*brid/o PV

*brido

Kaprimeno por konduki ĉevalon aŭ alian beston: rajdas mi sen brido FK ; ni al la ĉevaloj enmetas la bridojn en la buŝojn, por ke ili obeu al ni [1]; ne estu […] kiel senprudenta mulo, al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco [2]; vipo estas por ĉevalo, brido por azeno [3]; [ili] kondukis la ĉevalon de l' princo per la bridoj [4]; (figure) li metos bridon sur la absolutismon de l' pastroj [5]; riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido PrV . VD:gvidrimeno, kondukilo1
angle:
bridle
beloruse:
аброць
ĉeĥe:
brzda, tlumení, uzda, zábrana
ĉine:
繮繩 [jiāngshéng], 馬銜 [mǎxián], 韁繩 [jiāngsheng]
france:
bride
germane:
Zügel
hebree:
רֶסֶן
hispane:
brida, rienda
hungare:
kötőfék
japane:
馬勒 [ばろく]
katalune:
brida, regna
nederlande:
teugel
pole:
cugle, uzda, lejce, wodze, smycz
portugale:
freio (para cavalos), entrave
ruse:
узда, уздечка
slovake:
kantár, uzda
ukraine:
вузда, вуздечка, гнуздечка

bridi

(tr)
1.
Surmeti bridon al: [ili] tuj salte leviĝis kaj komencis bridi la ĉevalojn [6]; oni devis sendanĝerigi la simion kaj bridi ĝin per ŝnuro QuV . VD:jungi1
2.
Malrapidigi beston tirante la bridon: Hamul ekbridis sian kamelon, kaj kun silenta admiro rigardis la okulfrapan vidaĵon Iŝtar ; nedecideme kaj nerve ŝi bridis la ĉevalon, kaj ĉirkaŭrigardis, ne sciante, kie ŝi sin trovas Iŝtar . VD:bremsi, haltigi
3.
(figure) Moderigi, kvietigi, obeigi: mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi [7]; ne bridante sian langon [8]; homo, kapabla bridi ankaŭ la tutan korpon [9]; [li] sidis silente, koleron en sian koron bridinte FK ; Elsa ne povis bridi sian scivolon InfanTorent2 ; [la] maljuna Kristoforo […] ŝatis moderan ĝuon kaj briditan ĝojon HsT . VD:bremsi2, butonumi malvaste, kateni, regi, teni
angle:
1. to bridle 3. to bridle, restrain
beloruse:
1. забрытаць, закілзаць 2. стрымліваць, спыняць (жывёлу за аброць) 3. утаймаваць, уціхамірыць
ĉeĥe:
krotit, nasadit uzdu
ĉine:
2. 約束 [yuēshù], 勒 [lè], 克制 [kèzhì], 缰 [jiāng] 3. 路边 [lùbiān], 韁繩 [jiāngsheng]
france:
brider
germane:
1. halftern, die Zügel anlegen 2. zügeln 3. zügeln
hebree:
לרסן
hispane:
1. poner riendas 3. contener, moderar, reprimir
hungare:
megfékez, féken tart 1. kötőféket tesz rá
japane:
馬勒をつける [うま勒をつける], 手綱を締める [たづなをしめる], 抑制する [よくせいする]
katalune:
1. embridar 3. contenir, moderar, reprimir
nederlande:
3. beteugelen
pole:
1. nakładać uzdę, zakładać smycz 3. kiełznać
ruse:
1. взнуздать 3. обуздать
slovake:
dať na uzdu, skrotiť
ukraine:
гнуздати, загнуздувати

