*fin/i

*fini

(tr)
1.
Ĉesi fari, ne daŭrigi plue ian agadon: kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon [1]; por viaj kameloj mi ĉerpos, ĝis ili finos trinki [2]; kiam la muzikistoj finis, ili estingis la lumon [3]; finu do, vi min sufokas, stertoris la malfeliĉa [4]; li turnas al li sian dorson […], bone, kun vi mi finis [5]; ĉu vi ankoraŭ ne finis [6]? li finis paroli [7] [8] [9] [10]; fini kiel eble plej rapide tiun bedaŭrindan okazantaĵon [11]; kiu komencas tro frue, finas malfrue PrV . VD:abolicii, detrui, ekstermi, estingi, faligi, nuligi, ruinigi
2.
Kompletigielĉerpi ion; plenumi, konduki ian aferon ĝis la celata punkto aŭ momento: mi finos la tutan libron en kvar tagoj [12]; li aranĝis la korton ĉirkaŭe […] kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordego de la korto, tiamaniere Moseo finis la laboron [13]; knabo, finu la kamizolon kaj fliku la pantalonon, aŭ vi eksentos la ulnon sur viaj oreloj [14]; li nur finu la ok klasojn de la gimnazio [15]; de la plej maljuna li komencis kaj per la plej juna li finis [16]; kiam li finis sian frazon, liaj okuloj kvazaŭ vualiĝis FdO ; mi finis tion, kion mi intencis diri al vi [17]; [ĉu] sin armi kontraŭ la tuta maro da mizeroj kaj per la kontraŭstaro ilin fini [18]? volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj Marta ; kial do … – Evelino ne lasis ŝin fini Marta ; li ne finis sian penson kaj silentiĝis Marta ; mi finos mian vivon per morto [19]; mi finis mian vivon en malespero [20]; Fernando finis sian cigaron [21]; vi revenos en pli bonaj kondiĉoj por fini la studaĵon [22]; la prediko estas finita [23]; vespere mi finos la klarigojn [24]; la reston vi poste al mi finos [25] (finos rakonti); fini sian sciencan verkon [26]; Johano Sebastiano Baĥo [...] ne povis fini sian lastan verkon „La arto de fugo“ [27]; unu, du, tri, kvar kaj finita la far' (ĉio estas finita!)PrV ; komenci per flato kaj fini per bato PrV . VD:definitivigi, finpretigi, foruzi
Rim.: La radiko fin estas ankaŭ kunmetite pseŭdoprefikse uzata en ĉi tiu senco: finlabori, finkonstrui, finĉerpi, finpagi, finverki, vd el2, tute
3.
Konsistigi la lastan parton de io: en antikva Helenujo teatraj spektakloj ĉiam finis la festojn [28]; finas la libron albumo kaj statistika komplemento [29]; variaj vesperoj bone finis la studotagojn [30]; koncizaj ekzercoj finas la paŝojn: demandoj pri la tekstoj, uzo de prepozicioj, peto de vortklarigoj [31]. VD:fermi, kroni
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:19
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La bremenaj muzikistoj
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
6. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 13:36
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 15:17
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:31
