*rimen/o PV

*rimeno

Longa mallarĝa bendo el ledo aŭ simila fleksebla fortika materialo, uzata por ligi, fiksi ion aŭ por transigi movon de iu rado al alia: […] rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi [1]; la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj […] ili ligis lin per rimenoj [2]; rideto ĉirkaŭis lian buŝon kaj pli vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon [3]; ili returnis ambaŭ samtempe la rimenojn (vd brido) de siaj ĉevaloj DKM ; Benoe ektiris la bridorimenojn, por malakceli la kuron de la bestoj Iŝtar ; ĉiuminute li rigardis, ĉu la buŝrimeno estas tie, kie ĝi devas esti, ĉu la rimenoj ne implikiĝis VRA ; [ili] instruis al li prilabori permane cervajn haŭtojn, por ke ili iĝu molaj kaj delikataj, eltranĉi el haŭtoj rimenojn Ĉukĉoj ; ni imagadis kiel aspektus tiu maro el ŝraŭbetoj kaj rimenoj, kiuj aperus, se ni scius levi la metalan haŭton de maŝinoj [4]; sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon (vd balteo) MkM ; la ĉapelon, tenatan per blankleda mentonrimeno, oni surhavas [5]; la pojnrimeno (kp portepeo), fiksita je bastono, estu elasta [6]; se la virino menciis hundorimenon (vd kondukrimeno), Betsy poste venis kun ĝi [7]; la rimeno de lia tornistro lin premas [8]; mi ripozigos miajn brakojn, tenante la rimenojn de mia dorsosako [9]. SUB:ŝelko, zonoVD:ŝnuro
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:23
2. La Nova Testamento, La agoj 22:25
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
5. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
6. Saliko: Praktiki bastonmarŝadon, Monato, 2005/12, p. 24
7. Evgeni Georgiev: Ŝafhundo senlima, Monato, 2010/12, p. 19
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
9. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28
angle:
strap, band, belt
beloruse:
рамень, пас
ĉeĥe:
gurt, kurt, popruh, řemen
france:
courroie, lanière
germane:
Riemen, Gurt streĉ~o: Spannriemen. menton~o: Kinnriemen. pojn~o: Handschlaufe. hundo~o: Hundeleine.
hispane:
correa
hungare:
szíj
japane:
ひも, 帯 [たい], 革帯 [かわおび], ベルト
nederlande:
band, riem, gordel
pole:
rzemień, pas
portugale:
correia, tira de couro, guia (correia dos freios)
ruse:
ремень
slovake:
kožený pás, popruh, remeň
svede:
rem
tibete:
ཁ་སྒྲོག་
ukraine:
ремінь, пас

kolrimeno

Rimeno ĉirkaŭliganta la kolon: ĝuste al li kuris, flarante la aeron, la malgranda hundeto Memeka kun mallarĝa, eleganta kolrimeno [10].
10. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 25a
angle:
collar
beloruse:
ашыйнік, аброжак
ĉeĥe:
obojek
france:
collier (en lanière)
germane:
Halsband
japane:
首輪 [くびわ]
nederlande:
halsband
pole:
obroża
slovake:
obojok
svede:
halsband (rem)

kondukrimeno, gvidrimeno

Rimeno ligita ĉe la kapo aŭ kolo de tirbesto, per kiu oni kondukas ĝin: dekstre sidis Timo, tenante la kondukrimenojn en la manoj [11]; libera de la brido de la logiko, kiu retiras la gvidrimenon antaŭ la eraroj VaK . SIN:kondukilo1VD:jungilaro
11. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
angle:
leash
beloruse:
ляйчына
ĉeĥe:
otěž
france:
rêne
germane:
Fahrleine
japane:
手綱 [たづな]
pole:
cugiel
slovake:
opraty

sekurrimeno, sekureca rimeno

TRA Rimeno kiu tenas la korpon de veturanto ĉe la seĝo por eviti elfalon okaze de kunpuŝiĝo; sekurzono: mi stircele eksidis en aŭton kaj traveturis, sen kroĉita sekurrimeno, kun sento de libero, Francion, Germanion, Aŭstrion [12]; se ĉasio kaj karoserio rezistas okaze de kolizio aŭ renversiĝo, la sekurrimeno savas nin [13]; li ne surhavis sekurecan rimenon ChR .
12. G. R. Ledon: Ovo kaj kokino, Monato, 2001/11, p. 5
13. Premoj de l’ sekur-rimeno, Monato, 2001/03, p. 5
angle:
seat belt, safety belt
beloruse:
рамень бясьпекі, пас бясьпекі
bretone:
gouriz-surentez
france:
ceinture de sécurité
germane:
Sicherheitsgurt
hebree:
חℷורתבטיחות
hungare:
biztonsági öv
japane:
シートベルト
katalune:
cinyell de seguretat, cinturó de seguretat
nederlande:
veiligheidsgordel
pole:
pasy bezpieczeństwa {pl}
portugale:
cinto de segurança
ruse:
ремень безопасности
svede:
säkerhetsbälte, bilbälte

administraj notoj