*apenaŭ PV
*apenaŭ
- A.
-
(adv.)
- 1.
- Ne pli multe ol: tiaj malgrandaj insektoj […] havas apenaŭ la longecon de duono da centimetro FK ; apenaŭ centon povus vi kalkuli Hamlet ; la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj Marta ; tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj Marta .
- 2. ↝
- Preskaŭ ne: li apenaŭ povas spiri FK ; apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado FK ; la pezeco de la palpebroj, tage apenaŭ rimarkebla, vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni la okulojn nefermitaj FK ; ventego apenaŭ ne (do preskaŭ) dronigis la ŝipojn FK .
- 3. ↝
- Tute ĵuse: apenaŭ estis fondita la Libera Ŝtato, kiam eksplodis enlanda milito [1]; mi apenaŭ komencis ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni [sciigis] al mi, ke mia unuenaskita filo mortis [2].
- B.
-
(subordiga konjunkcio)
- 4. ↝
- Tuj post kiam, tuj de kiam: apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis [3]; apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan [4]; apenaŭ Jakob eliris […], lia frato Esav venis de sia ĉasado [5]; apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj [6]; apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ […] perdas la vojon FK .
1.
Monato, Garbhan Macaoidh: Amnezio-amnestio, 2003
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:30
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:10
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:30
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:10
- angle:
- 1. no more than, barely 2. hardly, barely 3. barely
- beloruse:
- ледзь, ледзьве, амаль
- bretone:
- a-boan, a-vec'h 4. a-boan ma, a-vec'h ma
- bulgare:
- едва 1. само (толкова) 2. едва
- ĉeĥe:
- sotva
- finne:
- tuskin 4. heti kun, tuskin ... kun jo
- france:
- à peine (adverbe) 4. à peine (conj. sub.), dès que
- germane:
- 1. nicht mehr als, kaum 2. fast nicht, kaum 3. kaum, gerade eben 4. gleich nachdem
- hebree:
- בקושי
- hispane:
- apenas 4. en cuanto
- hungare:
- 1. alig, alighogy
- itale:
- appena
- katalune:
- a penes
- nederlande:
- 1. hoogstens, nauwelijks 2. nauwelijks 3. pas, net
- okcitane:
- a pena
- pole:
- zaledwie, ledwo 1. ledwie, zaledwie, ledwo, prawie 2. ledwie, zaledwie, niemal, nieomal, niemalże 3. właśnie, dopiero co 4. zaledwie, ledwo, ledwie
- ruse:
- едва, еле 4. едва, лишь только , как только
- slovake:
- sotva, ledva
- slovene:
- 1. komaj
- svede:
- knappt
- volapuke:
- kotö
apenaŭa ↝
- Preskaŭ nenia, tre tre malgranda: vigla ekonomio kaj […] apenaŭa senlaboreco [7]; ĉi antaŭparolo alportos utilon apenaŭan [8]; la influoj de la araba kaj la persa estas apenaŭaj kaj ĉefe ricevitaj pere de la najbara tatara lingvo [9].
7.
Monato, Paul Gubbins: Politiko elreligita
8. M. Hernandez: Antaŭparolo por Havenoj, [2009?]
9. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, 2013
8. M. Hernandez: Antaŭparolo por Havenoj, [2009?]
9. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, 2013
- angle:
- geringfügig
- france:
- infinitésimal, impalpable (très petit)
- germane:
- geringfügig, unwesentlich
- hebree:
- בקושי
- pole:
- prawie żadna, bardzo mała