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:15
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 40:33
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
15. Ŝalom Alejĥem, trad. L.L. Zamenhof: La Gimnazio
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 44:12
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
18. L. L. Zamenhof: Hamleto, el Hamleto
19. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
21. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
23. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
25. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
26. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
27. Monato, Franz-Georg Rössler: Finiĝis la Bach-jaro
28. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, IV. El vivo de sistemoj
29. Monato, Boris Kolker: Eŭropa juro por ĉiuj
30. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
31. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
afrikanse:
afwerking
albane:
finish
amhare:
ጨርስ
angle:
finish
arabe:
نهاية
armene:
Սալոնի
azerbajĝane:
rəngi
beloruse:
сканчаць, скончыць, закончыць, спыняць, спыніць
bengale:
শেষ
birme:
အပြီးသတ်
bosne:
završi
ĉeĥe:
dokonat, dokončit, končit, skončit, ukončit, vyřídit, zakončit
dane:
slut
estone:
viimistlus
eŭske:
akabera
filipine:
tapusin
france:
finir (tr.), achever (terminer), arrêter (terminer), terminer
galege:
acabado
germane:
beenden, abschließen, schließen
guĝarate:
સમાપ્ત
haitie:
fini
haŭse:
gama
hinde:
खत्म
hispane:
finalizar
hungare:
befejez, (el)végez, abbahagy unu, du, tri, kvar kaj ~ita la far': egy-kettő, és kész.
igbe:
n’isi
indonezie:
mengakhiri, [selesai] menyelesaikan
irlande:
chríochnú
islande:
ljúka
japane:
仕上げ
jave:
rampung
jide:
ענדיקן
jorube:
pari
kanare:
ಅಂತಿಮ
kartvele:
ფერი
katalune:
acabar
kazaĥe:
финиш
kimre:
gorffen
kirgize:
бүтүрүү
kmere:
បញ្ចប់
koree:
korsike:
arrivata
kose:
entanjeni
kroate:
finiš
kurde:
qedandin
latine:
peroratum
latve:
apdare
laŭe:
ສໍາເລັດຮູບ
litove:
apdaila
makedone:
финиш
malagase:
farany
malaje:
penamat
malajalame:
തീര്ക്കുക
malte:
finitura
maorie:
whakaoti
marate:
समाप्त
mongole:
барианы
nederlande:
beëindigen
nepale:
समाप्त
njanĝe:
mapeto
okcidentfrise:
ein
okcitane:
acabar
panĝabe:
ਤੇ ਮੁਕੰਮਲ
paŝtue:
پای
pole:
kończyć
portugale:
acabar, terminar, finalizar, encerrar, rematar
ruande:
kurangiza
rumane:
încheia
ruse:
кончить, закончить, окончить, завершить
samoe:
faʻauma
sinde:
ختم ڪر
sinhale:
නිමි
skotgaele:
crìochnaicheadh
slovake:
dokončiť, končiť, skončiť, zakončiť
slovene:
konča
somale:
dhammayn
ŝone:
pedza
sote:
fihlela qetellong
svahile:
kumaliza
taĝike:
марра
taje:
1. เลิก, หยุด ทำ 2. เสร็จ
tamile:
பூச்சு
tatare:
тәмамлау
telugue:
ముగింపు
tibete:
ཚར་
ukraine:
оздоблення
urdue:
ختم
uzbeke:
marra
vjetname:
kết thúc
zulue:
sekugcineni

