rar/a

rara

1.
Altvalora pro sia malabundo: plej rara poŝtmarko [1]; li posedis la raran econ ne sentigi al subulo lian subecon KrM ; vasta lando kun almenaŭ 25 urboj kaj raraj belaĵoj [2]; ĝi estas plisita per rara maŝino, kiu helpas la laboriston dum la plenumo de tiu malfacila tasko [3]; la ekzistanta manĉura estas rigardata de la fakuloj kiel rara primara materialo por esploro, vivanta fosilio [4].
2.
Malofte trovebla: li sidas en rulseĝo hodiaŭ; povas mem iri, sed devas ne tro vigli pro iu rara sindromo [5]; la traduko ne uzas neologismojn, kaj obskuraj vortoj raras [6].
VD:eksterordinara, sporada, unika
1. Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?, Monato, 2000/09, p. 18
2. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
3. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
4. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
5. Anne Tilmont: Arthur C. Clarke, kosmopolita civitano kun okulo al la universo, Monato, 1998/04, p. 9
6. Stefan MacGill: Irigu vin tra intrigo vintra, Monato, 2007/02, p. 20
angle:
rare
beloruse:
рэдкі, рарытэтны
ĉeĥe:
nevídaný, řídký výskytem
france:
rare
germane:
rar, selten, kostbar
hispane:
rara, infrecuente
hungare:
1. ritka, becses 2. ritkán előforduló
japane:
まれな, 希少な [まれすくな], 珍しい [めずらしい]
nederlande:
zeldzaam (bn.)
pole:
1. rzadki, unikalny
portugale:
raro
ruse:
редкий, раритетный
slovake:
vzácny, zriedkavý
tibete:
དཀོན་པོ་
ukraine:
рідкий, рідкісний

rare

Malofte, malabunde: rare emas kune kreski en unu persono […] kapablo facile lerni, memori, esti lerta, rapide reagi Rsp ; „ĉu vi trinkas alkoholon?“ – „tre rare“ [7]; la rare bela „Banejo de Mirzo“, konstruita de Ulugbek, funkciis dum pli ol 500 jaroj [8]. VD:apenaŭ, escepte
7. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28
8. Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, Monato, 2010/07, p. 14
angle:
rarely
beloruse:
рэдка, зрэдку
ĉeĥe:
ojediněle, zřídka
france:
rarement
germane:
selten
hispane:
raramente
hungare:
ritkán, elvétve
japane:
まれに
nederlande:
zeldzaam (bw.)
pole:
rzadko
ruse:
редко, изредка
slovake:
ojedinele, zriedka

raraĵo

Valoraĵo malabunda, malfacile akirebla aŭ trovebla: ambaŭ poŝtmarkoj jam elĉerpiĝis kaj iĝis raraĵoj intertempe [9]; jes, tio estas raregaĵo, la obstetriko mencias nur sep aŭ ok tiajn kazojn de vira gravedeco KrB ; la biblioteko enhavas 30 000 raraĵojn el entute 300 000 posedataj libroj [10]; antaŭ nur 10 - 15 jaroj tiaspeca literaturo estis raraĵo en la rusa [11]. VD:unikaĵo
9. Bert Boon: Pli ol ri-mark-inde, Monato, 2005/02, p. 6
10. William Simcock: Impresoj pri Portugalio, Monato, 2003/07, p. 21
11. Nikolao Gudskov: Por efektivigo de la homaj rajtoj kaj evoluo de Esperanto (Leah Levin, Homaj rajtoj), Monato, 1999/08, p. 24
angle:
rarity
beloruse:
рэдкасьць, рарытэт
france:
chose rare, rareté (chose rare)
germane:
Seltenheit, seltenes Stück, Rarität
hispane:
rareza
hungare:
ritkaság
japane:
希少品 [きしょうひん], 珍品 [ちんぴん]
nederlande:
rariteit, zeldzaamheid, iets zeldzaams
pole:
rarytas
ruse:
редкость, раритет
ukraine:
рідкість, раритет

administraj notoj