*kontent/a PV

*kontenta

Deziranta nenion alian ol tio, kion oni havas: li fariĝis kvieta kaj feliĉa viro, kiu estis kontenta je sia sorto [1]; li ne povis ne esti kontenta pro la peto [2]; se vi estus kontenta vivi en la domo de mia patrino kun mi kiel kun via edzo, tiam ni fariĝu geedzoj [3]! ŝi ne estis kontenta kaj la avideco ne lasis ŝin dormi [4]; li ŝajnis […] esti kontenta pri tio, kion li jam faris [5]; tre kontenta pro la kvalito de la tradukoj, de la presado kaj de la bindado [6]; trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo Marta ; pli valoras kontenta spirito ol granda profitoPrV . VD:feliĉa, ĝoja, sata
angle:
content
beloruse:
задаволены, здаволены
bulgare:
доволен
ĉeĥe:
spokojený s
ĉine:
满意 [mǎnyì], 慊 [qiè], 媅 [dān], 惬 [qiè], 涵意 [hányì], 满 [mǎn], 逌 [yóu], 順心 [shùnxīn]
france:
content, satisfait
germane:
zufrieden
hispane:
conforme, satisfecho
indonezie:
puas, senang
japane:
満足した [まんぞくした], 甘んじた [あまんじた]
nederlande:
tevreden
pole:
zadowolony, rad, kontent
portugale:
contente, satisfeito
rumane:
satisfăcut, bucuros
ruse:
довольный, удовлетворённый
slovake:
spokojný

kontentigi

1.
Fari iun kontenta: se tia klarigo vin ne kontentigas, vi povas iri [7]; la doktoro baldaŭ trovis rimedon kontentigi sian nepeton: li promesis al li, ke li akompanos la avon [8]; ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron [9]; vi multigis viajn malĉastaĵojn […], sed ankaŭ tio vin ne kontentigis [10]; Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason [11]; la orfino zorgis pri ĉio por kontentigi sian sinjorinon [12]; kun tiu ĉi rimarko li kontentigis sin [13]; [ĉar estus vane batali] kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, […] ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos [14]; mi postulas de vi kontentigon (kompensan rebonigon) pri tiu afero [15]; ili donos kontentigon pri siaj kulpoj [16]; kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas PrV ; kontentigi la katon kaj kune la ratonPrV .
2.
(figure) (io) Konformiĝi al io abstrakta, obei al iu regulo, bezono, k.s.: Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia [17]; petoj, kiujn kontentigi povus nur la riĉaĵoj de la tuta mondo [18]; li kontentigis ilian scideziron per jenaj paroloj [19]; Esperanto prudente kontentigas tiun principon [20]; mi povas nur parte kontentigi vian deziron [21]; mi, kompatante ŝian turmentan malsaton, kontentigas ŝian apetiton [22]; li ne povis respondi kontentige siajn demandojn [23]; oni unue intencis aresti ilin ĝis la afero estus kontentige solvita [24]. VD:komplezi, plenumi, satigi
beloruse:
задавальняць, здавальняць, здавольваць
bulgare:
задоволявам
ĉeĥe:
dát satisfakci, ukojit, uspokojit, vyhovět
ĉine:
满足 [mǎnzú], 遂 [suì], 满意 [mǎnyì], 使满意 [shǐmǎnyì]
france:
contenter, satisfaire
germane:
1. zufrieden stellen, befriedigen li ~igis sin: er ließ es dabei bewenden. allen Leuten recht getan ist eine Kunst die keiner kann. 2. zufriedenstellend erfüllen, befriedigen
hispane:
satisfacer, contentar
indonezie:
memuaskan
japane:
満足させる [まんぞくさせる]
nederlande:
bevredigen, tevreden stellen
pole:
dogodzić, zaspokajać 1. zadowalać
rumane:
satisface, alina
ruse:
удовлетворять, удовлетворить
slovake:
ukojiť, uspokojiť, vyhovieť

