*horizontal/a UV
*horizontala
- 1.
 
                              (rilate al iu loko de la tersurfaco)
                              Rilata al la horizontalo de la loko; direktita laŭ tiu
                              horizontalo:
                              
                                 horizontala pozicio de objekto (mezurebla ekz-e per
                                    ĝiaj koordinatoj en horizontala ebeno);
                                 
                              
                                 la surfaco de senmova akvo estas horizontala;
                                 
                              
                                 horizontala planko, ŝnuro, tablo;
                                 
                              
                                 globo, metita sur horizontala surfaco, ne moviĝas pro la
                                 propra pezo;
                                 
                              
                                 en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en
                                 horizontala direkto,
                                 sed aplaŭdis en vertikala
                                 
                                    FK
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la dormanta Ĥaldeano, sen iu ajn apogo, ekpendis horizontale en la
                                 aero, kelke da metroj super la tero
                                 [1];
                                 
                              
                                 granda rado, metita sur horizontala akso
                                 [2];
                                 
                              
                                 ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple
                                 […] de
                                 horizontala pozo de dormanta kuireja gracio
                                 [3];
                                 
                              
                                 horizontala polarizado
                                 [4];
                                 
                              
                                 tenu la tabulon en ĝusta horizontaleco
                                 PIV1
                                    .
                                 
                                 
                              - 2.
 
                              Apartenanta al tiu direkto en la teksto, kiu estas horizontala
                              se la tuta tekstosurfaco estas vertikala:
                              
                                 en la latina skribosistemo la linioj kutime estas horizontalaj;
                                 
                              
                                 tiuj ĉi signoj povas esti skribataj laŭ ĉiuj direktoj, ne sole
                                 horizontale de
                                 maldekstre al dekstre, kiel ĉe la Eŭropanoj
                                 
                                    FK
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 strioj horizontalaj aŭ vertikalaj
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ili elsendis la t.n. horizontalan programadon, tio signifas ĉiutage
                                 la saman
                                 anonciston je la sama horo
                                 [5].
                                 
                              - 3.
 
                              Ofertanta samspecajn produktojn al pluraj ekonomiaj branĉoj
                              (kontraste al vertikala3, t.e.
                              specialiĝinta):
                              
                                 horizontala merkato;
                                 
                              
                                 horizontala softvaro ampleksas tekstredaktilojn, retpoŝtilojn kaj datumbazojn;
                                 
                              
                                 Asocio […] pretendanta universalecon en horizontala (teritoria) kaj
                                 vertikala (faka) sencoj ne povas kontentige funkcii
                                 [6].
                                 
                              
vertikala,
                     oblikva,
                     nivelilo,
                     rektoŝnuro1.
                           
                           B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 8
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
5. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Sesa Parto
                  2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
5. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Sesa Parto
- angle:
 - horizontal
 - beloruse:
 - гарызантальны
 - ĉeĥe:
 - horizontální, vodorovný
 - ĉine:
 - 横 [héng], 卧式 [wòshì], 水平 [shuǐpíng]
 - france:
 - horizontal (adj.) ~eco: horizontalité.
 - germane:
 - waagerecht, waagrecht, horizontal
 - greke:
 - οριζόντιος
 - hispane:
 - horizontal
 - hungare:
 - vízszintes
 - itale:
 - orizontale
 - japane:
 - 水平の [すいへいの], 横の [よこの]
 - katalune:
 - horitzontal (adj.)
 - nederlande:
 - horizontaal, waterpas
 - perse:
 - افقی
 - pole:
 - poziomy
 - portugale:
 - horizontal
 - rumane:
 - orizontal
 - ruse:
 - горизонтальный
 - slovake:
 - vodorovný
 - ukraine:
 - горизонтальний
 
horizontalo
- 1.
 
                              (de iu loko de la tersurfaco)
                              Ebena direkto orta al la vertikalo
                              de la loko; ĉiu rekto kun tia direkto:
                              
                                 la vizaĝoj daŭre ŝanĝiĝis […] laŭ la vertikalo aŭ la
                                 horizontalo
                                 [7].
                                 
                              - 2.
 

                              Vico da elementoj de plataĵo (teksto, matrico, ŝaktabulo ktp),
                              kies aranĝo estas horizontala se la koncerna surfaco estas vertikala
                              (sur la nigra tabulo, ekrano ktp):
                              
                                 la turo tenas la 5an horizontalon;
                                 
                              
                                 en la markitaj horizontaloj vi trovos du vortojn, kiuj estas ligitaj
                                 [8].
                                 
                              - 3.
 
- a)
 - (elementa geometrio) Rekto kun direkto orta al la konvencie elektita direkto de vertikaloj: la ekvacio de la horizontalo trairanta punkton `(5,7)` estas `y=7`.
 - b)
 - [9] (de (n,p)-matrico) Ĉiu el ĝiaj `n` `(1,p)`-submatricoj.
 - c)
 - Ĉiu (1,p)-matrico: horizontalo kun `p` vertikaloj ekvivalentas al `p`-opo.
 
7.
                           
                           Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj
8. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
9. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §270
                  8. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
9. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §270
- angle:
 - 1. horizontal, horizontal line 2. row 3.a horizontal line 3.b horizontal row (of a matrix) 3.c row matrix
 - beloruse:
 - гарызанталь
 - ĉeĥe:
 - horizontála, řada, řádek
 - ĉine:
 - 水平線 [shuǐpíngxiàn]
 - france:
 - 1. horizontale (en un lieu) 2. rangée horizontale (dans un tableau) 3.a horizontale (math., droite) 3.b rangée horizontale (d'une matrice), ligne (d'une matrice) 3.c matrice-ligne
 - germane:
 - Waag[e]rechte, Horizontale 3.b Zeile (einer Matrix), Horizontalreihe (einer Matrix) 3.c Zeilenmatrix
 - hispane:
 - horizontal (subst.) 1. línea horizontal, plano horizontal 2. fila 3.a línea horizontal 3.b fila horizontal (de una matriz) 3.c matriz fila
 - hungare:
 - 3.a vízszintes (vonal) 3.b sor (mátrixé), mátrixsor 3.c sormátrix
 - itale:
 - 1. linea orizzontale, piano orizzontale 2. riga 3.a linea orizzontale 3.b riga
 - japane:
 - 水平 [すいへい], 水平線 [すいへいせん], 行 [こう], 横列 [おうれつ], 段 [だん]
 - katalune:
 - horitzontal (subst.)
 - nederlande:
 - horizontale lijn, horizontale ligging
 - pole:
 - 1. linia pozioma 2. wiersz macierzy 3.a pozioma 3.b linia pozioma (macierzy), wiersz (macierzy) 3.c macierz [jedno]wierszowa
 - portugale:
 - linha horizontal
 - ruse:
 - горизонталь 2. горизонталь 3.b строка (матрицы), горизонтальный ряд (матрицы) 3.c матрица-строка
 - slovake:
 - horizontála
 - ukraine:
 - горизонталь, горизонтальна лінія