9matric/o PV

9matrico

1.
TEK Reliefa modelo: bulo, peco aŭ muldilo, per kiu oni povas fabriki similajn pecojn per fandado, frapo, giso, premo: monerojn oni frapas per matrico.
a)
TIP Formo por gisi litertipojn.
b)
Kartona formo preme reproduktita de kompostaĵo, per kiu oni povas gisi stereotipon1. VD:kliŝo1
c)
(en galvanoplastiko) Formo, kiu kovriĝas per maldika tavolo de metalo. VD:patrico
2.
FOTKIN Kliŝo2: iu el la produktantoj ŝatas akiri pli da profito kaj kaŝe ofertas al kopiemuloj la matricon de la filmo [1].
3.
Grundomaso, de rokoj, konsistanta el grajnetaj kristaloj, ĉirkaŭanta pli grandajn kristalojn: en Sudafriko, diamantoj ofte estas ekstraktataj el matrico de argila roko (kimberlito) nomita „flava grundo“ [2].
4.
MATPIV1 (kun `n` horizontaloj kaj p vertikaloj): en lineara algebro, determinanto estas funkcio kiu asociigas skalaron `det(A)` al ĉiu `n xx n` kvadrata matrico [3]; memadjunkta matrico aŭ hermita matrico estas kvadrata matrico kun kompleksaj elementoj kiu estas egala al sia konjugita transpono [4]. SIN:(n,p)-matrico
5.
KOMP Dudimensia tabelo: usonaj filmoj kiel „La matrico“ aŭ „Okuloj larĝe fermitaj“ levas la demandon pri la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio [5]. VD:vektoro
VD: Ne konfuzu kun: utero.
angle:
 matrix 4. matrix
beloruse:
 матрыца
france:
4. matrice
germane:
1. Matrize 2. Negativ (Film) 4. Matrix
hispane:
 matriz
hungare:
 mátrix 1. matrica (alakítószerszám) 4. mátrix 1.a anyaminta 1.b matrica 1.c anyaforma
nederlande:
1. matrijs 4. matrix 5. matrix 1.c matrijs
pole:
4. macierz
portugale:
1. matriz 4. matriz 5. matriz 1.c matriz
ruse:
 матрица 4. матрица
ukraine:
 матриця, материнська порода, жильна порода

matrici

(tr)
Formi per matrico: li transdonis al sinjoro Povondra vizitkarton, sur kiu estis matricita ankro [6].
france:
 matricer
hispane:
 formar una matriz

(n,p)-matrico

MAT (super komuteca korpo `bb K`) Bildigo de `bb I xx bb J` al `bb K`, kie `bb I={1,2,...,n}` kaj `bb J={1,2,...,p}`: matricon `A` oni kutime signas kiel familion, t.e. per skribaĵo `(a_(ij))_(i,j in bb I xx bb J)`, kie `a_(ij)` signas la bildon de `(i,j)` per `A` kaj estas nomata elemento (aŭ koeficiento) de `A` kun indico `(i,j)`; la nombrojn da horizontaloj kaj vertikaloj de `(n,p)`-matrico oni nomas ties dimensioj kaj signas ilin per skribaĵo de la tipo `(n,p)``n xx p`; eblas prezenti al si `(n,p)`-matricon `A` kiel rektangulan tabelon, ĉe la interkruciĝo de kies `i`-a horizontalo kaj `j`-a vertikalo staras la elemento `a_(ij)`.
Rim.: Multaj fakaj terminoj rilatantaj al matricoj baziĝas sur la ĉi-supre menciita tabela metaforo.
SIN: Malpli fakece: matrico kun n horizontaloj kaj p vertikaloj; VD: Partoj de matrico: horizontalo, vertikalo, diagonalo, submatrico; elemento, indico de elemento, koeficiento, termo; atributoj de matrico: dimensioj, ajgeno, rango, spuro, determinanto, minoro, kofaktoro; rimarkindaj ecoj de matrico: kvadrata, diagonala, diagonaligebla, triangula, simetria, hermita, regula; operacioj super matricoj: matrica adicio, matrica multipliko, multipliko de matrico per skalaro, transpono; SUB: Specifaj matricoj: unuomatrico, nulmatrico, matrico de homomorfio, jakobia matrico de bildigo, horizontalo, vertikalo.

