*fid/i PV

*fidi

(x)
Plenkredi kaj kalkuli je la kapablo, fideleco, servo, helpo de iu, aŭ je la efiko de io kontraŭ danĝero, risko, malsano ktp: li fidis sian junecon, sian forton kaj laboremecon Marta ; mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem Marta ! laŭdoj kaj mallaŭdoj de flankaj personoj havas por ni nur tre malgrandan signifon, […] ni devas fidi nur niajn proprajn fortojn, nian propran paciencon [1]; la junulo pli ŝatis ĉion toleri, prefere ol perfidi sian amantinon, kiu fidis al lia lojaleco [2]; ili fidis la embuskon, kiun ili aranĝis [3]; vian vorton mi fidas [4]; fidu al mi, la veturilo estos ĝustatempe en la arbaro [5]; unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia la nazon de sia azeno, tria siajn proprajn krurojn [6]; la vicreĝo hezitis fidi al la renegato kaj konfidi al li la kristanojn [7]; vi pli fidas neraciajn instigojn ol pruvojn plej firme starigitajn [8]; esperanto fidas, ne la sciojn, sed la inteligenton: la kapablon dedukti BonaLingvo ; al amiko nova ne fidu sen provo PrV ; ne fidu fidelulon, fidu propran okulon PrV ; ne fidu heredon, fidu posedon (fidu havataĵon pli ol havotaĵon) PrV . VD:atendi2, esperi, kalkuli5, konfidi, kredi
angle:
rely, trust
beloruse:
давяраць
ĉeĥe:
důvěřovat, spoléhat se
france:
avoir foi (en), avoir confiance (en, dans), faire confiance (à), compter (sur), se confier (en) (faire confiance à), se fier (à), s'en rapporter (à), s'en remettre (à), se reposer (sur)
germane:
trauen, vertrauen, zutrauen
hispane:
confiar, tener fe
hungare:
bízik, bizakodik
nederlande:
vertrouwen op
pole:
ufać (komuś), wierzyć (komuś)
portugale:
crer, confiar, fiar-se, contar com
ruse:
полагаться (на кого-л...), доверять
slovake:
dôverovať, spoľahnúť sa
ukraine:
довіряти, покладатися на кого-н., вірити

fido

1.
Sento de fidanto: malgraŭ […] sia fido al la rapideco de sia ĉevalo, ŝi ne ĉiam estis tute sentima, kiam ŝi rajdis sola [9]; bedaŭrinde vi ne opiniis, ke mi estas sufiĉe inda de via fido [10]; ŝi riproĉis sin pro manko de dankemo kaj fido kaj pro plendemo [11]; nur la fido de mia kaptinto je la mortiga efiko de la dolorigilo savis mian vivon [12]; ŝi perdis sian fidon je Dio, kaj nun atakis ŝin mallumaj pensoj [13]; ili metu sian fidon sur Dion [14]; li trompis la fidon de la familio al kiu li ĉion ŝuldis [15]; vivi kun iu en fido kaj konfido PrV ; ĉe plej granda fido memoru pri perfido PrV .
2.
REL Religia virto konsistanta en firma kredo je sankteco kaj potenco de Dio kaj fidema submetiĝo al ties volo: ŝi vidis en unu tago perei siajn sep filojn kaj ŝi toleris tion senŝancele, dank' al sia fido je la Sinjoro [16]; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: filo, viaj pekoj estas pardonitaj [17]; estu al vi laŭ via fido [18]. VD:islamo
Rim.: Kompare kun opinio kaj kredo2, fido emfazas akcepton kaj submetiĝon. Jakobo diras: „Vi ja kredas, ke Dio estas unu, vi faras bone, la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas“ [19] tamen la demonoj malhavas la fidon. Kaj krome, „kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva“ [20].
9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
11. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro III
12. Harry Harrison, tr. R. Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, Sezonoj, 1995
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:7
15. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
16. Tr. G. Berveling: Dua-kanonaj bibliaj libroj, 2Makabeoj 7:20
17. La Nova Testamento, S. Mateo 9:2
18. La Nova Testamento, S. Mateo 9:29
19. La Nova Testamento, De Jakobo 2:19
20. La Nova Testamento, De Jakobo 2:26
angle:
1. reliance, faith, trust 2. faith
beloruse:
1. упэўненасьць, давер 2. вера
ĉeĥe:
důvěra, přesvědčení, spoléhání, víra
france:
1. confiance, foi (confiance) 2. foi (religion)
germane:
Vertrauen 2. Gottvertrauen, Glaube
hispane:
confianza, fe
hungare:
bizalom, bizakodás, hit
nederlande:
vertrouwen (z.nw.)
ruse:
1. уверенность, вера 2. вера
slovake:
dôvera
tibete:
བློ་འཁེལ་བ་
ukraine:
довір’я, довіра, віра

