda FK ; multhomeco [46]; multjara EE ; multjaroj VivZam ; multkolora [47] [48] [49]; multnombra [50]; multpena VivZam ; multpeza FK ; multsaĝa FK ; multvorteco [51]; multvorte [52].
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:20
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:16
23. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:27
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:23
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:4
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:29
28. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:20
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:6
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:15
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:16
34. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 10, La Revuo, 1907, Februaro
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 68:21
40. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:28
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 2:12
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:16
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo
51. La Nova Testamento, Mateo 6:7
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo

- a lot
- beloruse:
- шмат, багата, многа
- bulgare:
- много
- ĉeĥe:
- fůra, mnoho, spousta
- france:
- beaucoup
- germane:
- viel 1. viel 2. viel, massig, eine Menge 3. sehr, arg
- hispane:
- mucho
- hungare:
- sok, sokat, nagyon
- nederlande:
- zeer, erg 1. veel 2. veel
- pole:
- 1. dużo 2. wiele
- ruse:
- много
- slovake:
- hodne, mnoho, veľa
- tokipone:
- mute
multo ↝
- Granda kvanto, granda nombro: kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas PrV ; helpi per multo aŭ per malmulto [53]; pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita [54]; amata inter la multo de siaj fratoj [55]; multo da homoj [56] [57] [58]; sur la arbo sin trovis multo da birdoj [59]; riĉeco donas multon da amikoj [60]; mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo [61]; ĉe multo da vortoj neevitebla estas peko [62]; la multo de lia senprudenteco lin devojigos [63]; multo mankas por ke ...u; ni devas kontentiĝi per nemultoZ ; la homomulto [64].
53.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:6
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:47
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 10:3
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 20:2
57. La Nova Testamento, La agoj 11:24
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
59. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:4
61. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:19
63. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:23
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel

- a mass, large quantity
- beloruse:
- вялікая колькасьць, мноства
- bulgare:
- множество, многобройност
- ĉeĥe:
- mnoho, množství, spousta, velice
- france:
- un grand nombre
- germane:
- Menge, Masse
- hungare:
- sok, tömeg
- nederlande:
- veel
- pole:
- dużo, wielość
- ruse:
- множество, многое
- slovake:
- množné číslo
- tokipone:
- mute
multi ↝
- Esti multaj; svarmi2: preseraroj ĉi-verke multas [65]; bedaŭrinde, en la libro ne tro multas ilustraĵoj [66]; jam multis disputoj kun membroj de tiu ĉi familio kaj pro tio la lokaj vilaĝanoj atakis ĝin [67].
65.
Monato, Porke
la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!
66. Monato, Nikolao Gudskov: Interna pejzaĝo de alia virino
67. Monato, Zlatko Tišljar: Makuloj ankoraŭ ne viŝitaj
66. Monato, Nikolao Gudskov: Interna pejzaĝo de alia virino
67. Monato, Zlatko Tišljar: Makuloj ankoraŭ ne viŝitaj
- angle:
- to abound
- france:
- abonder
- germane:
- wimmeln
*multego ↝
- Tre granda nekonata nombro aŭ kvanto: multego da diamantoj [68]; kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj PrV ; aperis multego da fiinsektoj en la domo [69]; nur tre malgranda parto da kunvenintoj […] havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn [70].
68.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:24
70. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista, 1905
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:24
70. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista, 1905
- france:
- masse (grande quantité), multitude, myriade
- pole:
- mnóstwo, mnogość
multigi
(tr)
- Igi pli grandkvanta aŭ pli grandnombra nedifinitan kvanton aŭ nombron: iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la ĉielo [71]; mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi [72]; senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por ilustri lian lingvan kredon VivZam ; ili celas multigi lernohorojn, ĉar en 2002 komenciĝis edukado laŭ nova gvidlinio kaj lernohoroj malmultiĝis [73].
