*ekster

I.

*ekster

Prepozicio montranta:
1.
Objekton, malinterne de kiu staras alia objekto: mi staras ekster la domo kaj li estas interne [1]; barakti kiel fiŝo ekster la akvoPrV ; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metioPrV ; (figure) la estonteco de nia afero estas absolute ekster danĝero [2]; (figure) tio estas ekster dubo. ANT:en1.a.
Rim.: Pri uzo de ekster kun akuzativo, vd al ekster, ekster ...-n.
2.
(arkaismo) Objekton, kiun oni apartigas de tiuj, pri kiuj oni asertas ion: ekster tio, el la diritaj vortoj, ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn [3]; ni ĉiuj estas kulpaj, ekster (= sed ne) Aleksandro; ekster li, ĉiuj mortis; ekster tiaj okazoj li vivis […] sola [4]; la princo ne vidis ekster la milito alian rimedon [5]. SIN:krom
Rim.: Z mem skribas pri tia uzo: ekster[…] tute bone esprimas ankaŭ la sencon de „krom“LR .
afrikanse:
uit
albane:
jashtë
amhare:
ውጭ
arabe:
خارج
armene:
դուրս
azerbajĝane:
həyata
beloruse:
за, па-за, звонку
bengale:
আউট
birme:
ထုတ်
ĉeĥe:
mimo, vně
dane:
ud
estone:
välja
france:
à l'extérieur de, au dehors de, hors de
galege:
fóra
germane:
1. außerhalb 2. außer
guĝarate:
બહાર
haitie:
soti
hinde:
बाहर
hispane:
afuera de
hungare:
kívül
igbe:
si
irlande:
amach
islande:
út
japane:
アウト
jave:
metu
jide:
אויס
jorube:
jade
kanare:
ಔಟ್
kartvele:
აქტის
katalune:
1. fora, fora de, defora 2. llevat de, a l'enfora de
kazaĥe:
жүзеге
kimre:
allan
kirgize:
чыккан
kmere:
ចេញ
koree:
아웃
korsike:
fora
kose:
phandle
kroate:
iz
kurde:
derve
latine:
ex
latve:
ārā
laŭe:
ອອກ
litove:
makedone:
надвор
malagase:
avy
malaje:
keluar
malajalame:
പുറത്ത്
maorie:
i roto i
marate:
बाहेर
monge:
tawm
mongole:
гарах
nepale:
बाहिर
njanĝe:
kuchokera
okcidentfrise:
oar
panĝabe:
ਬਾਹਰ
paŝtue:
څخه
pole:
1. poza 2. oprócz
portugale:
afora, fora de
ruande:
hanze
ruse:
1. вне, за (+ тв. пад.) 2. вне
samoe:
i fafo
sinde:
ٻاهر
sinhale:
පිටතට
skotgaele:
#NAMN?
slovake:
mimo
ŝone:
panze
sote:
tsoa
sunde:
geus kaluar
svahile:
nje
svede:
1. utanför 2. utan
taĝike:
берун аз
taje:
ออก
tamile:
வெளியே
tatare:
чыга
telugue:
అవుట్
tibete:
ཕྱི་
ukraine:
чере
urdue:
باہر
uzbeke:
tashqarida
vjetname:
ra
zulue:
ukuphuma

al ekster, ekster ...-n

Al loko situanta ekster: sendokosto al ekster Eŭropo: 3 eŭroj [6]; mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron [7]; aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron [8]; kaj preninte Paŭlon, oni trenis lin ekster la templon [9]; tamen iomete, tre malmulte, ekster la dunojn, iomete en la erikejon li devis iri [10]; sed kiam mi eliris ekster la muron, ĉio ĉesis [11]. ANT:al en, en ...-n 1
Rim. 1: Akuzativo post ekster estas komprenebla el tio, ke la celo de la movo estas ne la devena loko sed la ekstera spaco. Kp: ni veturis ekster la urbo (ni jam estis inter la kampoj kaj arbaroj); ni veturis ekster la urbon (tra la urbo ni veturis eksteren). Do, en „ekster la urbon“ la urbo ne estas la celo, sed la celo ja estas la spaco „ekster la urbo“. [Jeromo Vaŝe, Marc Bavant, Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
france:
hors de (avec mouvement vers), au dehors de (avec mouvement vers), à l'extérieur de (avec mouvement vers)
katalune:
enfora, a fora
pole:
na zewnątrz, poza
ruse:
вовне, за (+ вин. пад.)
II.
Vortero kun la senco de ekster 1.

ekstera

1.
Estanta ekster objekto, en la parto de la spaco, kiu komenciĝas tie, kie finiĝas la objekto: la ekstera mondo (kiu estas ekster la homo); la ekstera korto de la reĝa domo [12]; ekstera (nur ŝajna) pieco; la aferoj eksteraj de Izrael [13]; la filoj […] estos elĵetitaj en la eksteran mallumon [14].
2.
Estanta en la parto de objekto, kiu direktiĝas al la supre dirita parto de la spaco: li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo [15]; li konstruis eksteran muregon por la urbo [16]; ĝis la ekstera rando de la interna korto [17]; kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago [18]; tio koncernas nur la eksteran aspekton [19].
beloruse:
зьнешні, знадворны, вонкавы
ĉeĥe:
externí, venkovní, vnější, zevní
france:
apparent (extérieur), extérieur (adj.), externe (adj.), superficiel
germane:
äußerer
hebree:
חיצוני
hispane:
externo
hungare:
külső, kinti
katalune:
extern, exterior
pole:
wierzchni, zewnętrzny
ruse:
внешний, наружный
slovake:
vonkajší
svede:
yttre

