4kontinu/a Z PV
kontinua
- 1.
-
Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon:
- a)
- En tempo: kontinua pluvo, elektra fluo, febro, bruo; fulmoj kontinue zigzagas.
- b)
- En spaco: kontinua muro; kontinua linio; kontinuaj rimoj (kontinua rimaranĝo).
daŭra, konstanta, senĉesa, senintermanka, unupeca,
- 2.
[1]
- a)
-
(p.p. bildigo
`f`
de topologia spaco
`bb E`
al topologia spaco `bb F`,
ĉe punkto `a in bb E`)
Tia, ke ĉiu ajn
ĉirkaŭaĵo
de `f(a)` inkluzivas la bildon
per `f` de iu ĉirkaŭaĵo
de `a`.
Rim.: En malpli faka lingvaĵo: `f(x)` senlime proksimiĝas al `f(a)`, kiam `x` senlime proksimiĝas al `a`.
- b)
- [2]
(p.p. bildigo
`f` de
topologia spaco
`bb E` al topologia spaco
`bb F`)
Tia, ke ĝi estas
kontinua 2.a
ĉe ĉiuj punktoj de `bb E`:
`f` estas kontinua, se kaj nur se la
inversa
bildo
de ĉiu ajn
malfermita subaro de
`bb F` estas malfermita subaro de
`bb E`;
la idento-bildigo de `bb E` al si mem
(kun la
sama topologio) estas kontinua;
la kunligaĵo de du kontinuaj bildigoj estas mem kontinua;
kiu ajn bildigo inter topologiaj spacoj kun diskreta topologio
estas kontinua.
homeomorfio.
- angle:
- 1. continuous 2. continuous
- ĉeĥe:
- kontinuální, nepřetržitý, plynulý, souvislý, spojitý, trvalý, ustavičný
- france:
- continu
- germane:
- 1. ununterbrochen, ständig, beständig, kontinuierlich 2. stetig
- hispane:
- continuo, -a
- hungare:
- folytonos 1. folyamatos, szakadatlan, folytonos
- katalune:
- continu
- nederlande:
- onafgebroken, continu
- pole:
- ciągły, nieprzerwany 1. ciągły, nieprzerwany 2. ciągły
- rumane:
- continuu, neîntreruptă, neobosit 1. continuu, neîntreruptă 2. continuu
- ruse:
- непрерывный 1. беспрерывный, сплошной
- slovake:
- kontinuálny, nepretržitý, súvislý
kontinui
(ntr)
- Esti kontinua, okazi senrompe: la kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ.
- angle:
- be continuous
- ĉeĥe:
- být souvislý, pokračovat, trvat
- france:
- se poursuivre, continuer (intr.)
- hispane:
- ser continuo, -a
- hungare:
- folytonos
- katalune:
- continuar (intr.)
- nederlande:
- doorlopen
- pole:
- ciągnąć się, kontynuować
- rumane:
- continua
- slovake:
- byť kontinuálny, nepretržitý, trvať
kontinueco
-
Eco de io kontinua; neinterrompita interligo
de partoj aŭ periodoj:
kontinueco de la spino;
esplori la kontinuecon de funkcio; rompo de kontinueco; la kontinueco de tiu bruo estas netolerebla; nia lingvo, dank' al la reguleco de sia progresado, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli fruaZ .
- angle:
- continuity
- ĉeĥe:
- kontinuita, kontinuálnost, souvislost, spojitost
- france:
- continuité
- germane:
- Kontinuität, Beständigkeit, Stetigkeit
- hispane:
- continuidad
- hungare:
- folyamatosság, folytonosság, szakadatlanság, kontinuitás
- katalune:
- continuïtat, persistència
- nederlande:
- continuïteit
- pole:
- ciągłość
- rumane:
- continuitate
- ruse:
- непрерывность
- slovake:
- kontinuita, nepretržitosť, spojitosť
- tibete:
- རྒྱུད་
kontinuega

- (p.p. bildigo `f` de metrika spaco `bb E` al metrika spaco `bb F`) Tia, ke por ĉiu pozitiva reelo `epsilon` ekzistas tia reelo `alpha`, ke se la distanco inter ajnaj punktoj `x` kaj `y` en `bb E` estas pli malgranda ol `alpha`, tiam la distanco inter la bildoj de `x` kaj `y` per `f` estas pli malgranda ol `epsilon`: ĉiu kontinuega bildigo estas ankaŭ kontinua 2.b, sed la malo ne veras.
- angle:
- uniformly continous
- france:
- uniformément continu
- germane:
- gleichmäßig stetig
- hispane:
- continuidad uniforme
- hungare:
- egyenletesen folytonos
- katalune:
- uniformement continu
- pole:
- jednostajnie ciągły
- rumane:
- uniform continuu
- ruse:
- равномерно непрерывный
kontinuigiZ
-
Fari, ke io estu kontinua:
li kontinuigis la laboron de siaj
antaŭintoj.
daŭrigi.
- ĉeĥe:
- nechat trvat, učinit spojitým
- france:
- continuer (tr.)
- germane:
- fortsetzen
- hispane:
- continuar
- hungare:
- folytat, folyamatossá tesz
- katalune:
- continuar (tr.), prosseguir
- nederlande:
- voortzetten
- pole:
- kontynuować
- rumane:
- continua
- slovake:
- nechať trvať
malkontinua
- Prezentanta ĉesojn, rompojn, interspacojn: la geografiaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj, kiuj certe okazis ene de lastaj geologiaj tempoj, sendube interrompis aŭ faris malkontinuaj la antaŭe kontinuajn etendiĝojn de multaj specioj [4].

4.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 11a
- ĉeĥe:
- přetržitý
- france:
- discret (non continu), interrompu
- pole:
- nieciągły, przerywany
- rumane:
- discontinuu, intermitent
- slovake:
- pretržitý