71.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:23
72. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:16
73. Monato, Hori Jasuo: Ferioj senferiaj
72. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:16
73. Monato, Hori Jasuo: Ferioj senferiaj
- angle:
- multiply, propagate
- beloruse:
- павялічыць, пабольшыць
- bulgare:
- размножавам, умножавам
- ĉeĥe:
- rozmnožovat
- france:
- augmenter (tr.), multiplier
- germane:
- vermehren, mehren
- hispane:
- aumentar, incrementar
- hungare:
- sokasít, megsokasít
- nederlande:
- vermenigvuldigen
- pole:
- powiększać, zwiększać, pomnażać
- ruse:
- увеличивать
- slovake:
- rozmnožiť
- tokipone:
- mute
multiĝi ↝
(ntr)
-
Iĝi pli kaj pli abunda, pli grandnombraj:
la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero kaj
kovriĝis ĉiuj altaj montoj
[74];
Dio diris al ili: fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron
[75];
dum la du-tri lastaj jaroj aperis helikoj en la ĝardenoj de
nia kvartalo, kaj […] eksplode multiĝis ĝis ili
svarmis ĉie
[76].
prosperi
74.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:19
75. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:28
76. MonatoGeraldo Mattos
75. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:28
76. MonatoGeraldo Mattos
- angle:
- multiply, proliferate, swarm
- bulgare:
- умножавам се, вирея
- france:
- se multiplier, proliférer, pulluler
- germane:
- sich vermehren
- pole:
- powiększać się, zwiększać się, pomnażać się, roić się
multobligi ↝
- Multipliki1, t.e. multigi je granda faktoro: la verkanto, bezonante esprimi ekzemple „multobligi“, „dividato“ aŭ „triangulo“, kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro [77]; ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio [78]; oni povas sufiĉe bredi kuniklojn, sed monon multobligi ja ne estas eble [79]; necesas nuligi kelkajn festojn anstataŭ multobligi ilin, ĉar dum ĉi tiu festo nur 10 % de la loĝantoj festas, kaj la aliaj restas hejme, sen fari ion [80]; hodiaŭ oni parolas ankaŭ pri la „Interreto de Objektoj”, kiam la nombro de „objektoj” konektitaj al Interreto – fridujoj, panrostiloj, unuopaj lumoj, ... – vaste superos la nombron de homoj, evidente ankaŭ tio povus multobligi la disponatajn datenojn [81].
77.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
78. La Nova Testamento, II. Korintanoj 4:15
79. Monato, Lode van de Velde: La nuna financa krizo (3)
80. Monato, Jérémie Sabiyumva: Fino de ramadano: ĉu festo de gejunuloj?
81. Monato, Lenio Marobin: La Granda Datumaro

- multiply
- beloruse:
- памножыць
- bulgare:
- умножавам
- ĉeĥe:
- rozmnožovat, znásobit
- france:
- multiplier
- germane:
- vervielfachen
- hispane:
- multiplicar
- hungare:
- megsokszoroz
- nederlande:
- vermenigvuldigen
- pole:
- zwielokrotniać, mnożyć, pomnażać
- ruse:
- умножать
- slovake:
- násobiť, rozmnožiť
multopa
- Kiu havas multajn anojn, multajn elementojn, multajn ekzemplerojn: forlasite de la multopa sed malvarmo-tima grupo de instruistinoj, la seĝoj vakis [82].
82.
M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe:
Sur la Vojo de Svan, 2015-2017
- france:
- multiple (ayant beaucoup d'exemplaires)
*malmulta ↝
- Malgrandakvanta, malgrandanombra: la (tre malmultajn) vortojn kun „um“ oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [83]; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo [84]; la rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj [85]; la ĉeestantoj, kun malmultaj esceptoj, ripetis la ekkrion [86]; se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon EE ; la paĝoj entenas nur malmultajn liniojn, sed, kompense, tiuj malmultaj linioj konsistas el tre grandaj literoj [87]; malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton Marta ; bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian peton DL .