*fino

1.
Ĉeso de agado: la fino de kantado; meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj [32]; meti finon al ĉiuj suspektoj kaj malĝustaj famoj [33]; (figure) (arkaismo) Cezaro havis malfeliĉan finon (morton).
2.
Lasta parto de io, en tempo aŭ spaco: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n“; [34] de unu fino de la tero ĝis la alia fino [35]; de la komenco ĝis la fino [36]; la fino de libro, de kanto; loĝi en la fino de la mondo (loĝi tre malproksime) PrV ; la du finoj (ekstremaĵoj) de bastono; ŝi kunpremis en ambaŭ manoj la finojn de la tuko Marta ; la finetoj de ŝiaj piedoj [37]; venis fino al mia latino (farinte ĉion, kion mi povis, mi tamen ne povas eliri el embaraso) PrV ; bona vino al la fino (plej bona venas laste) PrV ; je la fino de la monato. VD:ekstremo, vespero, vosto
3.
MATPIV2 =rando
32. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
33. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
34. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:64
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:11
37. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo
afrikanse:
einde
albane:
fund
amhare:
መጨረሻ
angle:
3. end (of an interval)
arabe:
نهاية
armene:
վերջ
azerbajĝane:
son
beloruse:
канец
bengale:
শেষ
birme:
အဆုံး
bosne:
kraj
ĉeĥe:
konec, zánik, závěr
dane:
ende
estone:
lõpuks
filipine:
pagtatapos
france:
fin (achèvement), achèvement, arrêt (achèvement) loĝi en la ~o de la mondo: habiter au diable vauvert. bona vino al la ~o: le meilleur est pour la fin. 3. extrémité (d'un intervalle)
galege:
fin
germane:
Ende, Schluss, Abschluss meti ~on: ein Ende setzen. bona vino al la ~o: der beste Wein zum Schluß. 3. Endpunkt, Intervallgrenze
guĝarate:
અંત
haitie:
fen
haŭse:
karshen
hinde:
अंत
hispane:
fin
hungare:
vég, zárás, befejezés meti ~on: véget vet. loĝi en la ~o de la mondo: isten háta mögött lakik. venis ~o al mia latino: itt megáll a tudományom. bona vino al la ~o: vége jó, minden jó. 3. vég (intervallumé)
igbe:
njedebe
indonezie:
akhir
irlande:
deireadh
islande:
enda
japane:
終わり
jave:
mburi
jide:
עק
jorube:
opin
kanare:
ಕೊನೆಯಲ್ಲಿ
kartvele:
ბოლოს
kazaĥe:
соңы
kimre:
pen
kirgize:
Бир мезгилдин акырына карата
kmere:
ចុងបញ្ចប់
koree:
korsike:
fini
kose:
isiphelo
kroate:
kraj
kurde:
dawî
latine:
finem
latve:
beigas
laŭe:
ໃນຕອນທ້າຍ
litove:
pabaiga
makedone:
крајот
malagase:
tapitra
malaje:
akhir
malajalame:
അവസാനിക്കുന്നു
malte:
aħħar
maorie:
mutunga
marate:
शेवट
monge:
kawg
mongole:
эцсийн
nederlande:
einde venis ~o al mia latino: ik ben aan het einde van mijn Latijn. bona vino al la ~o: het beste voor het laatste houden.
nepale:
अन्त
njanĝe:
tsiriza
okcidentfrise:
ein
panĝabe:
ਅੰਤ ਵਿੱਚ
paŝtue:
پای
pole:
koniec meti ~on: koniec. bona vino al la ~o: dobre wino na koniec. 3. koniec (przedziału)
ruande:
iherezo
rumane:
sfârşit
ruse:
конец 3. крайняя точка (интервала)
samoe:
faaiuga
sinde:
آخر ۾
sinhale:
අවසානය
skotgaele:
deireadh
slovake:
koniec, ukončenie, zánik, záver
slovene:
konec
somale:
dhamaadka
ŝone:
magumo
sote:
qeta
sunde:
tungtung
svahile:
mwisho
taĝike:
поён
taje:
จุดจบ, จุดสุดท้าย, ตอนสุดท้าย
tamile:
இறுதியில்
tatare:
ахыр
telugue:
ముగింపు
tibete:
མཐའ་མཇུག་
ukraine:
кінець
urdue:
آخر
uzbeke:
oxiri
vjetname:
cuối
volapuke:
fin
zulue:
ukuphela