(n,p)-matrico
angle:
 n-by-p matrix
france:
 matrice n×p
germane:
 (n,p)-Matrix
hungare:
 n×p méretű mátrix
pole:
 macierz n×p
ruse:
 матрица размера n×p

nulmatricoMatVort , matrica nulo

MAT (n,p)-Matrico, kies ĉiuj elementoj estas nulaj: nulmatrico estas nulo rilate al la matrica adicio.
angle:
 null matrix
france:
 matrice nulle
germane:
 Nullmatrix
hungare:
 nullmátrix
pole:
 macierz zerowa
ruse:
 нуль-матрица

submatrico

MAT (de (n,p)-matrico `A`) Tia `(n′,p′)`-matrico `B`, ke (1) `n′ le n` kaj `p′ le p`, (2) la elemento de `B` kun indico `(i,j)` egalas al la elemento de `A` kun indico `(alpha(i),beta(j))`, kie `alpha` (respektive `beta`) estas strikte kreskanta bildigo de `{1,2,...,n′}` al `{1,2,...,n}` (respektive de `{1,2,...,p′}` al `{1,2,...,p}`): el `(n,p)`-matrico oni povas formi `p` submatricojn kun dimensioj `(n,1)`; eblas prezenti al si submatricon `B` per tio, kio restas el matrico `A`, kiam oni forstrekis iujn horizontalojn kaj vertikalojn de ĝi.
angle:
 submatrix
ĉeĥe:
 submatice
france:
 sous-matrice
germane:
 Untermatrix
hungare:
 részmátrix
pole:
 podmacierz
ruse:
 подматрица
slovake:
 submatica

unuomatrico, matrica unuo

MAT (n,p)-Matrico, kies ĉiuj termoj estas nulaj, krom la diagonalaj, kiuj egalas al la unuo: la unuomatricon oni kutime signas per `I`; unuomatrico estas unuo rilate al la matrica multipliko.
angle:
 unit matrix
france:
 matrice unité
germane:
 Einheitsmatrix
hungare:
 egyésgmátrix
pole:
 macierz jednostkowa
ruse:
 единичная матрица

jakobia matrico

MAT (de bildigo `f` de `p`-dimensia al `n`-dimensia normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto `a`) La (n,p)-matrico de ĝia diferencialo ĉe `a`: la ĝenerala elemento de la jakobia matrico de `f` ĉe `a` egalas al `del_jf_i(a)`. VD:Jakobio, jakobiano.
angle:
 Jacobian matrix
france:
 matrice jacobienne
germane:
 Jacobische Matrix
hungare:
 Jacobi-mátrix
pole:
 macierz Jacobiego, macierz jakobianowa
ruse:
 функциональная матрица

matrico de vektora homomorfio

MAT (p.p. homomorfio `f` de `p`-dimensia vektora spaco `bb E` al `n`-dimensia `bb F`, ambaŭ super korpo `bb K`, rilate al respektivaj bazoj `bb B_(bb E)` kaj `bb B_(bb F)`) Tia (n,p)-matrico `A` super `bb K`, ke `a_(ij)` estas la `i`-a komponanto laŭ bazo `bb B_(bb F)` de la bildo per `f` de la `j`-a vektoro de `bb B_(bb E)`: la matrico de endomorfio estas kvadrata; la matrico de idento estas la unuomatrico; la matrico de kunligaĵo de du homomorfioj egalas al la produto de la matricoj de ĉiu homomorfio.
angle:
 matrix of a linear mapping
france:
 matrice d'application linéaire
germane:
 Matrix einer linearer Abbildung
hungare:
 vektor-homomorfizmus mátrixa
pole:
 macierz odwzorowania liniowego
ruse:
 матрица линейного преобразования

administraj notoj

pri unuo~o, ~a unuo:
    Mi ne trovis auxtoritatan fonton por tiu termino. MatVort
    havas "~a unito" kaj "~unito", kiun mi opinias duoble
    nekonvenaj: unue pro la uzo de "unito" kaj due pro la ordo
    de elementoj. Mi preferis terminon paralelan al "nulmatrico",
    "nulvektoro". [MB]
  
(n,p)-~o: Mankas dua fontindiko.
(n,p)-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o, ~a nulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unuo~o, ~a unuo: Mankas dua fontindiko.
unuo~o, ~a unuo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
jakobia ~o: Mankas dua fontindiko.
jakobia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de vektora homomorfio: Mankas dua fontindiko.
~o de vektora homomorfio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.