fidema, fidoplena

Kiu facile, plene fidas: blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l' edzo, ŝi tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno VivZam ; ŝiaj mildaj, fidoplenaj okuloj sin turnas supren [21]; la loĝantoj de Orkney estas bonaj, honestaj, fidemaj kaj komplezemaj [22].
21. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
22. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 38. Du Botoj Faras Paron.
angle:
trusting
beloruse:
даверлівы
france:
confiant
germane:
vertrauensvoll, vertraulich
tibete:
རྨོང་ཞེན་བྱེད་
ukraine:
повний довіри

fidinda

Inda je fido: mi bezonus personon fidindan kaj sindoneman, kiu min sciigus pri ĉio [23]; la elektristo montris sin fidinda homo, la subtegmentan lampon en la vira parto jam protektis dratreto [24]; nun oni devis meti lin en fidindan gardejon [25]; flugmaŝinon ŝi neniam trovis fidinda [26]; ia ne tro fidinda traduko [27]; fidinda kopio de la originalo [28]; statistiko el 1934, ne tre fidinda [29]; multaj proponoj por pli rigoraj kaj fidindaj metodoj ekaperis, [sed] neniu el tiuj alternativoj estis sufiĉe kontentiga [30].
angle:
reliable, trustworthy
beloruse:
надзейны, які заслугоўвае даверу
ĉeĥe:
důvěryhodný, spolehlivý, věrohodný, věrohodný
france:
digne de confiance, fiable (à qui on peut se fier), recommandable (à qui on peut se fier), sérieux (à qui on peut se fier), sûr (à qui on peut se fier)
germane:
vertrauenswürdig, zuverlässig, verlässlich
hispane:
confiable
hungare:
megbízható
nederlande:
vertrouwenswaardig
ruse:
надёжный
slovake:
dôveryhodný, spoľahlivý
ukraine:
надійний, вірний, певний

fidigi

(tr)
Igi fidanta, esperigi: li fidigis vin per malveraĵo [31]; Ĥizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante: la Eternulo certe nin savos [32]; li jam trastudis la manĝokarton, ĝi estas fidiga [33].
beloruse:
абнадзейваць, запэўніваць
france:
mettre en confiance
germane:
Vertrauen erwecken, glauben lassen
hungare:
bizakodóvá tesz
ruse:
обнадёжить, вселить уверенность

alfidi

Konfidi2, lasi al iu por prizorgo: li kiu alfidis al ŝi respondecon pri ĉio, endome kaj ekstere, ĉu li ne alfidis al ŝi antaŭ ĉio respondecon pri ŝi mem [34]?
34. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
beloruse:
даручаць, давяраць (камусьці штосьці)
france:
confier
germane:
anvertrauen

bonfido PV

(evitinde)
Senartifika, tute fidinda sincereco: la bonfido de ĉiuj atestantoj, kiuj cin rekonis kaj kulpigis, ne estas suspektebla [35]; [li] bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la projekton [36]. VD:fidindeco
Rim.: Tiu derivaĵo estas paŭsaĵo de la franca „bonne foi“. Ŝajnas, ke oni nun preferas diri „lojaleco“, „sincereco“ ks. PIV1 konservis nur „bonafide“ kun fakindiko JUR, kaj verŝajne temas pri ŝerceto pro la hazarda koincido inter la Esperanta kaj latina esprimoj. [MB]
Rim.: Tiuj misterminoj, bonfido kaj bonafide, estas mallertaj ŝajnamikoj en Esperanto, ĉar ili implicas tiun latinan signifon de „fides“, kiun la esperanta vorto fido neniam havas (konscienco, honesteco). Se oni volas paŭsi la latinaĵon, oni ne prezentu ĝin kiel regulan derivaĵon esperantan, sed transskribu unubloke („bonafideo“ aŭ simile). [Sergio Pokrovskij]

