1struktur/o PV

strukturo

1.
Maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de tutaĵo: strukturo de konstruaĵo, maŝino, organismo, ĥemia substanco; konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo PrV ; (figure) belstruktura viro. SIN:konstruo, aranĝo, SUB:skemo
2.
MATMatVort (fakula ĵargono) Tuto de la rilatoj, operacioj, topologioj ks, per kiuj oni provizas aron por doni al ĝi interesajn matematikajn ecojn; alternative, oni nomas strukturo ankaŭ la tiamaniere provizitan aron kaj la tuton de ĝiaj ecoj: provizite per adicio kaj multipliko, la aro de polinomoj havas ringan strukturon; metriko donas al aro topologian strukturon, sed ne ĉiu topologia spaco havas metrikan strukturon; kian strukturon havas la aro de frakcioj super la polinomringo? SUB:algebra strukturo, topologia strukturo.
angle:
2. structure
beloruse:
структура, лад, пабудова
ĉeĥe:
skladba, složení, struktura, uspořádání
ĉine:
架构 [jiàgòu], 架構 [jiàgòu], 間架 [jiānjià], 间架 [jiānjià], 建制 [jiànzhì], 形制 [xíngzhì], 构造 [gòuzào], 構造 [gòuzào], 結構 [jiégòu], 结构 [jiégòu], 格局 [géjú]
france:
structure bel~a: bien charpenté.
germane:
Struktur, Aufbau bel~a: gut gebaut.
hungare:
szerkezet, struktúra, felépítés bel~a: jóvágású. 2. struktúra
japane:
構造 [こうぞう], 構成 [こうせい], 組織 [そしき]
nederlande:
structuur
pole:
struktura, budowa 2. struktura
ruse:
структура, строение, устройство 2. структура
slovake:
vnútorná stavba, zloženie, štruktúra
ukraine:
структура, будова

strukturi

(tr)
Provizi per strukturo, aranĝi laŭ strukturo, organizi: se vi laboras pri plurlingva terminaro, strukturu la nocio-sistemojn [1].
1. H. Suonuuti, trad. S. Fiedler: Terminologia Gvidilo, 1998
beloruse:
структураваць, упарадкаваць
ĉeĥe:
složit, strukturovat, účelně uspořádat
ĉine:
刻花 [kèhuā]
france:
structurer
germane:
strukturieren
pole:
formatować, strukturyzować
slovake:
usporiadať, štruktúrovať
ukraine:
структурувати, надавати структури

strukturismo

FIL Filozofia kaj homscienca skolo, kiu analizas siajn objektojn kiel strukturojn el interrilataj eroj, populara en la 20a jarcento: Claude Lévi-Strauss ... estis Franca antropologo kies laboro en etnologio estigis la evoluadon de strukturismo kiel metodo por kompreni socion kaj kulturon [2].
2. L. G. Restrepo Rivas: skribitaj pensoj, 2009-11-08
beloruse:
структуралізм
france:
structuralisme
japane:
構造主義 [こうぞうしゅぎ]
pole:
strukturalizm
ukraine:
структуралізм

restrukturi, alistrukturi

(tr)
Ŝanĝi la strukturon, rearanĝi: li alistrukturis siajn gazet-entreprenojn maldungante kvin mil salajrulojn [3] mi restrukturis, prilaboris kaj kompletigis la literaturliston [4].
3. M. Bénilde, trad. V. Lutermano: Predistoj de gazetoj..., le Monde diplomatique, 2007-08
4. B. Wennergren: [PMEG] Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 2010
angle:
restructure , refactor
beloruse:
рэструктураваць
ĉine:
重組 [chóngzǔ], 重组 [chóngzǔ], 改制 [gǎizhì], 重新安排 [chóngxīnānpái], 重新組織 [chóngxīnzǔzhī], 重新组织 [chóngxīnzǔzhī]
france:
restructurer
germane:
umstrukturieren, restrukturieren
pole:
reformatować, restrukturyzować

algebra strukturo

MAT[5]
Aro, konsiderata kune kun almenaŭ unu operacio en ĝi: algebran strukturon oni ofte signas per opo de la tipo (E,†,♦), kies unua termo montras la aron kaj la pluaj la operaciojn. SUB: Kelkaj rimarkindaj algebraj strukturoj: latiso, bulea algebro; grupoido, duongrupo, monoido, grupo, ringo, korpo, modulo, vektora spaco, afina spaco, lineara algebro.
angle:
algebraic structure
beloruse:
альгебраічная структура
ĉine:
代数结构 [dàishùjiégòu], 代數結構 [dàishùjiégòu]
france:
structure algébrique
germane:
algebraische Struktur
hungare:
algebrai struktúra
pole:
struktura algebraiczna
ruse:
алгебраическая структура

topologia strukturo

angle:
topological structure
beloruse:
тапалягічная структура
ĉine:
拓扑结构 [tuòpūjiégòu], 拓撲結構 [tuòpūjiégòu]
france:
structure topologique
germane:
topologische Struktur
hungare:
topologikus struktúra
pole:
struktura topologiczna
ruse:
топологическая структура

administraj notoj

algebra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
topologia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.