ekstere

1.
En ekstera loko, en la parto de la spaco ekstera al iu objekto: oni konstruis ekstere remparon; li diris tion al siaj du fratoj ekstere [20]; li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, ĉe puto [21]; la reĝidino flugis super la urbo eksteren [22]; min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere PrV .
2.
En la parto de objekto, kiu direktiĝas al la ĉirkaŭanta spaco: ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere [23].
beloruse:
звонку, знадворку
ĉeĥe:
mimo, venku, vně, zevně
france:
à l'extérieur, en apparence
germane:
außen, außerhalb, draußen
hebree:
בחוץ
hispane:
externamente
hungare:
kívül, kint
katalune:
1. fora (adv.), a fora, per fora 2. externament
pole:
1. na zewnątrz 2. na wierzchu
rumane:
afară
ruse:
снаружи
slovake:
vonku
svede:
ute, på utsidan
tibete:
ཕྱི་ལོགས་

eksteren

Al la ekstero: balaaĵon el korto eksteren ne elportu PrV ; la granda pordo malfermiĝis, la kandeloj radiis de la altaro tra la preĝejo eksteren sur la dezertan placon [24]; la internan flankon oni turnis eksteren, ĝi aspektis ruĝa kaj verda [25].
beloruse:
вонкі, надвор
ĉeĥe:
ven
hebree:
החוצה
katalune:
cap a fora
pole:
za zewnątrz
ruse:
наружу
slovake:
von
svede:
utåt

ekstero, eksteraĵo

Ekstera parto aŭ aspekto: ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero PrV ; ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero PrV ; bela eksteraĵo [26]; antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre stranga eksteraĵo [27]; ĝi ne imponas per eksteraĵo, sed eĉ elefanton ĝi renversos [28]; tia seneksteraĵa, malalta, ŝajnas, ke per la ungo oni povus lin dispremi [29]. VD:ŝajno.
beloruse:
зьнешнасьць , зьнешні выгляд
france:
apparence, aspect, dehors (subst.), extérieur, façade (apparence)
germane:
Äußere, Aussehen
hungare:
külső, külső rész
katalune:
aparença, aspecte, exterior
pole:
zewnętrze, strona zewnętrzna, powierzchowność
ruse:
внешность, наружность

eksteriĝi

Eliri: la pamfletoj ŝvebas rekte sur la elirejon de la kinejo, trafante la ĵus eksteriĝantajn spektantojn [30].
beloruse:
выйсьці, пакінуць
germane:
aussteigen
hungare:
kimegy, kiszáll
katalune:
eixir, sortir
pole:
wychodzić, wysiadać, wypadać, wylatywać, wydostawać się na zewnątrz
ruse:
выйти наружу

eksterulo

1.
Ulo kiu ne rilatas al koncerna afero, fremdulo: ĉu vi ne juĝas la internulojn, dum la eksterulojn juĝas Dio [31]? parto alvokis helpon de eksteruloj por ke kamaradoj helpu kamaradojn [32].
2.
Lernanto loĝanta ekster la lernejo: mi mem pasigis multajn jarojn studante teologion, unue en Skotlando, poste kiel eksterulo de angla universitato [33].
31. La Nova Testamento, I. Korintanoj 5:12–13
32. Platono, tr. Donald Broadribb: La Respubliko
33. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
beloruse:
1. чужы (нехта) 2. экстэрн
ĉeĥe:
externista
france:
2. externe (subst.)
germane:
1. Außenstehender, Fremder 2. Heimschläfer, Externer
hebree:
זָר
hungare:
kintlakó, externista
katalune:
1. estrany (subst.) 2. extern (alumne)
pole:
1. ktoś postronny, ktoś obcy 2. ekstern, eksternista
ruse:
1. посторонний 2. экстерн
slovake:
externista
III.
Prefikso havanta la sencon de ekster1:
eksterurba gastejo [34]; eksterdome [35]; la ministro de la Aferoj Eksterlandaj [36]; eksterleĝa; eksterordinara [37]; eksterdanĝera [38]; eksterduba [39].
katalune:
extra- (fora)

administraj notoj

pri ~iĝi:
    Ĉu uzata? Ĉe "eksplodo" troviĝas 
    "eksteriĝo" kun figura senco (eksteriĝo de pasio),
    inda por registri.
    [MB]
  
pri ~ulo:
     Supozeble la senco estas pli vasta: personoj eksteraj al iu
     afero,
     studentoj pri medicino ks. Vidu ankaŭ radikon "ekstern".
     [MB]
   
pri ekster III:
    Multaj tradukoj ŝajnas al mi senutilaj, ĉar tiuj vortoj
    jam ekzistas aliloke: ~duba, ~danĝera, ~ordinara, ~lando (sub
    dub, ktp). Tiuj, kiuj ne aperas aliloke devus esti enkondukitaj tie:
    ~leĝa (sub leĝ), ministro pri ~landaj aferoj (sub
    ministr). Laŭ mi, se ekzemploj estas entute bezonataj en
    ĉi tiu subart, ili servu nur por ilustri, kiamaniere la senco
    de la kunmetaĵo deriviĝas el la partoj.
    [MB]
  
~iĝi: Mankas dua fontindiko.