fina

Konsistiganta la finon, troviĝanta ĉe la fino de afero, de evoluo ks: la fina destinita pereo falos sur la ruinojn [38]; la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua [39]; tio koncernas la finan tempon [40]; li ekvidis de tie la finan parton de la popolo [41]; mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon [42]; fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo [43]; la fina vokalo de la substantivo [44]; fina fino de romanco [45]; fina juĝo [46]; spritaĵulo […] trovis la vorton finan, dirante […] [47]; post la fina analizo nenio restis [48]; la fina frapo [49]; la tuta kongreso estis neforgesebla memoro, [oni ja] sentis veran bedaŭron kiam alproksimiĝis la fina tago [50]; ni aŭdas la finajn notojn de Marŝ-melodio je nia eniro [51]; li ne timis pri la fina rezultato [52]; iel meti la finan punkton [53]; fina konkludo [54]; la finaj decidoj de la tribunaloj [55]. VD:definitiva, finofara, ekstrema1, lasta
afrikanse:
finale
albane:
përfundimtar
amhare:
የመጨረሻ
arabe:
نهائي
armene:
եզրափակիչ
beloruse:
канчатковы, канцавы, канечны, заключны, фінальны
bengale:
চূড়ান্ত
birme:
ဖိုင်နယ်
bosne:
konačne
ĉeĥe:
finální, koncový, konečný, závěrečný
dane:
endelig
estone:
lõplik
filipine:
panghuling
france:
final, terminal, ultime (final)
galege:
finais
germane:
letzter, endgültiger, schließender
guĝarate:
અંતિમ
haŭse:
karshe
hinde:
अंतिम
hispane:
final
hungare:
vég-, befejező, záró
igbe:
ikpeazụ
indonezie:
terakhir
irlande:
deiridh
islande:
endanleg
japane:
ファイナル
jave:
pungkasan
jide:
לעצט
jorube:
ik
kanare:
ಅಂತಿಮ
kartvele:
საბოლოო
kazaĥe:
соңғы
kimre:
terfynol
kirgize:
акыркы
kmere:
ចុងក្រោយ
koree:
최종
korsike:
finali
kose:
sokugqibela
kroate:
konačni
kurde:
dawî
latine:
ultima
latve:
galīgs
laŭe:
ສຸດທ້າຍ
litove:
galutinis
makedone:
конечна
malagase:
farany
malaje:
akhir
malajalame:
ഫൈനലിൽ
malte:
finali
maorie:
whakamutunga
marate:
अंतिम
monge:
zaum kawg
mongole:
эцсийн
nederlande:
laatst, ultiem
nepale:
अन्तिम
njanĝe:
chomaliza
okcidentfrise:
lêste
panĝabe:
ਫਾਈਨਲ
paŝtue:
وروستۍ
pole:
końcowy
ruande:
finale
rumane:
ultim, final
ruse:
заключительный, конечный, окончательный, концевой, финальный
samoe:
mulimuli
sinde:
آخري
sinhale:
අවසන්
skotgaele:
dheireannaich
slovake:
konečný, záverečný
ŝone:
yokupedzisira
sote:
ho qetela
sunde:
ahir
svahile:
mwisho
taĝike:
нињої
tamile:
இறுதி
tatare:
финал
telugue:
ఆఖరి
ukraine:
остаточний
urdue:
آخری
uzbeke:
oxirgi
vjetname:
thức
zulue:
sokugcina

fine

1.
Ĉe la fino (tempe aŭ loke), laste: strigo, poste korvo, fine kolombo [56]; fine, sed certe ne malplej grave [57]; longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos PrV .
2.
Post longa atendado: la infano [...] fine alvenis ĉi tien Marta ; ho, fine ni alvenas [58]! ili laboris tage kaj nokte, ĝis fine ĉio estis preta [59]; komence ŝi mem ne sciis, kio mankas al ŝi, fine ŝi komprenis, ke tio estas la sopiro al la hejmo [60]; ŝi tiel turmentis lin, ke fine li konsentis [61]; ŝi pensis kaj pensis senĉese, […] fine ŝi ion elpensis [62]; akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras PrV .
angle:
finally, in the end, at the end
beloruse:
урэшце, нарэшце
ĉeĥe:
koncem, konečně, konečně, nakonec, závěrem
france:
au final, finalement, enfin (finalement)
germane:
am Ende, schließlich 2. endlich
hispane:
finalmente, al fin
hungare:
végül, végre longe ŝtelas ŝtelisto, tamen ~e li pendos: addig hány cselt a róka, amíg csávába nem kerül.
indonezie:
akhirnya
katalune:
al final, a la fi
nederlande:
eindelijk
okcitane:
a la fin
pole:
nareszcie
rumane:
în sfârşit
ruse:
наконец
slovake:
konečne
ukraine:
нарешті, зрештою, накінець