kontentiĝi

(tr)
Deziri nenion alian ol tion, kion oni havas: ili kontentiĝis je sia modesta sorto [25]; mi kontentiĝas nur per tio, ke […] [26]; kontentiĝi per observado de ĉiuj ĉeestantoj el iu senluma angulo [27]; ni devas kontentiĝi per nemulto [28]. VD:limiĝi
beloruse:
задаволіцца, здаволіцца
bulgare:
доволен съм
ĉine:
甘心 [gānxīn], 安于 [ānyú]
france:
se contenter, se satisfaire
germane:
zufrieden sein, wunschlos glücklich sein
hispane:
conformarse
indonezie:
memuas
japane:
満足する [まんぞくする]
nederlande:
tevreden zijn
pole:
zadowalać się, poprzestać
rumane:
decanteze
ruse:
удовлетвориться

kontentulo

Tiu, kiu kontentas, ne deziras ion kroman: kontentulo estas pli feliĉa ol homo plej riĉaPrV ; la ĉemizo de la kontentulo estas popolfabelo el Friulo [29].
29. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
beloruse:
задаволены (наз.)
france:
homme satisfait
germane:
Zufriedener
pole:
szczęśliwy, zadowolony
rumane:
fericit

malkontenta

Sentanta, montranta malplezuron pro la stato de io: la vizaĝo de la ambasadoro vualiĝas pro hezita, malkontenta mieno [30].
30. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
beloruse:
незадаволены, засмучаны
ĉine:
不满 [bùmǎn], 慊 [qiàn], 觖 [jué], 牢騷 [láosāo], 不满意 [bùmǎnyì], 不开心 [bùkāixīn]
france:
insatisfait, mécontent
germane:
unzufrieden
japane:
不満な [ふまんな]
pole:
niezadowolony, nierad , zawiedziony
rumane:
nesatisfăcut, nemulțumit

malkontentigi

(tr)
Kaŭzi malkontenton, al iu ne prezentante senriproĉan situacion: li malkontentigos la diojn [31]; oni per ĉiuj fortoj kaj per ĉiuj eblaj rimedoj penas malkontentigi vin [32]; mi komprenas ĝis ia grado, ke vin malkontentigis la severa konduto, kiun uzis al vi via onklo [33]. VD:ĉagreni, indignigi
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
32. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
33. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
beloruse:
засмучваць, засмучаць, прыгнятаць
ĉine:
使生气 [shǐshēngqì], 惹麻烦 [rěmáfán], 烦人 [fánrén]
france:
déplaire (à)
germane:
verärgern
pole:
zasmucić
rumane:
întrista

malkontentulo

Tiu, kiu ne estas kontenta pri ia afero: mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo [34].
34. L, L, Zamenhof: Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj, Lingvo Internacia, 1908 (13), p. 73a-77a
beloruse:
незадаволены (наз.)
france:
mécontent (subst.)
germane:
Unzufiredener
pole:
malkontent, niezadowolony
rumane:
nesatisfăcut

memkontenta

Kontenta pri si mem, pri siaj agoj: li memkontente ridetis [35]; la bona virino memkontente metis sur la apogilon de la preĝpupitro sian manon, kiu efektive estis ankoraŭ bela [36]; memkontente ridetante, rigardas el la kadro ronda filistra vizaĝaĉo Metrop .
35. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1979
36. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
beloruse:
самазадаволены
ĉeĥe:
samolibý, spokojený se sebou
ĉine:
自满 [zìmǎn], 自我满足 [zìwǒmǎnzú], 自以为义 [zìyǐwéiyì]
finne:
itseensä tyytyväisenä, omahyväisesti
france:
fat, satisfait de soi
germane:
selbstzufrieden, selbstgerecht
hispane:
engreídamente, presumidamente
hungare:
önelégülten
indonezie:
berpuas diri
japane:
自己満足した [じこまんぞくした]
pole:
zadowolony z siebie
rumane:
mulțumitor, îngâmfat
ruse:
самодовольно
slovake:
samoľúby
svede:
självbelåtet

administraj notoj