*fast/i

*fasti

(ntr)
1.
REL Pro religia motivo sin deteni de plezuroj kaj precipe de iuj manĝoj dum antaŭfiksita tempoperiodo.
2.
(figure) Ne manĝi, sin deteni de manĝado.
angle:
fast (abstain from food)
beloruse:
пасьціць
ĉeĥe:
postit se
ĉine:
禁食 [jìnshí]
france:
jeûner
germane:
fasten
hispane:
ayunar
hungare:
1. bőjtöl 2. koplal
indonezie:
berpuasa
japane:
断食する [だんじきする], 絶食する [ぜっしょくする]
nederlande:
vasten
pole:
pościć
portugale:
jejuar
ruse:
поститься
slovake:
postiť sa
tibete:
ཟས་གཅོད་
turke:
oruç tutmak
ukraine:
постити, постувати

fasto

1.
Ago fasti: post la fasto venas festo PrV por riĉulo fasto, por malriĉulo festo PrV
2.
Tempo de la fasto: butersemajno estas la semajno, kiu antaŭas la Grandan Faston PIV1 .
angle:
fast (abstaining from food)
beloruse:
пост
ĉeĥe:
půst
ĉine:
1. 四旬期 [sìxúnqī], 封斋期 [fēngzhāiqī], 大斋期 [dàizhāiqī]
france:
jeûne
germane:
1. Fasten 2. Fastenzeit
hispane:
ayuno
hungare:
1. bőjt 2. bőjtidő
indonezie:
1. puasa, saum
japane:
断食 [だんじき], 絶食 [ぜっしょく], 断食期間 [だんじききかん]
nederlande:
1. vasten 2. vastentijd
pole:
post
ruse:
пост
slovake:
pôst
turke:
pehriz, oruç
ukraine:
піст

Granda Fasto Z

1.
KRI Plursemajna printempa fasto kristana: ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, kie la nobelaro en la tempo de la granda fasto kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj, la kupra porko haltis [1].
a)
En la orienta kristanismo la Granda Fasto komenciĝas sep semajnojn antaŭ la Pasko, je la „Pura Lundo“, kaj finiĝas je la Palma Dimanĉo.
Rim.: Simbole, ĝi estas rememoro pri la kvardeka fasto de Jesuo antaŭ la komenco de lia misio, kaj antaŭas la apartan kaj pli severan faston de la Sankta Semajno.
b)
En la okcidenta kristanismo la Granda Fasto komenciĝas 46 tagojn antaŭ la Pasko, je la Cindra Merkredo, kaj finiĝas je la Sankta Sabato.
Rim.: Do, ĝi daŭras kvardek nedimanĉajn tagojn, kaj inkludas la Sanktan Semajnon.
2.
REL En Islamo, la fasto kiu daŭras la tutan sanktan monaton ramadano.
angle:
1. Lent 2. the fast of Ramadan
beloruse:
1. Вялікі пост 2. рамадан (пост)
ĉine:
1. 四旬期 [sìxúnqī], 封斋期 [fēngzhāiqī], 大斋期 [dàizhāiqī]
france:
1. carême 2. ramadan (jeûne)
germane:
1. Fastenzeit 2. Ramadan
hispane:
1.a ayuno de la Gran Cuaresma 1.b ayuno de Cuaresma 2. Ramadán (ayuno de)
hungare:
1. nagybőjt 2. ramadán
indonezie:
2. Ramadan
nederlande:
1. vasten
pole:
1. Wielki Post 2. ramadan
ruse:
1. великий пост 2. рамадан
turke:
1. hıristiyanlarda büyük pehriz 2. ramazan ayı

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Granda F~o : Mankas verkindiko en fonto.