finaĵo

1.
PV Fino2: kiam la finaĵo estas finita, mi ĉiam reludas la unuan parton [63]; ŝi liberigis siajn harojn, kiuj en molaj ondoj disŝutiĝis sur ŝia dorso kaj la oraj finaĵoj iliaj obeeme kuŝiĝis sur la littukon Metrop ; ŝi metis la cilindrojn en silkan saketon, fermis ĝi[n] kaj sigelis la finaĵojn per sigelilo [64]; mi denove alkudras antaŭtukan bendon, ĝuste kiam mi alkudris unu el la finaĵoj, oni vokas min [65]; unu el la finaĵoj de la koridoro kondukis al la ferdeko [66]; la nigra serpentkapo […] en sia faŭko tenis la finaĵon de la blanka serpento [67]. VD:ekstremo1, pinto2, vosto3
2.
GRA Lasta parto de vorto, varianta laŭ ties gramatika rolo (deklinaciokonjugacio): la tri ĉefaj finaĵoj -o, -a, -i, kune kun siaj signifoj, difinas tri ĉefajn signifo-kategoriojn, al kiuj apartenas almenaŭ ĉiu negramatika radiko [68]; enkapigi, kiel funkcias la Esperantaj finaĵoj -ita, -ata, -ota, -inta, -anta, -onta [69]; la finaĵoj havas duoblan funkcion, gramatikan kaj vortfaran [70]. SUP:fleksiilo
63. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 8
64. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
65. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 9
66. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 24
67. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
68. Aktoj de la Akademio, AdE: oficiala bulteno N°9
69. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La Blaga Blogo
70. Aktoj de la Akademio, AdE: oficiala bulteno N°9
angle:
2. (grammatical) ending
beloruse:
1. канец, кончык, наканечнік 2. канчатак
france:
2. terminaison (gramm.)
germane:
Ende, Schluss, Zipfel 2. Endung
hungare:
1. végződés 2. rag, végződés
indonezie:
2. akhiran
nederlande:
1. einde 2. uitgang (gramm.)
pole:
1. końcówka 2. końcówka gramatyczna
rumane:
1. capăt 2. terminaţie
ruse:
1. конец, окончание, наконечник 2. окончание
taje:
2. ตัวลงท้าย
ukraine:
закінчення (граматичне)

finigi

1.
(ion) Fari, ke io finiĝu: Li finigis iliajn tagojn en vanteco kaj iliajn jarojn en teruro [71]; prezentu do vin maltime, […] diris tiam Raŭlo, dezirante finigi tiun bataleton [72]; la akcepto de la Statuto de unueca UEA en aŭgusto 1948, finigis la duecon de la neŭtrala Esperanto-Movado [73]. VD:ĉesigi
2.
(ion de iu) Fari, ke iu finu ion: finigi la komencitan kurson (helpe) de alia instruanto.
angle:
put an end to, bring to an end, bring to a close
beloruse:
скончыць, закончыць
ĉeĥe:
dokonat, ukončit
france:
mettre fin à, faire finir (qc par qn)
germane:
zu Ende bringen, enden lassen
hungare:
befejeztet, véget vettet
nederlande:
doen eindigen
pole:
zakończyć
rumane:
termina
ruse:
закончить (посредством кого-л. другого), завершить (посредством кого-л. другого), положить конец (чему-л.)
slovake:
dokonať, ukončiť
ukraine:
припиняти

