*ŝnur/o PV
*ŝnuro ↝
- 1. ↝
- Kuntorditaj fadenoj uzataj por ligi: en dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu PrV ; (frazaĵo) tordi ŝnurojn el sablo (vane peni) PrV ; (frazaĵo) trostreĉi la ŝnuron (tro ofte uzi unu saman rimedon).
- 2. ↝
[1] Streko, kiu kunligas du punktojn de cirklo, plejofte, aŭ de alia kurbo: la longo de ŝnuro maksimume egalas al la diametro de la koncerna cirklo; mezortanto de ŝnuro trairas la centron.
Rim.: Ekzistas balasta sinonimo „kordo“ PIV1 .
- angle:
- rope 2. chord
- beloruse:
- 1. вяроўка, шпагат, шнур 2. хорда
- france:
- tordi ~ojn el sablo: pisser dans un violon trostreĉi la ~on: tirer sur la corde 1. corde, ficelle 2. corde
- germane:
- 1. Schnur 2. Sehne
- hispane:
- cuerda 1. cuerda, cordel 2. cuerda
- hungare:
- 1. kötél, zsinór, madzag 2. húr (geometriai)
- itale:
- 2. corda
- nederlande:
- 1. touw 2. koorde
- pole:
- 2. cięciwa
- portugale:
- corda
- ruse:
- 1. верёвка, шнур, канат 2. хорда
- tokipone:
- linja
ŝnuri
ŝnurego ↝
Aparte dika ŝnuro el vegetaĵaj aŭ metalaj fadenoj, uzata por tiri aŭ movi pezajn objektojn: subite la ŝnuregoj, kiuj [la balonon] tenis, estis distranĉitaj, kaj nun ĝi ekflugis supren kun la aerveturisto [3]; ŝi malsekigis [la fadenon] per siaj larmoj, kaj tial ĝi estis fortika kiel ankra ŝnurego [4]; sur la ŝnuregoj [kunligantaj du turojn] glitas super la akvo de bordo al bordo vagonetoj [5].
kablo 1
3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de saĝuloj
5. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 11
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de saĝuloj
5. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 11
- angle:
- painter, hawser, cable
- beloruse:
- трос, канат
- france:
- câble (faisceau de fils), filin, cordage (câble)
- germane:
- Seil, Tau
- hispane:
- maroma, jarcia (término marino), cable (arnés de cables), cabo, cordaje (término marino)
- itale:
- fune, gomena, cordone
- ruse:
- канат, трос
ŝnurestro ItEsp
Tiu, kiu gvidas vicon de montogrimpistoj kunligitaj per sekurŝnuro.
- angle:
- climb leader
- france:
- premier de cordée
- hispane:
- guía de cordada (alpinismo)
- itale:
- capocordata
rektoŝnuro ↝
Ŝnuro servanta por desegni rektajn liniojn, plejofte horizontalojn, por vicigi aĵojn laŭ unu sama rekta linio: aleo desegnita per la rektoŝnuro; planti terpomojn uzante rektoŝnuron; kiu etendis super ĝi rektoŝnuron? [6].
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:5
- france:
- cordeau
- germane:
- Richtschnur
- hispane:
- tendel
- hungare:
- mérőzsinór, zsinórmérték
- itale:
- guida (corda o cordino)
- ruse:
- мерный шнур
administraj notoj
~estro :
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.