*konstant/a PV

*konstanta

1.
Karakterizas ion, kiu ne ĉesas esti la sama; senŝanĝa, senĉesa, ĉiamdaŭra: liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon (vd ilekso) kaj ĝian malluman konstantan verdaĵon BdV ; vivrimedoj konstantaj estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta vivo [1]; malpacema edzino estas kiel konstanta gutado [2]; ili […] turmentiĝas per konstantaj duboj EE ; konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage [3]; ni havigos al vi konstantan oficon [4]; la imperiestro tuj […] sendis voki lian konstantan kuraciston [5]; ŝi ne havas konstantan restejon [6]; aŭdiĝis konstanta klakado [7]; ili […] turmentiĝas per konstantaj duboj EE ; konstantaj disputoj [8]; konstanta mokado [9]; ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo, la akvo per konstanta tornado donis al ili ĉiuj formon globan [10]; la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn [11]. VD:daŭra, kontinua, egala1.a, nepasa, senhalta
2.
Karakterizas iun, kiu neniam ŝanĝas siajn sento- aŭ pens-manierojn: ni devas esti atendemaj kaj konstantaj […] kaj ni ne devas perdi la kuraĝon DL . VD:egalanima, kvieta, modera
3.
MAT
a)
[12] Ne varianta, dependanta de neniu variablo: la konstanta termo de ekvacio. ANT:varianta.
b)
[13] (p.p. bildigo) Tia, ke ĝia bildaro enhavas nur unu elementon: la polinoma funkcio `x^2+x` ne estas konstanta, se konsiderata kiel reela funkcio, sed ja estas, se konsiderata kiel funkcio super la korpo de 2-modulaj restoklasoj; konstanta vojo; konstanta vico (kies ĉiuj termoj estas inter si egalaj).
c)
(p.p. polinomo) Tia, ke nur ĝia termo kun indico 0 estas eble nenula: nulpolinomo kaj unuopolinomo estas konstantaj.
Rim.: Atentu: kvankam polinomo ja estas vico, konstanta polinomo ne estas konstanta vico! La termino transiris al polinomoj pere de la reelaj polinomaj funkcioj.
angle:
constant 3. constant
beloruse:
нязьменны, пастаянны, сталы
ĉeĥe:
invariantní, konstantní, neměnný, neproměnný, nepřetržitý, stálý, trvalý, ustavičný
ĉine:
3. 不渝 [bùyú], 恆定 [héngdìng]
france:
3. constant
germane:
beständig 1. dauerhaft, unveränderlich 2. beharrlich, ausgeglichen 3. konstant
hispane:
constante
japane:
不変の [ふへんの], 一定の [いっていの], 常置の [じょうちの], 絶え間ない [たえまない], 志操堅固な [こころざしみさおけんごな]
nederlande:
constant
pole:
stały 3. stały
portugale:
1. constante, permanente, contínuo, aturado 2. constante, permanente, contínuo, aturado
rumane:
constant
ruse:
постоянный, неизменный 3. постоянный
slovake:
konštantný, nemenný, nepretržitý, stály, trvalý

*konstante

1.
Senĉese, daŭre: ne sama la vento blovas konstante PrV ; la akvo konstante malpliiĝadis ĝis la deka monato [14]; ili rigardas kaj konstante rigardas [15]; mi staris konstante sur mia observejo [16]; lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, […] kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados FK . VD:kontinua
2.
Senĉese, ripete: li konstante renkontiĝas kun vojaĝantoj FK ; kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas PrV ; guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan PrV ; konstante al mi venas novaj demandoj DL . VD:regula2
3.
Neniam ŝanĝante siajn sentojn: ĉu estas viro, kiu amas konstante? kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo [17]? VD:fidinda, lojala, persistema
beloruse:
пастаянна, нязьменна, стала
ĉeĥe:
konstantně, stále, ustavičně
ĉine:
3. 时时 [shíshí]
germane:
1. dauernd, ständig, konstant 2. dauernd, ständig, wiederkehrend, unaufhörlich 3. beharrlich, beständig
japane:
絶えず [たえず], いつも, しきりに, 志操堅固に [こころざしみさおけんごに]
nederlande:
onophoudelijk
pole:
stale, na stałe
ruse:
постоянно, неизменно
slovake:
konštantne, stále, ustavične

konstanto

1.
Io kio ne ŝanĝiĝas: en la usona ekonomio de la lastaj 65 jaroj rimarkindas unu konstanto: la forta kunligo inter militaj invadoj kaj kresko de la landa ekonomio [18].
2.
FIZ Fizika grando, kiu ne varias laŭ la tempo: gravita konstanto; konstanto de Avogadro; C estante konstanto arbitra FK .
3.
MAT(fakula ĵargono)[19] Io konstanta 3: la derivaĵo de lineara funkcio estas konstanto; la konstanto π [20]; variigo de konstantoj (ilia anstataŭigo per funkcioj). ANT:variablo.
angle:
3. constant variigo de ~oj: variation of constants.
beloruse:
пастаянная (велічыня), нязьменная (велічыня), сталая (велічыня), канстанта
ĉeĥe:
konstanta, stálá veličina
ĉine:
一貫 [yīguàn], 不变 [bùbiàn], 常数 [chángshù], 絕對項 [juéduìxiàng]
france:
3. constante variigo de ~oj: variation des constantes.
germane:
Konstante variigo de ~oj: Variation des Konstanten.
japane:
定数 [ていすう]
pole:
stała variigo de ~oj: wariacja stałych.
ruse:
константа, постоянная (величина) variigo de ~oj: вариация постоянных.
slovake:
konštanta, stála veličina

malkonstanta

Ŝanĝiĝema; efemera, pasema: en la Plena Ilustrita Vortaro oni priskribas la komunuzan sencon de „papilia (neserioza kaj malkonstanta) amo“ [21]; en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj […] Litovio […] strebas iĝi malkonstanta ano [22]; mi miras, ke lingvo kun tia absurda literumado kiel la angla sukcesis iĝi kvazaŭa mondolingvo […] speciale se oni rigardas ĝian malkonstantan prononcon kaj abundajn dialektojn [23].
21. Bob: Papiliaj Pensoj, Inter Ni, 1999-10
22. Laimius Stražnickas/pg: Fluga vizito, Monato, 2000/12, p. 7
23. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado, 2013
angle:
temporary
beloruse:
нясталы, зьменлівы, часовы
ĉine:
一时 [yīshí], 反复无常 [fǎnfùwúcháng], 暂时 [zànshí], 浮 [fú], 临时 [línshí], 过渡性 [guòdùxìng]
france:
inconstant
germane:
unbeständig, vorübergehend, veränderlich, flatterhaft
japane:
変わりやすい [かわりやすい], 移り気な [うつりぎな], 無節操な [むせっそうな]
pole:
niestały

administraj notoj