83.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
84. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:9
85. La Nova Testamento, Mateo 9:37
86. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVIII
87. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

- little, few
- beloruse:
- малалікі, нешматлікі
- bulgare:
- малък
- ĉeĥe:
- nemnohý
- france:
- peu de
- germane:
- wenig(e)
- hispane:
- poco
- hungare:
- kevés
- nederlande:
- weinig
- pole:
- mało, niewiele, trochę
- ruse:
- немногий
- slovake:
- nemnohý
malmulte ↝
-
En malgranda kvanto aŭ nombro:
ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte
Marta
;
kiu malmulte deziras, feliĉon akiras
PrV
;
kiu multe babilas, pensas malmulte
PrV
;
malmulte (apenaŭ) rimarkebla
[88];
restas malmulte da jaroj ĝis la jubilea jaro
[89];
ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj
[90];
li manĝas malmulte
[91];
kiam en la urbo ĉio estas en ordo, […] da ebriuloj
estas malmulte
[92].
iom, rare
88.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:26
89. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:52
90. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:11
91. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:12
92. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 5a

- мала, трохі, крыху
- bulgare:
- малко
- ĉeĥe:
- málo
- france:
- peu
- germane:
- wenig
- hispane:
- poco
- hungare:
- kevés, keveset
- nederlande:
- weinig
- pole:
- mało, niewiele, trochę
- ruse:
- мало
- slovake:
- málo
- tokipone:
- lili
malmultiĝi
(ntr)
- Iĝi malpli abunda, pli etnombraj. la akvo komencis malmultiĝi post la paso de cent kvindek tagoj [93]; tiamaniere la mono kompreneble povis malmultiĝi, kaj tion ĝi efektive faris [94]; malmultiĝis la provizado, kaj nur kelkaj urboj profitis el tiu malmultekosta rizo [95]; akvo minacas malmultiĝi pro la longaj sekaj somerperiodoj [96].
93.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:3
94. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
95. Monato, Fidilalao Henriel: Rizo: senelira problemo
96. Monato, Evgeni Georgiev: Temperaturleviĝo en Tirolo
94. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
95. Monato, Fidilalao Henriel: Rizo: senelira problemo
96. Monato, Evgeni Georgiev: Temperaturleviĝo en Tirolo
- angle:
- to decrease
- france:
- décroître (en nombre), décliner (se raréfier), se raréfier
- germane:
- sich vereinzeln, sich verringern
- pole:
- pomniejszać się, zmniejszać się
malplimulto
↝ 
- Parto, partio kun malpli multaj eroj, anoj: farata de grandega plimulto kontraŭ malgrandega malplimulto Homaranismo ; disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto [97]; la tiaman situacion de homoj, kiuj apartenas al malplimulto aŭ minoritato, oni povas taksi kiel diskriminacion [98].
97.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en
la 11a de aŭgusto 1912
98. Monato, Ĉu reiri al naciaj radikoj?
98. Monato, Ĉu reiri al naciaj radikoj?
- angle:
- minority
- beloruse:
- меншасьць
- bulgare:
- малцинство
- ĉeĥe:
- menšina
- france:
- minorité
- germane:
- Minderheit
- hispane:
- minoría
- hungare:
- kisebbség
- nederlande:
- minderheid
- pole:
- mniejszość
- ruse:
- меньшинство
- slovake:
- menšina
nemalmulta
- Iom granda kvanto aŭ nombro da: lin nemalmultaj konas Metrop ; por tia transmigro oni devus reekipi ĉiujn flughavenojn kaj ĉiujn flugmaŝinojn, kio kostus monon vere nemalmultan [99]; nemalmultaj el tiuj amendproponoj traktis temon, kiun ni same povus nomi ĉie-ĉeesta kiel ankaŭ juĝi malkoncerna [100]; planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko, kaj restas do intence tute neglektataj la nemalmultaj studoj [101].
99.
Monato, Pejno Simono: Prefere
pakete
100. Monato, Istvan ERTL: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj
101. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo
100. Monato, Istvan ERTL: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj
101. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo
- angle:
- substantial, considerable
- france:
- un certain nombre de, un nombre non négligeable de
- germane:
- nicht wenig
plej multe
-
En plej alta grado, plej forte:
plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu
[102];
plej multe mirigis ilin, ke apenaŭ iu plado malpleniĝis, tuj
aperis alia tute plena
[103];
vundo sekreta doloras plej multe
PrV
.
