*sat/a UV

*sata

1.
KUI Kies manĝobezono estas plene kvietigita: en mia gastejo la homo povas esti sata kaj pia por tre malmulte da mono [1]; la popolo, […] sata post la festeno kaj ĝoja, eniradis la cirkon kun ekkrioj [2]; [li estis] manĝegema, oni povus pensi, ke li neniam estis sata [3]; mi povis pagi la laboristojn, […] sed malofte ni estis sataj [4]; vi manĝas, sed ne ĝissate, vi trinkas, sed ne ĝisebrie [5]; kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate (sufiĉe) da pano [6]; sata malsatan ne povas kompreni PrV .
2.
(figure) Kies deziro estas plene kontentigita: Abraham […] mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo [7]; sata de favoro [8]; mi estas tiom sata je tiu grandega amaso da malŝatindaj libroj, kiuj superŝutas min [9]; ili estis jam sataj de tiuj amuzoj [10]; la roma popolo neniam estis sata je tiu ĉi spektaklo [11]; la radianta ruĝvanga vizaĝo rakontas pri la sata vivo, sed rapidkurantaj okuloj elmontras maltrankvilecon Metrop ; ĉu vi satdormis [12]? VD:abunda, tediĝi
angle:
satisfied
beloruse:
сыты
ĉeĥe:
nasycený, sytý
france:
comblé (satisfait), repus, satisfait
germane:
satt ~dormi: ausschlafen.
hispane:
satisfecho
hungare:
1. jóllakott 2. elege van vmiből ~dormi: kialussza magát.
itale:
sazio
japane:
満腹した [まんぷくした], 食い足りた [くいたりた], 満ち足りた [みちたりた]
nederlande:
verzadigd, voldaan ~dormi: uitslapen.
pole:
syty, najedzony, nasycony
ruse:
сытый
slovake:
nasýtený
svede:
mätt
ukraine:
ситий

sat-

Prefikso de verboj, indikanta plenumon de la ago ĝis plena kontento, satureco ktp: satdormi, satmanĝi, satparoli, satplori, sattrinki. VD:el2, fin-, ĝisfine, tut-, tute
france:
... son content (jusqu'à pleine satisfaction)
germane:
auf-(essen usw.), aus-(trinken, schlafen usw.)
pole:
na-
ruse:
на...ся

satigi

(tr)
1.
Kontentigi la manĝobezonon sufiĉe nutrante: lasu unue satigi la infanojn [13]; kuiriston vaporo satigas PrV ; promeso ne satigas PrV .
2.
Kontentigi la deziron: Dio satigos ĉian vian bezonon [14]; lia animo ne estas satigebla [15]; la milito […] povis satigi lian bezonon de la gloro [16]; por satigi la avidecon de miaj helpantoj, la dioj devus krei dek Egiptojn [17]; vi deziras nur […] la satigon de egoisma amo [18]; tiu kontraŭstaro ekscitegis ĝis la frenezeco volupteman pasion ĝis nun neniam satigitan [19]. VD:plenigi3, saturi3
beloruse:
насычаць, насыціць
ĉeĥe:
dát dosyta najíst, nasytit
france:
satisfaire
germane:
sättigen, satt machen 2. erfüllen, befriedigen
hungare:
1. jóllakat 2. kielégít
itale:
saziare
japane:
満腹させる [まんぷくさせる], 十分満足させる [じゅうぶんまんぞくさせる]
nederlande:
verzadigen, bevredigen
pole:
wykarmić, zaspokajać
ruse:
насытить
slovake:
dať dosýta najesť, nasýtiť
svede:
mätta
ukraine:
насичувати

satiĝi

(ntr)
1.
Preni sufiĉan manĝon, ne plu senti malsaton: matene vi satiĝos per pano [20]; la ŝipestro celas ŝpari tiom je la ŝipanara manĝo, ke la maristoj neniam satiĝas [21]; ĉiuj manĝis kaj satiĝis [22]; muso satiĝis, faruno malboniĝis PrV .
2.
Kontentiĝi, plenumi sian deziron: mirinde bela […] panoramo […], miaj okuloj ne povis satiĝi admirante ĝin [23]; Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis ⫽ Satiĝi de l’ feliĉo mia propra [24]; la etulo baldaŭ satiĝis de la ludo [25].
beloruse:
насычацца
france:
se rassasier
germane:
gesättigt werden, sich sättigen
japane:
満腹する [まんぷくする], 満ち足りる [みちたりる]
pole:
usatysfakcjonować się
ukraine:
насичуватися

