*frenez/a PV

*freneza

1.
(iu) Perdinta la prudenton pro mensa malsano: li havas demonon kaj estas freneza, kial vi lin aŭskultas [1]? li ŝanĝis sian aspekton antaŭ iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon […] ― vi vidas ja, ke ĉi tiu homo estas freneza, kial do vi venigis lin al mi [2]? en ŝia flustro estis io preskaŭ freneza [3]. VD:malprudenta
2.
(iu) Perdinta la sinregadon pro pasio, droguzo; malsaĝega: la princoj komencas fariĝi frenezaj de la vino [4]; li […] amuziĝis kiel freneza [5]; lin oni dronigadis, […] ŝi kriis kiel freneza [6]; pro kolero estante duonfreneza [7]; ŝi estis vestita nigra, ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza Marta ! freneza pro malespero ChL ; la gepatroj de Klotildo lin rigardadis per frenezaj okuloj, kvazaŭ ili ne komprenas ChL . VD:fola, frivola3, furioza, senbrida2, stulta
3.
(io) Malsaĝega, sensenca: freneza amo, deziro; ia freneza, mokinda kuriozaĵo [8]; kiom da fojoj vi mem parolis kun indigno pri la frenezaj elspezoj de la faraona kortego [9]; ŝi legis en la okuloj de sia amanto la frenezan deziron, kiu lin flamigis ChL . VD:ekstravaganca1
angle:
 insane
beloruse:
 шалёны, вар’яцкі, кручаны
bulgare:
 луд
ĉeĥe:
 bláznivý, frenetický, šílený
france:
 fou, dément, déraisonnable, insensé
germane:
1. geisteskrank, wahnsinnig, irre, verrückt 2. verrückt, wahnsinnig, durchgedreht, durchgeknallt 3. verrückt, abartig
hispane:
 loco
indonezie:
 gila
itale:
 pazzo (agg.), folle (agg.), matto (agg.), insensato (folle, agg.)
kurde:
 dîn, şêt
nederlande:
1. gek, waanzinnig 2. gek 3. waanzinnig
perse:
 دیوانه، مجنون
pole:
1. wariat, szaleniec 2. szaleniec 3. szalony
portugale:
 louco, doido, maluco, demente, insano
ruse:
 безумный, сумасшедший
slovake:
 bláznivý, posadnutý, šialený
svede:
 galen
tibete:
 སྨྱོན་པ་
tokipone:
 nasa
ukraine:
 божевільний, несповна розуму, шалений

frenezi

(ntr)
Esti freneza; elmontri frenezan konduton: kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas [10]; Paŭlo diris: mi ne frenezas, […] sed mi malkaŝe parolas vortojn de vero kaj prudento [11]; ĉu vi frenezas? ĉu vi deziras kaŭzi skandalon [12]? la amfiteatro ekfrenezis QuV ; la amaso ne kriis, sed bruegis, ĝi ne ĝojis, sed frenezis [13]; vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la sciigo, ke vi mortis [14]; la cezaro, kiam naskiĝis al li tiu filino, simple frenezis pro feliĉo QuV ; mi ne frenezas, mi nur serĉas! kaj se mi frenezas, ĝi estas pro enuo kaj malpacienco, ke mi ne povas trovi QuV ; li ploris, li kriis, li frenezis, ĉiam parolante nur ĉukĉe Ĉukĉoj ; mi frenezas doni al malsukceso tiom da graveco ChB .
10. La Nova Testamento, Mateo 17:15
11. La Nova Testamento, La agoj 26:25
12. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
angle:
 rave
beloruse:
 вар’явацца, шалець
ĉeĥe:
 bláznit, šílet
france:
 déraisonner, être fou, dérailler (déraisonner)
germane:
 verrückt sein, wahnsinnig sein, durchgedreht sein
hispane:
 estar loco
itale:
 sragionare, essere pazo, essere folle
nederlande:
 gek zijn, waanzinnig zijn
perse:
 دیوانه بودن
pole:
 być szalonym, być szaleńcem, szaleć, być wariatem, wariować
ruse:
 безумствовать
slovake:
 blázniť sa
svede:
 vara galen
ukraine:
 божеволіти, дуріти