malfidi

(x)
Tute ne fidi, suspekti: [dum] ni malfidas, li restas fidela [37]; ci ne mortigis inkvizitoron, oni ne malfidos cin [38]; malfidu, sinjoro: ili havas malbelajn vizaĝojn: ili min timigis [39]; instinkto [la hundon] avertis, ke troviĝas antaŭ ĝi malamiko […] kaj ke ĉiuokaze estas prudente malfidi [40].
angle:
to mistrust
beloruse:
не давяраць
ĉeĥe:
podezřívat
france:
avoir de la défiance (pour), douter (de) (se méfier), se défier (de), se garder (de) (ne pas avoir confiance), se méfier (de)
germane:
misstrauen
hispane:
desconfiar
hungare:
bizalmatlan, bizalmatlankodik
nederlande:
wantrouwen
ruse:
не доверять, питать недоверие
slovake:
nedôverovať, podozrievať
ukraine:
не довіряти, сумніватися

malfido

Nekredo je la helpemo aŭ efikeco de io: li estis unu el tiaj homoj, kiuj ĉe la unua rigardo naskas malfidon [41]; de strato al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga, venĝemo, persekuto kaj malamo [42]; malfidon kaŭzas nur la politikistoj, kaj ni, la popoloj pagas la aferon [43].
41. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
42. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
43. M'hammed: Ekster Esperantio mi spertas rasismon, en: Vivprotokoloj, 2009
angle:
mistrust
beloruse:
недавер
ĉeĥe:
nedůvěra, podezření
france:
défiance, méfiance
germane:
Misstrauen
slovake:
nedôvera, podozrenie

memfida

Fidanta sian propran kapablon, potencon ktp: liaj okuloj brilis, lia aspekto estis memfida, lia irmaniero fiera [44]; Mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj [45]; la tro memfida aŭ blindigita pastraro sciis nenion [46]; memfida svingo de la majstra mano [47]; tiu heroo […] kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol ĉiuj [48]; [ili] havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan Marta ; li estis memfida, iom ŝercema kaj iel kokete kolerema – li ne povis ne plaĉi [49]; memfida kaj snoba, kiel ŝatata de la imperiestro, magnato Metrop . VD:aplomba, fiera, maltima, memcerta, memkontenta
angle:
self-confident
germane:
sebstbewusst, selbstsicher

memfido

Fido je si mem, je sia saĝo, kapablo, potenco: lia memfido kaj aristokrata ŝajno konfuzis la knabinon [50]; ju pli li parolis, des pli lia ŝajno de memfido paligis Herbenon [51]; la memfido kreskis, la fingroj lertiĝis, la tonoj fariĝis pli belsonaj kaj klaraj, [52]; la trankvileco kaj memfido de la juna virino ŝajne inspiris al li konfidon kaj esperon [53]. VD:aplombo, aroganteco, fiereco, malhumileco
angle:
self-confidence
beloruse:
самаўпэўненасьць
ĉeĥe:
sebedůvěra, sebevědomí
france:
assurance (confiance en soi), confiance en soi
germane:
Selbstvertrauen, Selbstsicherheit
hispane:
fe en sí mismo
hungare:
önbizalom;
nederlande:
zelfvertrouwen
pole:
pewność siebie
ruse:
уверенность в себе, самоуверенность, самонадеянность
slovake:
sebadôvera

nefidinda, malfidinda

Tia, ke ĝin oni ne fidu: kial serĉi en ReVo, se ĝi estas tiel malklara, nefidinda kaj amatoreca [54]? niaj cerboj estas nefidinda konservejo de niaj observadoj [55]; la sistemo por akiri vizon por Kubano estas tre malrapida kaj malfidinda [56].
angle:
untrustworthy, unreliable
beloruse:
ненадзейны, які не заслугоўвае даверу
ĉeĥe:
nespolehlivý
france:
douteux, peu fiable
germane:
unzuverlässig, nicht vertrauenswürdig
ruse:
ненадёжный
slovake:
nespoľahlivý
ukraine:
непевний, який не заслуговує довір’я

tromemfida

Tro fida al si, havanta tro altan takson de sia kapablo, de sia merito: la ricevitaj vundoj faras nin kelkfoje modestaj, la donitaj ĉiam tromemfidaj [57]; Katerino […] faris indiferentan kaj tromemfidan mienon [58]; mi ne estas plu la tromemfida knabo, kia mi venis ĉi tien [59]. VD:aplomba, aroganta, aŭdaca, malmodesta, temerara, vanta
57. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
58. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
59. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVI
beloruse:
(занадта) саманадзейны
france:
présomptueux
germane:
sich überlegen gebend, übermütig, überheblich, eitel
ruse:
самоуверенный
ukraine:
зарозумілий

administraj notoj