line/o PVEF

lineo

1.
ELE Kondukilo por transporti elektran energion: ni vidis rostitan turfalkon en masto de alttensia konduktlineo [1]; pro […] novaj energilineoj tra la lando, la prezo de elektro plialtiĝis [2]; kiam la buso haltas, la pantografo moviĝas supren al la 600-volta kontaktlineo, kaj la baterio estas rapide ŝargata [3].
2.
TEL Medio tra kiu la signaloj pasas de la sendilo al la ricevilo: unu lineo servas por samtempe transsendi plurajn mesaĝojn, ĉiu el kiuj uzas apartan kanalon, unu lineo povas havi multajn kanalojn; antaŭ nelonge en Ĉinio la internaciajn lineojn de du gravaj Interret-perantoj malŝaltis la Pekina Telegrafa Departemento [4]; estas proksimume 65 megabajtoj […] kiu havas retkonekton per normala telefonlineo bezonos kelkajn horojn [5]; pli ol 90 % de la retmesaĝoj estas spamo,[…] retperantoj provas per diversaj filtrosistemoj eviti la plenŝtopiĝon de siaj lineoj [6]. VD:konekto, telefono
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru kondukilo de elektro, de telefona signalo.
1. Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro, Monato, 2007/04, p. 9
2. Franz-Georg Rössler: Sunelektraj kamparanoj, Monato, 2012/11, p. 11
3. Walter Klag: Elektra buso protektu la medion, Monato, 2012/12, p. 19
4. Liu Xiaozhe: Interreto en malfacilo, Monato, 1997/08, p. 15
5. Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, Monato, 2005/07, p. 27
6. Paŭl Peeraerts: Ret-malsano, Monato, 200708, p. 5
angle:
line
beloruse:
лінія сувязі
ĉeĥe:
čárka (míra např. na sklenici)
ĉine:
線路 [xiànlù], 线路 [xiànlù], 通信線路 [tōngxìnxiànlù], 通信线路 [tōngxìnxiànlù]
france:
ligne (télécom.)
germane:
Leitung (elektr.)
hungare:
vezeték
japane:
細ひも [ほそひも], 電線 [でんせん], 電話線 [でんわせん], 回線 [かいせん], 伝送路 [でんそうろ], リーニュ
nederlande:
lijn
pole:
linia (telefoniczna, teletransmisyjna)
portugale:
linha (inform., telecom.)
ruse:
линия связи
slovake:
1.dĺžková miera (2,256mm), 2.pletené lanko (nám.)
ukraine:
ліньок, лінія зв’язку

administraj notoj