modul/o

modulo

1.
MAT[1] Nombro, laŭ kiu oni pritaksas la kongruecon de du nombroj: 1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9, aŭ module 9; [en] Hebrea kalendaro,[…] jaro estas superjaro se la resto post divido de 19 (jaro modulo 19) estas 0, 3, 6, 8, 11, 14 aŭ 17 [2].
2.
TEKKOMP Granda aŭtonoma parto de programo aŭ aparato (kutime pli altranga ol bloko): KOMP ŝargomodulo, KOMP celmodulo; TEK la 20an de novembro 1998 Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio [3].
3.
MAT[4] (super unuhava ringo `bb R`) Tia algebra strukturo `(bb M,+,*)`, ke `(bb M,+)` estas komuteca grupo; `*` estas ekstera operacio de `bb R` super `bb M`; kaj por ĉiuj `alpha,beta in bb R` kaj `x,y inbb M` veras, ke: (1) `(alpha+beta)*x=alpha*x+beta*x`; (2) `alpha*(x+y)=alpha*x+beta*y`; (3) `(alpha xx beta)*x = alpha*(beta*x)`; kaj (4) `1*x=x`. PRT:vektoro;SUB:vektora spaco, submodulo.
Rim.: Eblus kombini „modulo“ kaj „vektora spaco“ sub la sama tegmenta nocio „vektora spaco“ kun distingo „super ringo“ aŭ „super korpo“.
4.
MAT[5] (de komplekso `a+i*b`) La kvadrata radiko de `a^2+b^2`: la kompleksoj kun modulo `rho` estas prezenteblaj per `rho e^(i theta)`; la modulon de `z` oni signas per `|z|`; la modulo de reelo egalas al ĝia absoluta valoro.
Rim.: Vd moduli (sonon, signalon).
angle:
~e: modulo. 1. modulus ŝargomodulo: load module. celmodulo: object module. 3. (ring) module 4. module (of a complex number)
beloruse:
1. модуль 2. модуль 3. модуль 4. модуль
ĉeĥe:
 absolutní hodnota, modul
france:
~e: modulo. 1. module (de congruence) 3. module (sur un anneau) 4. module (d'un complexe)
germane:
~e: modulo. 1. Kongruenzmodul 2. Modul 3. Modul (über einem Ring) 4. Modul (einer kompleksen Zahl)
hispane:
~e: de forma modular. 1. módulo (de congruencia) ŝargomodulo: módulo de carga. celmodulo: código objeto (lenguaje máquina). 2. módulo (de programa) 3. módulo (sobre un anillo R) 4. módulo (de un número complejo), valor absoluto (de un número complejo)
hungare:
~e: modulo, (számra) nézve. 1. modulus (kongruenciáé) ŝargomodulo: betölthető modul. celmodulo: tárgymodul. 2. modul 3. modulus (gyűrű felett) 4. norma (komplex számé)
pole:
~e: modulo, według modułu. 1. moduł (kongruencji) 3. moduł (nad pierścieniem) 4. moduł (liczby zespolonej)
ruse:
~e: по модулю. 1. модуль (сравнения) ŝargomodulo: загрузочный модуль. celmodulo: объектный модуль. 2. модуль 3. модуль (над кольцом) 4. модуль (комплексного числа)
slovake:
 absolútna hodnota, modul
ukraine:
 модуль

submodulo

MAT[6]
(de modulo `(bb M,+,*)`) Tia subaro de `bb M`, ke ĝi egalas al la subaro, kiun ĝi naskas: la kerno kaj bildaro de homomorfio inter moduloj estas submoduloj respektive de ĝiaj fonto-aro kaj celo-aro; submodulo estas mem modulo; simpla modulo `S` estas modulo kiu estas ne {0} kaj solaj submoduloj […] estas {0} kaj `S` [7].
angle:
 submodule
beloruse:
 падмодуль
france:
 sous-module
germane:
 Untermodul
hispane:
 submódulo
hungare:
 részmodulus
pole:
 podmoduł
ruse:
 подмодуль

administraj notoj