*vag/i PV

*vagi

(ntr)
Sencele iri de loko al loko: vagadi en la dezerto [1]; ili vagas senlabore [2]; fariĝis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo, la garnizonanoj kaj la vagatakistoj (nomadaj rabistoj) ankaŭ ektimis, kaj la tero ektremis [3]; fariĝas nokto, dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj [4]; ili vagas pro manĝo kaj sen satiĝo pasigas la nokton [5]; la korv[…]idoj […] vagflugas, ne havante, kion manĝi [6]; erarvagantaj ŝafoj [7]; kial mi similu al vagistino ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj [8]? kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj [9]; ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas PrV ; (figure) [ŝiaj] okuloj […] vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj Marta . VD:cirkuli1.c, ĉirkaŭiri3, marodi, svarmi1, vaglumo
angle:
wander, ramble, meander, roam, drift
beloruse:
бадзяцца, блукаць, блудзіць, вандраваць, цягацца, швэндацца
bretone:
c'hwistolat, kantren, troidellañ
ĉeĥe:
bloudit, toulat se
france:
errer, flaner, roder, vadrouiller
germane:
umherstreifen, umherirren, umherziehen, stromern
hebree:
לשוטט \שטט\, לתעות \תעה\
hispane:
vagar, deambular
hungare:
kóborol, bolyong
japane:
さまよう, 放浪する [ほうろうする], 歩き回る [あるきまわる], うろつく, 徘徊する [はいかいする], 漂う [ただよう]
katalune:
vagar
nederlande:
zwerven, slenteren
portugale:
vagar, errar
ruse:
бродить, блуждать, странствовать
slovake:
ponevierať sa, potulovať sa (bez cieľa), túlať sa
svede:
ströva, irra omkring
ukraine:
бродити, блукати, мандрувати

vago, vagado

Hazarda, sencela irado: kun timego ŝi pensis pri tiu soleca vagado [10]; Ib nun povis permesi al si vagadon tra la strata labirinto de Kopenhago [11]; knabo, vi havas specialan talenton por vagado [12]! post kvaronhora erarvagado sur malĝustaj vojetoj, la faraono atingis pordon [13]; en mia vagado mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo [14].
beloruse:
бадзяньне
france:
errance, flânerie, vagabondage
germane:
Streifzug
japane:
さまよい, 放浪 [ほうろう], 徘徊 [はいかい]
ukraine:
мандри, бродяжництво

ĉirkaŭvagi

(ntr)
Vagi en la ĉirkaŭaĵo: tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn [15]; sen fajro ili tre kredeble fariĝos viktimoj de la unua sovaĝa besto ĉirkaŭvaganta en la nokto [16]; unu el la malagrablaj amindumantoj de Adaha (kiu vane ĉirkaŭvagaĉis ŝian tendon en la nokto) ree ofendis ŝin per persistaj atentaĵoj [17].
beloruse:
кружыць, кружыцца (вакол чагосьці)
france:
ĉirkaŭvagaĉi: rôder (autour de).
hungare:
körbebolyong, közelben kóborog ĉirkaŭvagaĉi: ólálkodik.
katalune:
rondar
portugale:
vagar (nas cercanias), errar (nas cercanias)

forvagi

Malproksimiĝi, devojiĝi vagante: tiuj, kun kiuj vi […] interrilatis de via juneco, ĉiu forvagis siaflanken [18]; elvoja forvago [19]; (figure) forvagas flanken ĉiam liaj pensoj al la gepatra domo Ifigenio . VD:devii, deflankiĝi, forflankiĝi
beloruse:
адвандраваць
ĉeĥe:
odejít na toulky
france:
divaguer, vagabonder, s'égarer
germane:
abschweifen
hispane:
vagabundear, divagar
japane:
さまよい出る [さまよいでる], はぐれる, 横道へそれる [よこみちへそれる]
nederlande:
wegzwerven
ruse:
убрести
slovake:
zatúlať sa
ukraine:
помандрувати, відправлятися в мандри

gapvagi

(ntr)
Sencele promeni interesiĝante pri strataj bagatelaĵoj: laŭ la Reĝa Strato nun pasumas turistoj kaj butikumantoj gapvagantaj [20]; gapvagi tra la kaduka Hoi An estas vera plezuro [21]; turisma manĝejo […] preta montri sian menuon en plasta folio ĉe la proksimiĝo de gapvagulo [22].
beloruse:
бадзяцца, шляцца, швэндацца, соўгацца
bulgare:
шляасе
ĉeĥe:
bloumat, potulovat se
france:
baguenauder, flâner
germane:
flanieren, bummeln
japane:
もの珍しそうに歩き回る [ものめずらしそうにあるきまわる]
nederlande:
flaneren, rondslenteren, slenteren
perse:
پرسه زدن، ول گشتن
ruse:
слоняться, шляться, фланировать, болтаться
slovake:
potulovať sa
ukraine:
вештатися/тинятися, роздивляючись, ловити ґави/ґав

administraj notoj