frenezo, frenezeco

Stato, simptomaro, sinteno de tiu, kiu frenezas: la Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco [15]; muta azeno, parolante per homa voĉo, haltigis la frenezecon de la profeto [16]; li estas malsana, tio estas frenezo, senĝoja frenezo, ĉirkaŭita de timego kaj malbonaj sonĝoj [17]! malmodesteco! frenezo! […] oni enŝlosu la malsaĝulon [18]! iliaj haroj kaj barboj kreskis longaj, iliaj okuloj havis esprimon de trankvila frenezo [19]; ĉu frenezo falis sur ŝian animon [20]? li ofte malatentas la decregulojn, kaj lia gajo degeneras en frenezon [21]; ekregis min frenezo de la batalo kaj venko FdO ; tiu ĉi malsano konsistas en tio, ke homoj, kiuj ĝis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo [22]; mi estas amanta kaj ĵaluza ĝis frenezeco ChL . ANT:prudento1
beloruse:
 вар’яцтва, шаленства
france:
 folie, démence, déraison, frénésie
germane:
 Wahnsinn, Verrücktheit  Verrücktheit, Unsinn, Schnapsidee, Macke
indonezie:
 kegilaan
itale:
 pazzia, follia
nederlande:
 dementie
ukraine:
 божевілля, шаленство

frenezaĵo

Ago, diro, imagaĵo freneza: ĉu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun, ke li faru frenezaĵojn antaŭ mi? [23]; ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! [24]; li estis preta fari por ŝi frenezaĵon [25]; kial vi faras tiajn frenezaĵojn? ĉu ne venis al vi en la kapo, ke eble iu vidos vin [26]? tiun frenezaĵon oni ne povas elpeli al li el la kapo GDn ; ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof [27]; per la foriĝo de Don Kiĥoto perdiĝis la tuta amuzo, kiun havis ĉiuj per liaj frenezaĵoj DKM . VD:ekstravaganco, ĥimero3, kaprico, manio, maroto, tiko2
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 21:15
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
26. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
france:
 folie (chose déraisonnable)
itale:
 follia (atto)
nederlande:
 folie
ukraine:
 шаленість, безрозсудний вчинок, божевілля

freneziga

Kiu igas iun freneza, malprudenta, kondukas al malraciaj agoj: [ĉu] oni ne donis al la faraono frenezigan venenon? [28]; freneziga doloro turmentas min de la piedoj ĝis la kapo [29]; senĉesa freneziga meditado [30]; la necerteco fariĝis pli kaj pli freneziga Iŝtar ; kiel ĉarma ŝia mola voĉo, kiel frenezigaj ŝiaj bluaj okuloj Iŝtar ! la plej fantaziaj priskriboj pri ŝipopereoj, kiujn mi iam legis, restas malproksime de la freneziga realeco de tiu katastrofo [31].
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
29. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
30. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
31. H. A. Luyken: Rakonto de Maljuna Klubano, Verda Mondo, 1927-10, p. 32a
france:
 affolant
germane:
 verrückt machend

frenezigi

(tr)
Igi iun freneza: multe da studado vin frenezigas [32]; perdo, kiu min frenezigus, se mi ne penus sufoki tiun rememoron [33]; esti kaŭzo de lia morto min tuje frenezigus ChL ; rideto, kiu ŝajnis frenezigi la petegantan Fradekon ChL ; vi havas kapablon frenezigi kaj malspritigi ĉiujn, kiuj vin konas DKM . VD:furiozigi, inciti1
angle:
 madden
ĉeĥe:
 pobláznit, připravit o rozum, přivádět k šílenství
france:
 rendre fou
germane:
 verrückt machen, wahnsinnig machen, irre machen
hispane:
 enloquecer
itale:
 far sragionare, rendere pazo, rendere folle, far impazzire
nederlande:
 gek maken, waanzinnig maken
perse:
 دیوانه کردن
pole:
 doprowadzać do szaleństwa
ruse:
 свести с ума
slovake:
 poblázniť, pripraviť o rozum
svede:
 göra galen
tokipone:
 nasa
ukraine:
 зводити з розуму