*finiĝi

1.
Ĉesi: finiĝis la sep jaroj de abundeco [74]; finiĝis la tuta laboro por la konstruaĵo [75]; nun finiĝas mia klereco PrV ; kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos PrV . VD:agonii, estingiĝi, forflui, forkuri, morti, pasi, ruiniĝo, velki
2.
(per io) Havi kiel finan parton, en la tempo aŭ spaco: prepozicio, kiu finiĝas per vokalo [76]; ĉiu verso finiĝis per la rekantaĵo [77]; [la rivero] finiĝas ĉe la maro [78]; la korpo finiĝis per fiŝa vosto [79]; per tio ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo EE ; ĉio ĉi finiĝos per terura katastrofo [80].
angle:
finish, end, come to an end
beloruse:
скончыцца, закончыцца
france:
finir (intr.), s'achever, s'arrêter, cesser, se terminer kio komenciĝis, tio ankaŭ ~iĝos: tout a une fin.
germane:
enden 1. aufhören, zu Ende gehen ich bin mit meinem Latein am Ende.
hungare:
végződik, befejeződik 1. befejeződik, véget ér kio komenciĝis, tio ankaŭ ~iĝos: aminek kezdete van, annak vége is van.
indonezie:
berakhir, selesai
katalune:
acabar-se
nederlande:
1. eindigen kio komenciĝis, tio ankaŭ ~iĝos: aan alles komt een einde. 2. eindigen op, eindigen met
okcitane:
s'acabar
pole:
skończyć się
rumane:
se încheia
ruse:
закончиться, окончиться, завершиться
taje:
1. จบ 2. ลงท้าย (ด้วย)
ukraine:
кінчатися, закінчуватися, завершуватися

*finiĝo

1.
Alveno al la fino: ĝis la finiĝo de la tempo [81]; kredeble baldaŭ estos la finiĝo de la mondo [82]; ĉe la finiĝo de l' manĝado [83]; post la letero de sinjoro Morno, rimarkigis la advokato, tia finiĝo estis neevitebla [84].
2.
(arkaismo) GRA Finaĵo: por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon „j“ [85]; oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [86]; la nomo de ilia ĉefa urbo kun la aldono de la finiĝo „regno“ [87].
angle:
ending, end 1. finish, end, come to an end
beloruse:
1. сканчэньне 2. канчатак
france:
1. fin 2. terminaison
germane:
1. Ende 2. Endung
pole:
dobicie do końca, zakończenie się
rumane:
vei ajunge până la capăt, se opri

finita

1.
Kiun oni finis, interalie tiel ke ĝi estas tute plenumita, perfekta, definitiva: la manuskripto de lia tuta verko estas finita PrV ; ĉio estis finita kaj ŝia vivo rompita por ĉiam [88]; BOT cumo estas finita floraro, en kiu la ĉefakso finiĝas per floro [89]; ĉu la leciono jam estas finita Marta ? laboro finita ― ripozo merita PrV .
2.
MAT(arkaismo) [90]=finia
Rim.: Vd rimarkon sub infinita.
beloruse:
1. скончаны, закончаны
ĉeĥe:
dokonaný, dokončený, skončený
france:
1. accompli, achevé
germane:
1. beendet ~ita floraro: geschlossener Blütenstand.
hungare:
1. befejezett, elvégzett 2. véges
nederlande:
1. voltooid, beëindigd 2. eindig
pole:
1. skończony 2. skończony
rumane:
1. termina 2. termina
ruse:
1. законченный, оконченный 2. конечный
slovake:
ukončený
ukraine:
закінчений, завершений

elfini

(tr)
Finpretigi: okazis afero same neevitebla, kiu elfinis la laboron de similigo [91]; elfinante sian edukadon […] la ĉarma junulino triumfe ekeniris en la altrangan societon [92]; grandega ondo sur kies dorso naĝis la Duponta barko, meze de ĉiuspecaj flosaĵoj, elfinis la ruinigantan laboron de l’ ondoj [93].
Rim.: Mi dubas ke tiu derivaĵo estas fakte uzata. Tamen ja estas similforma vorto en la pola. [Sergio Pokrovskij]
91. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
92. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
93. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
beloruse:
завяршыць
france:
achever, parfaire
pole:
wykończyć
rumane:
termina

