*satur/i

*saturi

(tr)
1.
Solvi substancon en iu fluaĵo ĝis tiu ĉi ne povas solvi pli: la akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna [1]; [la] akvo estis saturita per sodo [2].
2.
Plej eble plenigi per io konkreta: torĉoj […] saturitaj per flamigeblaj materioj [3]; vino, saturita per muskato kaj bonodoraj herboj [4]; ilia tero estos saturita de sango [5]; liaj ostoj estos saturitaj de medolo [6]; leviĝis vento, saturita de malvarma malsekeco [7]; ekblovis freŝa vento, saturita per odoro de floroj [8]; nebulo […] refreŝigis […] kaj saturis la kreskaĵojn, jam agoniantajn de l' soifo [9].
3.
(figure) Plej eble plenigi per io abstrakta: ĉiun grajneton da vero […] mi kolektis kaj konservis, mi saturis ĝin per la odoro de ĉiuj belaĵoj [10]; okcidenta lando, saturita de troo da vivo [11]; atmosfero, saturita de […] malpaco [12]. SIN:satigi.
angle:
saturate
beloruse:
насычаць, насыціць
ĉeĥe:
nasytit (roztok), saturovat, sytit, uspokojovat (poptávku)
ĉine:
[jiā], 浹 [jiā]
france:
saturer
germane:
sättigen 2. anfüllen, durchtränken
hispane:
saturar
hungare:
telít
itale:
saturare
japane:
飽和させる [ほうわさせる], 充満させる [じゅうまんさせる], たっぷり満たす [たっぷりみたす]
nederlande:
verzadigen
pole:
nasycać, przepoić
portugale:
saturar
ruse:
насыщать, насытить
slovake:
nasýtiť (dopyt), saturovať
ukraine:
сатурувати, насичувати рідину газом

administraj notoj