freneziĝi

(ntr)
Fariĝi freneza: vi freneziĝos de la vidaĵo [34]; ho! la sango leviĝas al mi en la kapon tiel, ke mi povas freneziĝi [35]; bruado kaj kriado estis interne kaj ekstere, oni ne povis plu elteni, oni povis freneziĝi [36]! la aŭdanto pensis, ke li freneziĝos, kaj li ŝtopis per la fingroj siajn ambaŭ orelojn [37]; aŭdante la novaĵon, la […] popolo […] freneziĝis de ĝojo [38]; multaj junuloj jam duonfreneziĝis pro amo al Zalmuna, la Belulino Iŝtar ; pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ freneziĝis [39].
angle:
 go crazy
beloruse:
 звар‘яцець, сшалець
france:
 devenir fou, perdre la raison
germane:
 verrückt werden, wahnsinnig werden, durchdrehen
hispane:
 volver se loco
indonezie:
 menggila
itale:
 impazzire, perdere la ragione
nederlande:
 gek worden, waanzinnig worden
perse:
 دیوانه شدن
pole:
 zwariować, oszaleć, oczadzieć (pot.), ocipieć (pot., wulg.)
ruse:
 сойти с ума, помешаться, обезуметь
svede:
 bli galen
ukraine:
 збожеволіти, зійти з розуму, з’їхати з глузду, рішитися глу0зду, здуріти

frenezulo

Tiu, kiu estas freneza aŭ tia ŝajnas; mensmalsanulo: ĉio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo [40]? mi parolas kiel frenezulo [41]; li rigardas antaŭen kiel frenezulo, ne aŭdas, kion oni diras al li, iras plej ofte en peruko turnita posten kaj forgesinte parfumi ĝin [42]; li estas drinkulo kaj frenezulo [43]! ŝia rigardo fariĝis akra kaj stranga kiel tiu de frenezulo Tor ; la frenezuloj rigardas la klaran pensadon cerbmalsano VaK ; kelkaj frenezuloj turnis sin tra la ĉambro, mirige, ke ili ne sentis la kapturnon [44]. VD:strangulo
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 9:11
41. La Nova Testamento, II. Korintanoj 11:23
42. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
43. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
44. B. Němcová, trad. J. Patera: Pri malsaĝa Hanĉjo, Bulteno de EK Praha, 2003:2, p. 4a-7a
beloruse:
 вар’ят, шаленец
france:
 fou (subst.), aliéné (subst.)
germane:
 Verückter, Irrer, Geisteskranker
indonezie:
 orang gila
itale:
 pazzo, matto, folle, malato psichiatrico, sbroccato (pop.)
ukraine:
 божевільний (ім.), душевнохворий, діал. варіят, вар’ят, причинний

frenezulejo

MED Malsanulejo, prizorgata hejmo por frenezuloj: la observisto de la frenezulejo [45]; tio estas Salomono de Caus, la eltrovinto de la forto de vaporo, kiu […] ne estis komprenita […] kaj mortas, enŝlosita en frenezulejo [46]; la malpaco […] faris la hejmon pli simila al frenezulejo HsT ; (figure) li ne havas unu solan minuton de ripozo, ĉar la frenezulejo senĉese kirliĝas ĉirkaŭ li VaK ; la mondo estas frenezulejo [47].
beloruse:
 псыхіятрычны шпіталь, псыхарня
france:
 hôpital psychiatrique
germane:
 Irrenhaus, Irrenanstalt
indonezie:
 rumah sakit jiwa
pole:
 zakład psychiatryczny, szpital psychiatryczny, dom wariatów (pot.), wariatkowo (pot.)
ukraine:
 психіатрична лікарня, будинок для божевільних, божевільня

administraj notoj