ĝisfine

Ĝis la fino, sen rezigno, tute, komplete: ĝisfine mi parolis ĝuste pri tiu [94]; kiam vi legos ĉi tiun leteron ĝisfine, mi kredas, ke vi konfesos min prava [95]; havi elekton inter ĝisfina vivo kaj pli frua morto [96]; eĉ se oni vestas sin tiom lante kiom eblas, iam oni tamen vestas sin ĝisfine [97]; [oni] demetas la ŝelon, sed ne ĝisfine, por ke dum la sekigado la ligno ne fendiĝu [98]; ŝi mem ne ĝisfine konscias sian konduton [99].
beloruse:
да канца, цалкам
france:
jusqu'au bout
germane:
bis zum Ende
pole:
do cna, aż w końcu
rumane:
complet, până la urmă

nefinita

1.
Kiu ne estas finita, interalie ĉar la laboro estis interrompita pro la morto de la aŭtoro: li sidigis ŝin ĉe la tablo, sur kiu restis ankoraŭ la nefinita vespermanĝo [100]; BOT spadiko estas aparta simpla nefinita floraro (sen floro en la fino) [101]. la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto Marta ; lasante la frazon ŝvebi nefinita [102]; li vidis, ke ŝi komprenas lian nefinitan aludon [103]; la nefinita simfonio eniris nur en 1865 […] en la manojn de orkestrestro Johann von Herbeck, kiu prezentis gin unuan fojon la 17-an de decembro en Vieno [104].
2.
MAT(arkaismo) PV =malfinia
Rim.: Vd rimarkon sub infinita.
beloruse:
1. няскончаны, незакончаны 2. бясконцы
ĉeĥe:
neukončený
france:
1. inachevé
germane:
1. unvollendet ne~ita floraro: offener Blütenstand.
hungare:
1. befejezetlen 2. végtelen
nederlande:
1. onvoltooid 2. oneindig
pole:
1. nieskończony 2. nieskończony
rumane:
1. infinit 2. infinit
ruse:
1. незаконченный, незавершённый 2. бесконечный
slovake:
neskončený, neukončený
ukraine:
незакінчений, незавершений

senfina

1.
Havanta neniun finon, en tempo aŭ spaco; senlima, senmezura: li sentas, kvazaŭ li falegas en senfinan malplenon [105]; ili estis senfine feliĉaj, kiam ili ekvidis kaj rekonis sian fratineton [106]; senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro Marta ; en ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis […] senfina doloro Marta ; ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj [107]; ŝi povosciis senfine rakonti fabelojn [108]; anĝeloj […] ŝvebis […] en grandaj rondoj ĉirkaŭe, ĉiam pli kaj pli malproksime, ĝis la senfineco [109]; [li] neniam meditis pri la senfina amo de Dio al ĉio, kio vivas [110]; ho ĉielo, kiel senfine malgranda Knut sin sentis [111]! la varmego kaj, antaŭ ĉio, la senfina senlimeco – jen estas la ĉefaj ecoj de la libia dezerto [112]; la senfineco de la nokto [113]; oni ne povas ĉiun trompadi senfine [114]; la universo estas rigardata kiel nepenetrebla senfinaĵo [115]; senfinaj kombinoj [116]. VD:eterna
2.
Tede, supermezure longa: ni ne devu sur ĉiu paŝo donadi senfinajn klarigojn Homaranismo ; senfinaj […] juĝaj procesoj [117]; venis la maljuna reĝo kun sia tuta korteganaro, kaj tiam komenciĝis senfina gratulado [118]; ŝi havis senfine multe por demandi [119]; se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos PrV .
3.
TEK Kies unu ekstremaĵo estas alligita al la alia, tiel ke la tuto formas flekseblan cirklon: senfina ĉeno, rimeno.
angle:
infinite, endless
beloruse:
бясконцы
ĉeĥe:
nekonečný, neskonalý
france:
infini, sans fin
germane:
unendlich, endlos
hungare:
1. végtelen 2. véget nem érő 3. végtelenített
indonezie:
abadi, kekal
nederlande:
eindeloos, oneindig
pole:
bezgraniczny
rumane:
nelimitată
ruse:
бесконечный
slovake:
nekonečný
taje:
ไม่มีที่สิ้นสุด , ไม่รู้จบ, ชั่วกัลปาวสาน
tibete:
ཚད་མེད་པ་
ukraine:
безкінечний

