1fantazi/o PV
fantazio
↝ 
- 1. ↝
- Krea imagpovo: tio flamigis ŝian infanan fantazion. al Eŭropo, […] al la lando de la prapatroj, al la sankta lando de la rememoroj kaj de la fantazio [1]; [por] eĉ el kolbasaj bastonetoj […] kuiri supon […] oni bezonas tri aferojn: saĝon, fantazion kaj senton [2]; preskaŭ fulme en lia fajra fantazio ordiĝis la novaĵoj kaj formiĝis plano [3].
- 2. ↝
- Fantaziaĵo: tiaj ideoj, […] al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas […] natura afero EE ; ĉio ĉi tio estas fantazioj kaj apartenas al la tiel nomata nigra magio [4]; Helgan tre ofte kaptadis la malbona fantazio sidiĝi sur la rando de la puto, bati ĉirkaŭen […] kaj poste ĵeti sin en la mallarĝan profundan puton [5].

1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- beloruse:
- фантазія
- ĉeĥe:
- fantazie, obrazotvornost, představivost
- france:
- fantaisie, imagination, invention, lubie
- germane:
- 1. Einbildungskraft, Vorstellungskraft, Fantasie, Phantasie
- hispane:
- fantasía
- hungare:
- 1. fantázia, képzelőerő
- itale:
- 1. fantasia
- nederlande:
- 1. fantasie, verbeeldingskracht
- portugale:
- fantasia
- ruse:
- 1. фантазия, воображение
- slovake:
- obrazotvornosť
fantazia ↝
-
Imagoplena.
- a)
- Kaprica, sendirekta, senregula: ŝi plektis fantaziajn kronojn el floroj Hamlet ; fantazia vesto; vastega palaco kun unu fantazia kolonaro super la alia [6]; kia kaverno tio estis! la grandaj ŝtonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili en plej fantaziaj formoj [7].
- b)
- Nereala, senbaza, nur imagita: fantazia rakonto; afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian FK ; mi ripete turnas la okulojn […] sur tiun ĉi punkton, ŝajne fantazian, sed efektive tre gravan DL .
6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
- beloruse:
- фантазійны, фантастычы, выдуманы
- france:
- de fantaisie, fictif (imaginé), fantastique (produit de l'imagination), imaginé, imaginaire (inventé)
- hispane:
- fantástico, fantasioso
- hungare:
- fantasztikus, képzelt, ábrándos
- itale:
- fantastico, fantasioso
- nederlande:
- fantasierijk 1.a fantasievol 1.b ingebeeld, gefantaseerd
- ruse:
- 1.a прихотливый 1.b фантастический, выдуманный
fantaziaĵo ↝
-
Kaprica imagaĵo:
- a)
- Kaprica sendirekta kaj senregula vagado de la imago.
- b)
- Vagado de la imago ekster la realo kaj eblo: tezo, ke la katastrofaj naturfenomenoj lige kun la elmigro de la hebrea gento el Egiptio […] ne estas nur fantaziaĵoj, sed historiaj eventoj [8]; tiom da anatomiaj faktoj malpravigas tiun ĉi supozon, ke eĉ ne valoras analizi tiun ĉi fantaziaĵon [9]; la Eliksiro de la Vivo estas fantaziaĵo [10].
8.
Monato, Kaj la Suno Haltis... , 93/11
9. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
10. M. Shelley, trad. K. Lendon: Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeo, 2014
9. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
10. M. Shelley, trad. K. Lendon: Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeo, 2014
- germane:
- 1.a Einbildung, Fantasie, Phantasie 1.b Spinnerei, Fantasterei
- hungare:
- 1.a képzelődés, fantáziálás 1.b ábránd
- itale:
- 1.a fantasia, chimera, sogno
- nederlande:
- 1.a fantasie, inbeelding 1.b verbeelding
- ruse:
- 1.a прихоть, затея, фантазия 1.b фантазия
fantazii ↝
(tr)
prezenti al si.
- Kaprice imagi, fantazie verki, fari: fantazii strangan rakonton; amuza sceno fantaziita de Aristofano; vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda [11]; ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas […] DL ; la leganto vidos, ke mi ne fantazias DL .

- beloruse:
- фантазіяваць, марыць, выдумляць
- ĉeĥe:
- blouznit, vymýšlet si
- france:
- inventer (qc de fantastique), imaginer (qc de fantastique)
- germane:
- fantasieren
- hispane:
- fantasear
- hungare:
- fantáziál, képzelődik, ábrándozik
- itale:
- fantasticare, immaginare, sognare a occhi aperti
- nederlande:
- fantaseren
- ruse:
- фантазировать, мечтать, воображать, выдумывать
- slovake:
- blúzniť, vymýšľať si
fantaziulo, fantaziisto ↝
- Homo tre kaprice kaj strange aganta; strangulo, originalulo: ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni EE ; la homoj miras, kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj EE ; tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je ‚flankaj aferoj‘ VivZam ; ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj [12].
12.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
- beloruse:
- фантазёр, летуценьнік
- ĉeĥe:
- blouznivec, fantasta
- france:
- fantaisiste (subst.), original (subst.), phénomène (subst.)
- germane:
- Phantast, Spinner, Fantast
- hispane:
- soñador
- hungare:
- képzelődő, ábrándozó
- nederlande:
- fantast
- ruse:
- фантазёр, мечтатель
- slovake:
- fantasta