Rim.: Uzata antaŭ alia adverbo aŭ adjektivo oni foje skribas ambaŭ vortojn kune: loĝantaro plejmulte neslava [104]; la ĵurnalo malaperis, […] nova ĵurnalo […] aperis kelkajn monatojn poste, plejmulte surbaze de la sama skipo [105]. Tia kunskribado estas fakte nenecesa kaj ne troviĝas ĉe klasikaj aŭtoroj (Z, Kabe, ...).
102.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
103. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako
104. Monato, Bardhyl Selimi: Lasta manovro
105. Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico

- mostly
- beloruse:
- пераважна, найбольш
- france:
- le plus
- germane:
- meistens
- hispane:
- sobre todo, mayormente
- hungare:
- legtöbb, legtöbbet, leginkább
- nederlande:
- meest
- ruse:
- больше всего, более всего
plimulto ↝
- Pliopo, la pli granda kvanto, parto aŭ partio: eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj Homaranismo ; la grandegan plimulton de la personoj kiuj batalas por Esperanto ligas unu komuna ideo [106]; la faraono havis ĉe sia flanko [...] la plimulton de la civilaj altranguloj [107]; li rigardis la domojn pli atente, la plimulto el ili [...] havis nur pajlan tegmenton [108].
106.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso,
1907
107. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 11a
108. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
107. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 11a
108. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- majority
- beloruse:
- большасьць
- bulgare:
- мнозинство, болшинство
- ĉeĥe:
- majorita, většina, větší část
- france:
- majorité
- germane:
- Mehrheit
- hebree:
- רוב
- hispane:
- mayoría
- hungare:
- többség
- nederlande:
- meerderheid
- pole:
- większość
- ruse:
- большинство
- slovake:
- prevaha, väčšina
multangula
- angle:
- multangular, polyangular
- beloruse:
- многавугольны, шматкутны
- germane:
- vieleckig
- hungare:
- sokszögű
- nederlande:
- veelhoekig
- pole:
- wielokątny
- ruse:
- многоугольный
multepeza
- Tre peza: ŝi fordonus kun plezuro ĉiun ĉi belegaĵon kaj deĵetus la multepezan kronon [111]; la vagonaro […] estis longa, multepeza kaj konsistis preskaŭ nur el personvagonoj FK .
111.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
- angle:
- weighty
- beloruse:
- цяжкі, цяжкавагавы, цяжкаважны
- germane:
- schwer, gewichtig
- hungare:
- nagyon súlyos
- ruse:
- тяжёлый, тяжеловесный
multespeca, multspeca
- Prezentanta multajn specojn: per longa kaj multespeca uzado eĉ la plej sovaĝa idiomo de la plej barbara gento iom post iom fariĝas riĉa [112]; oleo kaj kemiaĵoj en multspecaj konteneroj kaj ujoj poluados marbordojn [113]; multspecaj problemoj, precipe la manko de registara helpo [114].
112.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen
en la 21a de aŭgusto 1911
113. Monato, Isikawa Takasi: Alflosaĵoj trans la oceano
114. Monato, Roberto Pigro: 2013: dek donacoj al la posteuloj
113. Monato, Isikawa Takasi: Alflosaĵoj trans la oceano
114. Monato, Roberto Pigro: 2013: dek donacoj al la posteuloj
- angle:
- manifold
- beloruse:
- шматбаковы, разнастайны
- ĉeĥe:
- různý
- germane:
- vielfältig
- hungare:
- sokféle, sokfajta
- nederlande:
- veelvoudig
- ruse:
- разных видов
- slovake:
- rôzny
administraj notoj
pri
~obligi:
Tiu termino jam aperas sub "obl" kun pli precizaj difinoj. Mi proponas forigi ĝin de ĉi tie kaj transporti la jamajn tradukojn al la ĝustaj sencoj. PS: Povas esti, ke "multobligi" kaj "multobla" pli bone sidas sub "mult" (kiel faras VdE kaj PIV) ol sub "obl" (kiel faras PV), sed tio estas alia demando. [MB]~o: Mankas verkindiko en fonto.