3unik/a JED

unika

1.
Sola en sia speco, ununura: Tiu, kiu estas unika Sinjoro de la vivo kaj de la morto, Li mem, plilongigis ĉi tiun vivon, iamaniere Li donacis ĝin denove al mi [1]; plej konata, kvankam ne unika, estis la afero en Salem en 1692, kiun multaj iom konas per la brila dramo de Arthur Miller [2].
Rim.: Pro la konfuzeblo kun unika2 la franceca „unika filo“ (kiam temas pri filo ununura) sonas iom komike por la rusoj ― ankaŭ formale temas ne pri „sola en sia speco“, sed pri „sola en la familio“. Pli klaraj estas „sola, ununura filo“. [Sergio Pokrovskij]
2.
(figure) Senkompara, sensimila: grandioza unika spektaklo, pejzaĝo; ĉiuokaze la edziniĝo de princino Margareta en la Vestminstra Abatejo estis ja sufiĉe unika evento [3]. VD:elstara, originala
Rim.: En la ĵurnalista ĵargono tiu vorto estas sinonimo por aparta, eksterordinara. Cetere, al iuj esperantistoj tia uzo de unika ŝajnas bombasta kaj evitinda. Aliflanke, la PIV-oj prezentas tiun hiperbolan signifon kiel la ĉefan. [Sergio Pokrovskij]
1. Spirita testamento de Johano Paŭlo la 2a, IKUE
2. D-ino Marjorie BOULTON: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU 1996, Prago
3. PEJNO Simono: Ĉu vi volas konjakon?
angle:
unique
beloruse:
унікальны
ĉeĥe:
jedinečný, unikátní
finne:
1. ainoa, uniikki 2. ainutlaatuinen
france:
unique
germane:
einzig, einmalig, einzigartig
hebree:
1. יחיד במינו 2. יחודי
hispane:
único
hungare:
egyedülálló, egyetlen, unikális
itale:
unico
japane:
類のない [るいのない], 特異な [とくいな], 独特の [どくとくの], 独自の [どくじの], 唯一の [ゆいいつの], 一意の [いちいの]
katalune:
únic
nederlande:
uniek
perse:
1. یگانه، یکتا 2. بی‌مانند، بی‌همتا، بی‌نظیر
pole:
unikalny, jedyny (w swoim rodzaju)
portugale:
único
ruse:
1. единственный 2. уникальный
slovake:
jedinečný, nenapodobiteľný, neporovnateľný, ojedinelý, unikátny
svede:
unik
ukraine:
унікальний, єдиний у своєму роді

unikaĵo

Objekto ekzistanta nur kiel ununura ekzemplero: ĉiu unikaĵo iĝas pli kaj pli valora en nia senespere unuformiĝanta mondo [4]; pro la sukceso de la unua aranĝo, planita kiel unikaĵo, oni nun ĉiujare ripetas la feston [5]; el ekonomia vidpunkto la sistemo de internaciaj respondkuponoj estas unikaĵo [6]; la loĝantoj de la vilaĝo fieras pri eŭropa unikaĵo – malvarmega gejsero, kiu sputas akvon el profundo de 405 m ĝis alteco de 30 - 40 m [7]; jen unikaĵo: mansaketo el kaca haŭto KrB ; ĉu vi ne sentas, ke vi tenas unikaĵon en viaj brakoj [8]? SUP:raraĵo
4. Garbhan MacAoidh: Sutroj kaj saŭdadoj, Monato, 2000/12, p. 25
5. Monato, Hori Jasuo: Sekku sakee malseka, 2005
6. Monato, Roland Rotsaert: Internaciaj respondkuponoj: ĉu fino alproksimiĝas?, 2007
7. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
8. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
beloruse:
унікум, унікальная рэч, адзіны асобнік
germane:
Unikat, Einzelstück, Ein­ma­lig­keit
japane:
特異な物 [とくいなぶつ], 独特の物 [どくとくのぶつ], 唯一の物 [ゆいいつのぶつ]
pole:
unikat
ukraine:
унікум

administraj notoj