nebridebla

Tiel impeta, ke ĝin oni ne povas bridi, ĉesigi, malfortigi: nebridebla furiozo [10]; perfidus lin lia nebridebla ridado MortulŜip ; elmetitaj al la krudaj, nebrideblaj naturaj fort-impulsoj KKr ; pli simpla solvo estus eviti la tutmondan plivarmiĝon, la kaŭzon de tiom da nebrideblaj komplikaĵoj [11]. VD:libera1.a, nesubpremebla
10. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
11. Monato, Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en Eŭropo, 2007
beloruse:
неўтаймоўны, нястрымны
ĉine:
[hèng], 虣 [bào], 悍 [hàn], 盭 [lì], 狂烈 [kuángliè], 狂躁 [kuángzào]
france:
irréfrénable
germane:
unbändig, ungestüm
japane:
飼い馴らせない [かいならせない], 御しがたい [ぎょしがたい]
ukraine:
неприборкний, невтримний, нестримний

senbrida

1.
Ne malrapidigita de brido: dum la senbrida galopado de la ĉevaloj ŝi montris eksplodan ĝojon InfanTorent2 .
2.
(figure) Malmodera, senlima, trolibera: kor’ sovaĝa kaj senbrida Hamlet ; la seka tono […] kvietigis la senbridan fantazion [12]; ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis Marta ; infano mia, balbutis Maziero, […] kortuŝita de tiu senbrida ammontro ChL . VD:impeta, frivola3, kruda, primitiva, senĝena3, sovaĝa, spontanea
angle:
unbridled
beloruse:
1. раскілзаны 2. разбэшчаны, распушчаны
ĉeĥe:
bujný, divoký, hýřivý, nevázaný, nezkrotný, prostopášný, rozpustilý
ĉine:
1. 上脸 [shàngliǎn], 停不下來 [tíngbùxiàlái], 刹不住 [chàbúzhù], 沒有約束 [méiyǒuyuēshù], 沒有限制 [méiyǒuxiànzhì], 狂烈 [kuángliè] 2. [làng], 过度 [guòdù]
france:
débridé
germane:
ungezügelt, ungestüm 2. zügellos
hispane:
2. sin riendas, sin moderación
hungare:
féktelen 1. kötőfék nélküli
japane:
抑制の無い [よくせいのない]
katalune:
desbocat, desenfrenat
nederlande:
2. teugelloos, wild
pole:
2. nieokiełzany
portugale:
desenfreado, imoderado, impetuoso, árdego
ruse:
разнузданный, необузданный
slovake:
bujný, divoký, hýrivý, neviazaný, rozpustilý
ukraine:
розгнузданий, розгнузданий, розбещений, розперезаний, нічим не приборканий/ приборкуваний, нічим не стриманий/стримуваний

senbridigi

1.
Demeti bridon de: la ĉevaloj staras selitaj, [sed] mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras [13].
2.
Lasi la bridon por permesi liberan kuradon: kelke da veturiloj kun senbridigitaj ĉevaloj, rapide ruliĝis sur mallarĝa flanka vojo PatrojFiloj .
3.
(figure) Lasi plenan liberecon: en la jaro 1240 la senbridigita popolo faris inter ili grandan sangobanon, kiun oni nomis la unua buĉado de la hebreoj RBa . VD:deĉenigi2
angle:
to unbridle
beloruse:
1. раскілзаць 3. разбэсьціць
ĉeĥe:
učinit nezkrotným
ĉine:
3. 听其自然 [tìngqízìrán], 听任 [tìngrèn], 順其自然 [shùnqízìrán], 无为 [wúwéi]
france:
débrider
germane:
1. abhalftern, die Zügel abnemen 3. freien Lauf lassen
hispane:
3. dejar plena libertad
hungare:
szabadjára enged 1. leveszi a kötőféket
japane:
馬勒を外す [うま勒をはずす], 束縛を解く [そくばくをとく]
katalune:
1. desbridar, desembridar 3. donar plena llibertat
pole:
1. spuszczać ze smyczy, puszczać luzem, puszczać wolno 3. spuszczać ze smyczy
ruse:
разнуздать
slovake:
1.sňať uzdu, 2.ponechať úplnú voľnosť (pren.)

administraj notoj