*kapric/o

*kaprico

Subita, nekonstanta, neantaŭvidebla kaj senmotiva volo: ili fordonis sin al siaj kapricoj [1]; en sia kolero ili mortigis viron kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon [2]; tedis sidi hejme kaj [ŝi] volis rajdi antaŭe norden kaj poste en alia direkto, kien ŝia kaprico ŝin pelos [3]; nur diino povis pacience toleri ŝiajn kapricojn [4]! ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj PrV ; kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj PrV ; (figure) [la] kapricoj de la sorto [5]. VD:humoro1, muŝo, grilo
beloruse:
капрыз
ĉeĥe:
kapric, kaprice, rozmar, vrtoch
france:
caprice, coup de tête, foucade, lubie
germane:
Laune, Grille, Kaprice, Kaprize
hispane:
capricho
hungare:
szeszély
japane:
気まぐれ [きまぐれ], 移り気 [うつりぎ], むら気 [むらき], 急変 [きゅうへん]
katalune:
caprici, antull
nederlande:
gril
pole:
grymas, kaprys, zachcianka
rumane:
capriciu
ruse:
каприз блажь
slovake:
vrtoch
ukraine:
примха, каприз

kaprica, kapricema

Aganta laŭ kapricoj: ŝiaj buŝo kaj rigardo montras personon kaprican kaj malpaceman IK ; kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino PrV ; kia kapricema homo, li pensis, kion li donas per unu mano, tion li reprenas per la alia, tute sensence [6]; ŝia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj ŝuoj, kiuj ĉiam direktadis sin alie ol ŝiaj piedoj BdV ; (figure) vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprica estas la naturo [7]. VD:arbitra, fantazia, freneza, stranga
beloruse:
капрызны
ĉeĥe:
nevypočitatelný, náladový, rozmarný, umíněný, vrtošivý
ĉine:
任性 [rènxìng], 喜怒无常 [xǐnùwúcháng]
france:
capricieux
germane:
launisch, launenhaft, grillenhaft, kapriziös
hispane:
caprichoso
hungare:
szeszélyes
japane:
気まぐれな [きまぐれな], 移り気な [うつりぎな], 予測できない [よそくできない]
katalune:
capriciós
nederlande:
grillig (bn.)
pole:
kapryśny
rumane:
bizar
ruse:
капризный
slovake:
náladový, rozmarný, vrtošivý
ukraine:
примхливий, вередливий, капризний

kaprice

En kaprica maniero: vento kaprice blovis [8]; la granda pleneco de vivo libera, gaja […] kaj kaprice ekscentra Marta ; viaj novaj mastroj kaprice, laŭvole, memserve […] determinos vian sorton [9].
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto de iu Neĝhomo
9. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
beloruse:
капрызна
ĉeĥe:
rozmarně
france:
capricieusement
germane:
launisch, launenhaft, grillenhaft, kapriziös
hispane:
caprichosamente
hungare:
szeszélyesen
japane:
気まぐれに [きまぐれに], 不規則に [ふきそくに]
katalune:
capriciosament
nederlande:
grillig (bw.)
pole:
kapryśnie
ruse:
капризно
slovake:
rozmarne
ukraine:
примхливо, вередливо, капризно

kaprici

(ntr)
Havi kapricojn: tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis [10]; ĉe stomako malsata ne kapricas palato PrV ; (figure) la vetero fajfas pri fakuloj kaj kapricas laŭvole [11]; (figure) la usona dolaro […] ofte kapricis dum la pasintaj jaroj [12]. VD:vagi, varii
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:34
11. Monato, Stefan Maul: Polvo, 2005
12. Monato, Stefan Maul: Pretekstoj kontraŭ pakto, 2005
beloruse:
капрызьнічаць
ĉeĥe:
mít vrtochy
france:
faire des caprices, faire le difficile, faire des manières, jouer l'enfant gâté
germane:
launisch sein, launenhaft sein, sich launenhaft benehmen, kapriziös sein
hungare:
szeszélyeskedik
japane:
気まぐれである [きまぐれである]
katalune:
antullar-se, tindre capritx (de)
nederlande:
nukken vertonen
pole:
kaprysy {l.mn.}mieć
ruse:
капризничать
slovake:
byť rozmarný, mať vrtochy
ukraine:
вередувати

administraj notoj