ĝissate

Ĝis atingo de sateco, laŭdezire, laŭvole: vi povas manĝi vinberojn kiom vi volos, ĝissate [26]; ; (figure) vi kaj mi ĝissate konversacios [27].
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 23:24
27. I. Efremov, trad. J. Finkel: Tais el Ateno, 2008
beloruse:
дасыта
france:
à satiété, jusqu'à plus soif
germane:
mehr als genug, bis zum Abwinken, in Fülle
japane:
満腹するまで [まんはらするまで], あきるほど
pole:
do syta
ukraine:
досита, досхочу

malsata

KUI Sentanta manĝobezonon: li estis malsata kaj soifa, neniu donis al li speson [28]; venos sep jaroj de malsato [29]; nur tio estas fasto […] se vi derompos vian panon por malsatulo [30]; ni estas malsataj kiel lupoj [31]; morti de malsato [32]; ĉe stomako malsata ne kapricas palato PrV ; en malsata familio mankas harmonio PrV .
angle:
hungry
beloruse:
галодны
ĉeĥe:
hladový, lačný
france:
affamé
germane:
hungrig
hispane:
hambriento
hungare:
éhes
itale:
affamato
japane:
空腹の [くうふくの], 腹のすいた [はらのすいた], 飢えた [うえた]
nederlande:
hongerig
pole:
głodny
ruse:
голодный
slovake:
hladný, lačný
svede:
hungrig
tibete:
གྲོད་ཁོག་ལྟོག་པ་
ukraine:
голодний

malsati

(ntr)
Senti la bezonon manĝi: la elpelito malsatas jam la trian tagon [33]; li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas [34]; jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati [35]! estro ne malsatas PrV ; tuta jam sata, sed okulo malsatas (avidas) PrV . VD:fasti
beloruse:
галадаць, галадаваць, быць галодным
ĉeĥe:
hladovět, mít hlad
ĉine:
饿 [è]
france:
être affamé, avoir faim
germane:
hungern, Hunger leiden, Knast haben
hispane:
tener hambre, estar hambriento
hungare:
éhes, éhezik
itale:
essere affamato
japane:
飢えている [うえている], 腹をすかせている [はらをすかせている]
nederlande:
honger hebben
pole:
głodować, być głodnym
ruse:
голодать, быть голодным
slovake:
hladovať, mať hlad
svede:
hungra
ukraine:
бути голодним, голодувати, хотіти їсти

nesatigebla

1.
Kiun nenio satigas, nenio sufiĉe nutras: nesatigebla soifo ŝin konsumis [36]; la nesatigebla Maltano ensorbis, ĉiutage post la vespermanĝo, grandegan pladon da aveloj [37].
2.
Kiun nenio kontentigas: nesatigebla ambicio [38]; mi ekkonis ilian nesatigeblan fieron kaj deziron regni [39]; nesatigeblaj sendankuloj [40]! nesatigebla estas mia deziro ĉion ekvidi, ĉion trapalpi, nenion preterlasi Metrop ; indignigis nin la nesatigebla postulemo de la edzino [41].
beloruse:
ненаедны, ненасытны, няўтольны
ĉeĥe:
nenasytný
france:
inassouvissable, insatiable
germane:
unersättlich
japane:
満たすことのできない [みたすことのできない], 際限のない [さいげんのない]
pole:
nienasycony, nieugaszony
slovake:
nenásytný, pažravý
ukraine:
ненаситний

supersateco, trosatiĝo

Stato de tiu, kiu estas pli ol sata: trosatiĝo per manĝado [42]; oni diras ke per [malsato] la spirito lertiĝas kaj male per la trosatiĝo [43]; daŭrigi […] ĝis la supersatigo [44].
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:49
43. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
44. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
beloruse:
перасычанасьць
france:
replétion, satiété
germane:
Übersättigung
hungare:
eltelt, túllakott
itale:
satollo, rimpinzato
japane:
飽食 [ほうしょく], 飽満 [ほうまん]
nederlande:
oververzadigdheid
pole:
przesyt
ruse:
пресыщенность
svede:
övermätt, däst

administraj notoj

~-: Mankas dua fontindiko.
~-: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.