*apart/a PV
*aparta
- 1. ↝
-
Malkuna, disigita de, malkomuna:
sendi dokumentojn sub aparta koverto;
mendi du apartajn ĉambrojn en hotelo;
al ĉiu sanktulo apartan kandelonPrV
;
ni protestas nur kontraŭ tio, se apartaj
(izolaj) personoj volas ŝanĝi
EsperantonZ
;
por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton
[1];
amikeco aparte, ofico apartePrV
;
en Esperanto la vortoj estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se
ili estas ne kunmetitaj sed uzataj aparteZ
;
ellerni unu saman akcenton por ĉiuj vortoj estas
multe pli facile ol memori por ĉiu vorto apartan
akcentonZ
;
apartlingvaj kaj apartmoraj gentojZ
.
izolita, unuopa
- 2. ↝
-
Speciala, neordinara:
mi legis vian leteron kun aparta intereso;
esprimo akceptita en aparta senco.
faka, originala, unika
Rim.: Pri sinonimoj vidu sub speciala.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la
reĝo
- angle:
- 1. apart 2. particular
- beloruse:
- 1. асобны 2. асаблівы
- ĉeĥe:
- extra, extrovní, oddělený, samostatný, zvláštní
- france:
- 1. distinct, séparé 2. particulier, à part, spécial
- germane:
- 1. gesondert, getrennt, separat 2. besonders (adj.), von [ganz] eigener Art
- hebree:
- מלבד, נפרד
- hispane:
- 1. aparte, separado 2. especial, particular (no común)
- indonezie:
- spesial 1. terpisah
- itale:
- a parte, speciale
- portugale:
- 1. separado
- ruse:
- 1. отдельный 2. особый
- slovake:
- osobitný, zvláštny
apartaĵo
- 1.
- Aparta rezervata loko: ŝi venis supre en la apartaĵon de la virinojZ .
- 2. ↝
- Karakteriza propraĵo, specialaĵo: tio estas apartaĵo de la slavaj lingvoj.
- angle:
- 2. characteristic, pecularity, particularity
- beloruse:
- 2. асаблівасьць
- france:
- 2. particularité
- germane:
- 2. Besonderheit
- hebree:
- דבר נפרד
- hispane:
- 1. lugar reservado 2. característica, peculiaridad, particularidad
- indonezie:
- 2. ciri khas, karakteristik
- ruse:
- 1. отделение 2. особенность
- slovake:
- 1. vyhradené miesto 2. zvláštnosť
apartiga
- 1.
- Apartiganta, kapabla apartigi, rilata al apartigo: la apartiga efiko de elektrostatikaj fortoj.
- 2. ↝
(p.p. topologia spaco) Tia, ke por ĉiuj du malsamaj punktoj x kaj y ekzistas ĉirkaŭaĵo de x kaj ĉirkaŭaĵo de y sen komuna punkto: provizite per la diskreta topologio, ĉiu spaco estas apartiga; ĉiu metrika spaco estas apartiga.
Rim.: Ekzistas pluraj aliaj difinoj de apartigeco de topologia spaco. La ĉi-supra difino estas laŭ la germana matematikisto Hausdorff, pro kio tiajn apartigajn spacojn oni ankaŭ nomas haŭsdorfaj spacoj. La aŭtoritataj fontoj ne konsentas pri tiu termino. En MatVort troveblas „apartigita spaco“ kun sinonimo „separita spaco“ (ankaŭ en [2]). Ni preferas „apartiga“ al „apartigita“, ĉar la spacon oni ne apartigis, sed ĝi mem ja apartigas siajn elementojn unuj de la aliaj. Cetere la neologismo „separi“ kun sia jura signifo estas nek alloga, nek oportuna. En Deneva aperas „separebla“ kaj „separita“, sed ĉi-lastan oni tradukas rusen per „сепарабельный“ (nia „apartigebla“). Fine, en [3] oni parolas pri „separaj aroj“ (nocio iom pli forta ol „disaj aroj“, kiu ne rilatas al nia demando).
- angle:
- 1. separative 2. separated (space)
- france:
- 2. (espace) séparé
- germane:
- 2. separiert (-er Raum)
- hebree:
- מפריד
- hispane:
- 1. separativo 2. separado (espacio)
- pole:
- 2. (przestrzeń) Hausdorffa
- ruse:
- 1. отделяющий, отделительный, сепаративный 2. отделимое (пространство)
apartigi ↝
- Disigi, meti en apartan lokon: apartigi la diversajn sencojn de unu vorto; la maro apartigas Anglujon de la kontinento; fari apartigon inter la grajno kaj la pajlo; apartigi la tuberkulozulojn de la ceteraj malsanuloj; la luta dorso (de la statuo) deapartiĝis kiel unu peco [4].
4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj
kamentubisto
- angle:
- separate
- beloruse:
- аддзяляць, адасабляць
- ĉeĥe:
- oddělit, odloučit, odlučovat, separovat
- france:
- séparer, mettre à part
- germane:
- absondern, trennen
- hebree:
- להפריד
- hispane:
- separar
- indonezie:
- pisahmemisahkan
- itale:
- separare
- ruse:
- отделять, отделить, обособлять, обособить
- slovake:
- oddeliť, vyberať, vyhľadávať
apartigebla
- 1.
- Tia, ke eblas ĝin apartigi.
- 2. ↝
(p.p. topologia spaco) Tia, ke ĝi enhavas numereblan ĉie densan subaron: la aro de reeloj estas apartigebla, ĉar ĝi enhavas la ĉie densan aron de racionalaj nombroj.
- angle:
- 2. separable (space)
- france:
- 2. (espace) séparable
- germane:
- 2. separabel (-bler Raum)
- hebree:
- נָתִיק
- hispane:
- 1. desmontable 2. (espacio) separable
- indonezie:
- 2. terpisahkan
- pole:
- 2. (przestrzeń) ośrodkowa
- ruse:
- 1. отделимый 2. сепарабельное (пространство)
apartulo ↝
-
Difinita homo, kiu staras aŭ estas aparte,
sintenas aparte, vivas aparte,
ne kun aliaj homoj aŭ ne laŭ ĝeneralaj moroj:
ĉu ne estas pli malnoble, sub kovro de ĝenerala rimarko piki
apartulon?
[6];
en la populara muzika rondo ... li estis rigardata
kiel apartulo de la homoj, ĉar lia muziko ofte alvokis disputon
[7].
ermito, marĝenulo, originalulo, strangulo
6.
R. Rossetti:
Katje la Modelino, en: El la Maniko, 1955
7. Ĉina Radio Internacia: Huang Lixing, 2005-07-12
7. Ĉina Radio Internacia: Huang Lixing, 2005-07-12
- france:
- marginal (personne), original (personne)
- hispane:
- marginal (persona), original (persona)
aparte de
(prepoziciaĵo)
- Malkune, iom distance de, sen rilato kun: la korpo aparte de la spirito estas malviva [8].
8.
La Nova Testamento, De Jakobo 2:26
- france:
- à l'écart de, séparément de
- hebree:
- חוץ מ
- hispane:
- aparte de, separado de