konjug/i LR

konjugi  

GRA Konjugacii: malregula konjugado [1]; la italaj verboj estas konjugataj kun apartaj finaĵoj laŭ la persono, kiu estas la subjekto [2].
ĉeĥe:
konjugovat, sdružovat, spojit, spojovat
hungare:
(igét) ragoz
nederlande:
vervoegen
pole:
koniugować
portugale:
conjugar
rumane:
conjuga
slovake:
spojiť, spájať, združovať

konjugo  

1.  
GRA Konjugacio: riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron, konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn VivZam .
2.  
MATMatVort Bildigo, kiu ĵetas objekton al ĝia konjugito: la konjugo de kompleksoj estas involucio.
angle:
conjugation
beloruse:
спалучэньне
ĉeĥe:
konjugace, časování
france:
conjugaison (math.)
germane:
Konjugation
hungare:
konjugálás
pole:
odmiana, sprzężenie
rumane:
schimbare, asociere, cuplare
ruse:
сопряжение
slovake:
ohýbanie slovies, časovanie

konjugaĵo  

konjugita  

MAT
a)
[3] (p.p. komplekso, rilate al alia) Havanta saman reelan parton, sed kontraŭsignan imaginaran parton: `1+2*i` estas konjugita rilate al `1-2*i`; konjugita funkcio (kies valoroj estas konjugitaj rilate al tiuj de la originalo); konjugita matrico (matrico, kies elementoj estas konjugitaj rilate al tiuj de la originalo); la sumo de du konjugitaj kompleksoj estas reela; la produto de du konjugitaj kompleksoj egalas al kvadrato de ilia komuna modulo.
b)
(p.p. subgrupo `bb S`, rilate al subgrupo `bb T`) Tia, ke ekzistas interna aŭtomorfio de `bb S` al `bb T`.
Rim.: Ekzistas pluraj aliaj matematikaj sencoj por ĉi tiu adjektivo.
angle:
conjugate
beloruse:
спалучаны
ĉeĥe:
konjugovaný, časovaný
france:
conjugué
germane:
konjugiert
hungare:
konjugált
pole:
sprzężony
rumane:
cuplate
ruse:
сопряжённый
slovake:
časovaný

konjugito  

MAT
Konjugita objekto.
a)
PIV1 (de komplekso) Ĝia konjugita 1.a nombro: la konjugiton de `z` oni kutime signas per `z` kun supra horizontala streko, nome `bar z` (legu: zo trabo); ĉiu komplekso egalas al la konjugito de sia konjugito; konjugito de matrico, de funkcio.
b)
(de subgrupo) Subgrupo, konjugita 1.a rilate al ĝi.
Rim.: Apud „konjugito“ kaj „konjugaĵo“, kiu anstataŭas la unuan en PIV2 , iuj provis enkonduki „konjugo“ por la sama senco, surbaze de rezonado simila al tiu en [4]. Prave, ke la verbo „konjugi“ ne havas fakan sencon, sed tiu, kiun oni povas etimologie rekonstrui estas de la tipo „meti en rilaton du iel simetriajn objektojn“. Eblas do diri, ke `z` kaj `bar z` estas konjugitaj nombroj, do konjugitoj (certe ne: konjugaĵoj). Tion konsiderante, la malnova formo „konjugito“ estas logika kaj restas laŭ ni preferinda.
angle:
1.a conjugate complex number 1.b conjugate subgroup
beloruse:
1.a спалучаны комплексны лік 1.b спалучаная падгрупа
ĉeĥe:
konjugovaný prvek
france:
1.a nombre complexe conjugué 1.b sous-groupe conjugué
germane:
1.a konjugierte komplexe Zahl 1.b konjugierte Untergruppe
hungare:
1.a konjugált komplex szám 1.b konjugált részcsoport
pole:
1.a liczba zespolona sprzężona 1.b podgrupa sprzężona
rumane:
1.a număr complex conjugat 1.b subgrup conjugat
ruse:
1.a сопряжённое комплексное число 1.b сопряжённая подгруппа
slovake:
konjugovaný prvok

memkonjugita  

MAT
(p.p. subgrupo) Konjugita kun si mem. SIN:invarianta 2
angle:
invariant (subgroup), normal (subgroup), distinguished (subgroup), self-conjugate (subgroup), normal (divisor)
beloruse:
інварыянтная (падгрупа), нармальная (падгрупа), самаспалучаная (падгрупа), нармальны (дзельнік)
ĉeĥe:
invariantní
france:
(sous-groupe) invariant, (sous-groupe) normal, (sous-groupe) distingué
germane:
invariant (-e Untergruppe), Normal-(teiler), selbst-konjugiert (-e Untergruppe)
hungare:
invariáns (részcsoport)
pole:
(podgrupa) niezmiennicza, (podgrupa) normalna, (dzielnik) normalny
rumane:
subgrup normal
ruse:
инвариантная (подгруппа), нормальная (подгруппа), самосопряжённая (подгруппа), нормальный (делитель)
slovake:
invariantný

administraj notoj

mem~ita: Mankas dua fontindiko.