*konjugaci/o

*konjugacio   Vikipedio

LINGRA Sistemo de la diversaj verbaj formoj, per kiu lingvo esprimas la cirkonstancojn de ago: tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj Marta ; en la lingvoj naturaj ekzistas […] konjugacioj kun […] tuta serio da formoj […] ne sole por ĉiu tempo kaj modo […], sed en ĉiu el tiuj ĉi tempoj kaj modoj ankoraŭ apartajn formojn por ĉiu persono kaj nombro EE ; multaj el la hindeŭropaj lingvoj malhavas specialan konjugacian formon por esprimi faktitivon [1]. SIN:konjugo
angle:
conjugation
beloruse:
спражэньне
france:
conjugaison
germane:
Konjugation, Beugung, Biegung [arkaika]
hungare:
igeragozás, konjugáció
katalune:
conjugació
nederlande:
vervoeging
pole:
koniugacja
portugale:
conjugação
rumane:
conjugare
ruse:
спряжение
taje:
การผันกริยา

konjugacii  

(tr)
GRA Laŭvice almeti al verba radiko la diversajn afiksojn, kiuj servas por esprimi la ŝanĝojn de persono, nombro, tempo, modo kaj voĉo: ne ĉiuj gejunuloj primajstris la francan lingvon: kelkaj grave miskonjugaciis francajn verbojn [2]. SIN:konjugi
2. Monato, Pierre Grollemund: Ekzameno ekzamenata, 2012
angle:
conjugate
beloruse:
спрагаць
france:
conjuguer
germane:
konjugieren
katalune:
conjugar
nederlande:
vervoegen
pole:
koniugować
rumane:
conjuga
ruse:
спрягать
taje:
ผัน (กริยา)

administraj notoj

~i : Mankas dua fontindiko.