fine de

(prepoziciaĵo)
1.
Dum la fina tempo de: fine de la 16-a jarcento [120]; fine de la liberiĝmilito [121]; fine de la kvinjaro ĝi estas dononta tridek milionojn, nun la uzino fabrikas nur centojn Metrop .
2.
En la lasta parto, ĉe la ekstremo de: forte bremsi fine de l’ deklivo [122]; fine de la aleo [123]; fine de la eta akvovojo [124].
120. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
121. Turisma skabenejo de la urbo Torino: Torino, 1984
122. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 3
123. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VIII. Ŝtupoj al idealo
124. W. Schad: Orinoko-delto..., Monato, 2000:11, p. 20a
beloruse:
у канцы, напрыканцы
france:
à la fin de, à l'issue de
germane:
am Ende von
hungare:
vminek a végén
katalune:
al final de, a la fi de
nederlande:
op het einde van
okcitane:
a la fin de
pole:
w końcu
rumane:
în fine
ruse:
в конце

finfine

Post malagrable aŭ nenormale longa atendo aŭ prokrasto, fine: li finfine ricevis sufiĉan rekompencon por la malgajno [125]; Anna Petrovna komprenis finfine, pri kio temas Metrop ; mi devis serĉi tiun ĉi lokon […] finfine mi retrovis la rojeton [126]; mi laboris kiel gazetportisto, ĝardena kaj mueleja laboristo, purigisto kaj domzorgisto, sed finfine mi trovis agrablan laboron en bibliotekoj [127].
125. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro
126. L. Karpunina: La linko, Monato, 2002:10, p. 28a
127. A. Rantanen: -, Monato, 2002:12, p. 6a
beloruse:
у рэшце рэшт
ĉeĥe:
koncem, konečně, nakonec, závěrem
france:
en définitive, en fin de compte, enfin !
germane:
schlussendlich, schließlich
hispane:
finalmente, al fin y al cabo
hungare:
végre, végre valahára
indonezie:
akhirnya
nederlande:
eindelijk
pole:
ostatecznie, wreszcie
rumane:
în definitiv
ruse:
в конце концов
slovake:
konečne
taje:
ในที่สุด
ukraine:
врешті-решт, зрештою, кінець кінцем

fin-al-fina

De unu ekstremo ĝis alia, trairanta ĉiujn etapojn, ĉiujn erojn de la koncerna procezo: ni havas sekretajn babilejojn kun fin-al-fina ĉifrado [128]. VD:kompleta
128. Y. Nevelsteen: Ĉu ĉiuj esperantistoj ekuzu Telegram? Kaj kial?, libera folio, 2021-01-29
angle:
end-to-end
beloruse:
ад канца да канца
france:
bout-en-bout
germane:
Ende-zu-Ende
pole:
koniec końców
rumane:
în fine

finofara

Lasta, definitiva, pereiga: doni la finofaran baton (al iu, t.e. mortigi, reale aŭ metafore) Prv . VD:decida
angle:
definitive, ultimate, decisive
beloruse:
канчатковы
ĉeĥe:
závěrečný (úder| rozhodnutí)
france:
final (définitif), ultime (définitif) doni la ~ofaran baton: donner le coup de grâce.
germane:
endgültig, entscheidend doni la ~ofaran baton: (jemandem) den Rest geben, den letzten Schlag versetzen.
hungare:
végső, befejező, végzetes doni la ~ofaran baton: megadja a kegyelemdöfést.
indonezie:
final
nederlande:
definitief, ultiem doni la ~ofaran baton: de genadeslag geven.
pole:
ukończony
rumane:
care are limită
ruse:
окончательный (удар и т.п.), заключительный
slovake:
ukončujúci, záverečný
ukraine:
завершальний

administraj notoj

~-al-~a : Mankas dua fontindiko.
~ofara: Mankas dua fontindiko.