*strang/a PV

*stranga

Miriga pro malordinareco: ne surpriziĝu pri la fajrego […] kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi [1]; tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel riĉa sinjoro [2]; ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon […] ke ŝi rajdis sur la hundo kaj la soldato ŝin kisis [3]; la vaporo formis la plej strangajn figurojn, tiel ke estis terure ilin vidi [4]; en la florpotoj staris kapoj de mortintoj kaj rikanis, tio estis stranga ĝardeno por reĝidino [5]; akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaŭ kiel mara akvo [6]; aperis strangaj kreaĵoj, duone homaj, duone bestaj [7]; kio impresas vin kiel plej stranga en ĉi tiu afero ChB ? VD:bizara, ekstravaganca, fremda, freneza, groteska, kurioza, nenormala, originala, skurilaVD:grilo, muŝo
angle:
strange, creepy
beloruse:
дзіўны, дзівацкі
ĉeĥe:
divný, podivný
ĉine:
稀奇古怪 [xīqígǔguài], 古怪 [gǔguài], 怪 [guài], 詭異 [guǐyì], 诡异 [guǐyì], 蹊跷 [qīqiāo], 蹊蹺 [qīqiāo], 奇怪 [qíguài], 怪异 [guàiyì], 怪異 [guàiyì], 邪門 [xiémén], 邪门 [xiémén], 咄咄怪事 [duōduōguàishì], 奇特 [qítè], 奇异 [qíyì], 奇異 [qíyì], 异 [yì], 異 [yì], 稀奇 [xīqí]
france:
bizarre, étrange
germane:
absonderlich, sonderbar, eigenartig, merkwürdig, unheimlich
hispane:
extraño
hungare:
fura, furcsa, különös
indonezie:
aneh, ganjil, janggal
japane:
奇妙な [きみょうな], 変な [へんな], 不思議な [ふしぎな], おかしい, 異様な [いような]
katalune:
estrany, rar, insòlit
kekĉie:
ab̕l
nederlande:
vreemd, raar
pole:
dziwny, cudaczny, ekscentryczny, osobliwy
portugale:
estranho
ruse:
странный
slovake:
divný, zvláštny, čudný
tibete:
ཁྱད་མསཐར་པོ་
tokipone:
nasa
ukraine:
дивний, незвичайний, дивовижний

strangaĵo

Tio, kio impresas stranga, nekutima: la jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj meditis pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si [8]; ekzistas iu strangaĵo en tiu ĉi vizaĝo Metrop ; kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton Marta ; kiam ŝi rimarkis liajn strangaĵojn […] ŝi dum kelka tempo duone bedaŭris la edziniĝon HsT ; la sinjoro prenas Kaĉan por danci; „kia strangaĵo, kiu li estas?“ demandas maljunuloj [9]; li estis la aŭtoro de fantazia strangaĵo: Per turboj bontonaj en Kakofonujo EeP ; de 1967 la difino de sekundo ŝanĝiĝis al tiu strangaĵo havanta nenian rilaton kun la tero, la suno kaj la luno [10]. VD:ekstravaganco, fantaziaĵo, frenezaĵo, ĥimero, manio2, maroto
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. B. Němcová, trad. J. Patera: Diablo kaj Kaĉa, [2009?]
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La Blaga Blogo
beloruse:
дзіўная рэч, нешта дзіўнае
ĉine:
特質 [tèzhì], 特质 [tèzhì], 奇怪的习惯 [qíguàidexíguàn], 奇怪的習慣 [qíguàidexíguàn], 古怪 [gǔguài]
france:
bizarrerie
germane:
Absonderlichkeit, Spinnerei, Eigenart
japane:
奇妙な事 [きみょうなこと], 奇妙な物 [きみょうなぶつ]
pole:
dziwoląg, groteska (coś dziwnego)
ukraine:
чудність, дивність, дивна річ, дивне явище, дивний вчинок, дивниця, дивина, дивнота, дивацтво

strangeta

Vekante iometan senton de fremdeco, neordinareco; modere stranga: kiam ili ekrigardis la malnovan ŝrankon, ili rimarkis en ĝi strangetan maltrankvilecon [11]; tiu malklara, strangeta kaj naŭza poemo estis malŝatata tuj ĉe ĝia naskiĝo Kandid ; okazis multaj strangetaj programeroj: diskutrondo „Kial ne venkos Esperanto“, konkurso pri malbela deklamado de versoj, prelego „Kiel drinki kaj eviti postsekvojn“ [12]. SIN:drola, kurioza
beloruse:
дзіўнаваты, дзівакаваты
ĉine:
不习惯 [bùxíguàn], 不習慣 [bùxíguàn], 令人吃惊 [lìngrénchījīng], 令人吃驚 [lìngrénchījīng]
germane:
befremdlich, seltsam, schnurrig, schrullig
pole:
dziwaczny

strangulo

Apartulo, homo, kiu impresas strange: bone estas, ke li foriris, li estas ia strangulo [13]; kia strangulo! certe li estas tre grandanima […] tamen estas momentoj, en kiuj li min timigas ChL ; li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala […] vera strangulo [14]! stultulo kaj strangulo vi estas! li konkludis, nudbaniĝi kune kun knabinoj kaj ne kompreni la esencon de la afero InfanTorent2 !
beloruse:
дзівак
ĉine:
烧友 [shāoyǒu], 燒友 [shāoyǒu]
france:
olibrius, type bizarre
germane:
Sonderling, Kauz, Unikum, Spinner, Freak
japane:
奇人 [きじん], 変人 [へんじん]
pole:
cudak, dziwak
ukraine:
дивна людина, дивак, чудак

administraj notoj