1svarm/i

svarmi

(ntr)
1.
Movetiĝi kaj skuetiĝi ĉiuflanken pro amaseco da interpuŝiĝantaj eroj: sur placo ... svarmis multe da homoj [1]; multege da infanoj svarmas en la stratoj; sur Nilo svarmis etaj ŝipetoj [2]; rajdantaro svarmis en polva nebuloB ; la rivero eksvarmos per ranojZ .
2.
(figure) Esti tre multenombra: svarmas gazetoj ĉiuspecajZ ; la malregulaĵoj svarmas en la naciaj lingvojZ ; en la ĉielo svarmis la stelojB ; la rememoroj svarmasZ .
angle:
 swarm
beloruse:
 кішэць, мітусіцца
ĉeĥe:
 hemžit se, rojit se
france:
 grouiller
germane:
 schwärmen, wimmeln
hungare:
 nyüzsög, tolong, rajzik
itale:
 affollarsi, pullulare, brulicare
nederlande:
 zwermen
pole:
 roić się
portugale:
 enxamear, pulular, formigar
ruse:
 кишеть
slovake:
 hemžiť sa, hmýriť sa, rojiť sa
svede:
 svärma
ukraine:
 роїтися, кишіти, безладно рухатися, бути в безлічі, в достатку

svarmo

1.
Moviĝanta kaj interpuŝiganta, konstante renoviĝanta kaj ŝanĝiĝanta amaso: svarmo da formikojZ ; li kondukis ŝin tra la homa svarmoZ ; la gaja svarmo da multaj diverskolore flagitaj ŝipojZ ; da pensoj, da rememoraj; svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktojZ ; ĉirkaŭ la buŝo ... ludis svarmo da ridetoj jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj Marta .
2.
Tre multnombra amaso: ne kompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵojZ .
3.
SPO En skoltismo - grupo da skoltetoj. Kompleta grupo konsistas el: svarmo - por skoltetoj malpli ol 11 jaraj, trupo - por knaboskoltoj, 11 - 17 jaraj, bando - por roveroj, 17 ĝis 23 jaraj. [3]. VD:lupidoj
3. J. K. Hammer: Skolta kaj tenduma terminaro, ĉapitro 5. La Skoltgrupo
angle:
1. swarm 2. swarm
beloruse:
1. натоўп, гурт 2. натоўп, гурт
ĉeĥe:
 hemžení, rej, rojení
france:
1. grouillement, essaim, nuée (grouillement) 2. grouillement, essaim, nuée (grouillement)
germane:
1. Gewimmel, Schwarm 2. Gewimmel, Schwarm
hispane:
 enjambre, muchedumbre, multitud, hormiguero, aglomeración
hungare:
1. tömeg, raj, forgatag, sokaság, özön 2. tömeg, raj, forgatag, sokaság, özön
itale:
1. affollamento, ressa, brulichio, stuolo, nugolo 2. ammassamento, sciame, formicaio, frotta, stuolo, nugolo 3. branco (scout)
nederlande:
1. zwerm 2. zwerm
nepale:
 भीड
pole:
1. rój 2. rój 3. szóstka zuchowa
ruse:
1. толпа, сутолока, рой 2. толпа, сутолока, рой
slovake:
 rojenie
svede:
1. svärm 2. svärm
ukraine:
 юрба, збіговисько, безліч, рій (бджіл)

svarmado

Ago svarmi.
beloruse:
 мітусьня
ĉeĥe:
 hemžení, rej, rojení
germane:
 Schwärmen
hungare:
 nyüzsgés, tolongás, rajzás
itale:
 brulichio, pullulazione
nederlande:
 gekrioel, gewemel
pole:
 roić się, wyrój
slovake:
 rojenie

ĉirkaŭsvarmi

(tr)
Ĉirkaŭi svarmante: [la kuloj] ĉirkaŭsvarmis la reĝon kaj pikis al li la vizaĝon kaj la manojn [4].
beloruse:
 тоўпіцца (вакол чагосьці)
hungare:
 körberajzik, körbetolong, körbeözönlik
itale:
 sciamare attorno, circondare (sciamando), affollarsi attorno
pole:
 roić się wokoło

ensvarmi

(x)
Amase, vigle moviĝante eniri kaj ekesplori: la policanoj fine rompis la pordon kaj ensvarmis [5].
beloruse:
 уварвацца (натоўпам)
france:
 faire irruption en masse
hispane:
 irrumpir en masa, entrar en tromba
itale:
 fare irruzione in massa, irrompere in massa, entrare in massa

abelsvarmo

AGR Densa amaso da abeloj ĉirkaŭ abelreĝino, en serĉo de nova nestejo: la tuta abelsvarmo brue enflugis [6].
beloruse:
 рой (пчаліны)
france:
 essaim
hispane:
 enjambre de abejas
itale:
 sciame
pole:
 rój pszczół
svede:
 bisvärm

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉirkaŭ~i: Mankas dua fontindiko.
en~i: Mankas dua fontindiko.
abel~o: Mankas dua fontindiko.