diferencial/o

diferencialo

MAT[1]
1.
(de bildigo `f` inter du normohavaj spacoj, ĉe punkto `a` de la fonto-aro) Tia kontinua homomorfio `u`, ke `f(a+h)-f(a)=u(h)+||h||*epsilon)`, kie la bildigo `epsilon`  strebas al nulo, kiam `h` strebas al nulo: la diferencialon de `f` ĉe `a` oni plejofte signas per `df(a)`, `df_a`, aŭ `f′(a)`; la diferencialo ĉe punkto `a` de reela derivebla funkcio `y=f(x)` estas la lineara funkcio, kiu ĵetas ajnan nombron `dx` (nomatan diferencialo de la argumento) al `dy=f′(a)*dx`.
2.
(de bildigo `f` inter du normohavaj spacoj) La bildigo, kiu ĵetas ĉiun punkton de la fonto-aro de `f` al la diferencialo 1 de `f` ĉe tiu punkto: dua diferencialo (diferencialo de la diferencialo), tria diferencialo (diferencialo de la dua), ... n-a diferencialo. VD:diferenciala formo
angle:
 differential
beloruse:
 дыфэрэнцыял
ĉeĥe:
 diferenciál
france:
 différentielle (math.)
germane:
 Differential
hebree:
 דיפרנציאל, הבדל
katalune:
 diferencial (subst.)
pole:
 różniczka
portugale:
 diferencial
ruse:
 дифференциал
slovake:
 diferenciál
ukraine:
 диференціал

diferenciali

MATPIV1 (fakula ĵargono)
Trovi diferencialon de funkcio: diferencialado. VD:deriviANT:integrali
angle:
 differentiate ~ado: differentiation.
beloruse:
 дыфэрэнцыяваць ~ado: дыфэрэнцыяваньне.
ĉeĥe:
 diferencovat
france:
 différentier ~ado: différentiation (math.).
germane:
 differenzieren ~ado: Differentiation.
hebree:
 הפרשים
katalune:
 diferenciar ~ado: diferenciació.
pole:
 różniczkować ~ado: różniczkowanie.
portugale:
~ado: calcular a diferencial de.
ruse:
 дифференцировать ~ado: дифференцирование.
slovake:
 diferencovať
ukraine:
 диференціювати

diferenciala

MATPIV1
Rilata al diferencialoj kaj diferencialado. VD:diferenciala ekvacio, diferenciala formo, diferenciala kalkulo.
angle:
 differential
beloruse:
 дыфэрэнцыяльны
ĉeĥe:
 diferenciální
france:
 différentiel (math.)
germane:
 Differential-
katalune:
 diferencial (adj.)
pole:
 różniczkowy
ruse:
 дифференциальный
slovake:
 diferenciálny
ukraine:
 диференціальний

diferencialebla

MAT
(p.p. bildigo `f` inter du normohavaj spacoj, ĉe punkto `a` de la fonto-aro) Tia, ke ekzistas ĝia diferencialo 1 ĉe `a`: la funkcio sinuso estas diferencialebla (ĉe ĉiu punkto de ĝia fonto-aro); diferencialebla reela funkcio estas ankaŭ derivebla, sed la samo ne veras por kompleksaj funkcioj.
angle:
 differentiable
france:
 différentiable
germane:
 differenzierbar
hebree:
 גָזִיר
katalune:
 diferenciable
pole:
 różniczkowalny
ruse:
 дифференцируемый

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ebla: Mankas fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.