komut/i PV

komuti  

(tr)
1.  
TEK Alidirekti transmision per tiucela (parto de) aparato: ni veturis preskaŭ silente […], Andreo nervoze komutis la transmision [1].
a)  
ELEVdE (kurenton) Direkti en unu cirkviton aŭ en alian:
b)  
FERPV (vagonaron) Direkti sur alian relvojon: relkomutisto estas dungito de fervoja kompanio, respondeca por […] la komutado de la trakforkoj [2].
VD:konekti, kupli, ŝalti, munti
2.  
MATPIV2 (fakula ĵargono) (argumentojn de operacio) Interŝanĝi ilian lokon: eblas komuti la termojn de adicio sen ŝanĝi ĝian rezulton. VD:permuti.
1. Monato, Mihail Korotkov: Rusa vilaĝo, 2011
2. Vikipedio, Relkomutisto
angle:
commutate
ĉeĥe:
přepojovat, přepínat
france:
2. commuter (tr., math.) 1.a commuter (un courant), faire passer (un courant) 1.b aiguiller (ferrov.)
germane:
2. austauschen 1.a umschalten 1.b umsetzen
hungare:
2. felcserél (pl. összeadás tagjait) 1.a áramirányt vált, átkapcsol, átvált 1.b átiraacute;nyiacute;t (vonatot maacute;sik siacute;nre)
nederlande:
1.a omschakelen 1.b op een ander spoor brengen
pole:
2. zmieniać kolejność 1.a komutować, przełączać (obwody elektryczne) 1.b przekładać zwrotnicę, kierować na inny tor
portugale:
1.a comutar 1.b desviar
ruse:
2. перемещать, переставлять 1.a переключать, коммутировать, соединять 1.b переводить стрелку
slovake:
prepájať, prepínať

komuto

Ago komuti.
ĉeĥe:
komutace, výměna, záměna
france:
commutation, aiguillage (action)
pole:
komutować, przełączać
ruse:
коммутация, переключение
slovake:
výmena, zámena

komuta   Vikipedio

angle:
commutative
ĉeĥe:
komutativní operace, přepnutí
france:
commutatif
germane:
kommutativ
hungare:
felcserélhető, kommutatív
pole:
komutacyjny (kolej., elektr.), zwrotny (kolej., lektr.), przemienny (elektr., mat.), komutatywny (mat.)
ruse:
коммутативн ый
slovake:
komutatívny, komutačný, zámenný

komutebla

1.
Kiun eblas komuti.
2.  
MATPIV2 (p.p. du elementoj `x,y in bb E` rilate al operacio en `bb E`) Komutiĝantaj.
angle:
2. commuting
ĉeĥe:
přestavitelný, zaměnitelný
france:
2. commutable
germane:
2. vertauschbar
pole:
2. przemienny
ruse:
1. переключаем ый, коммутируемы й 2. перестаново чный, коммутирующ ий
slovake:
prestaviteľný, zameniteľný

komuteca  

MAT
a)
[4] (p.p. operacio) Tia, ke rilate al ĝi ĉiuj elementoj komutiĝas: la aritmetikaj operacioj adicio kaj multipliko estas komutecaj, subtraho kaj divido ne estas; demonstru la komutecon de polinoma multipliko.
b)
(p.p. unuoperacia grupoido) Tia, ke ĝia operacio estas komuteca 1.a: komuteca grupo. VD:abela.
c)
(p.p. ringokorpo) Tia, ke ĝia dua operacio estas komuteca 1.a: la diagonalaj matricoj formas komutecan subringon en la nekomuteca ringo de (n,n)-matricoj .
Rim.: Ni ne vidis gravan kialon por sekvi EKV PIV2 , kiuj preferas la formon „komuta“. Cetere, la formo de Bricard similas al „asocieca“, akceptata de ĉiuj.
angle:
commutative ~eco: commutativity
ĉeĥe:
komutativní operace, přepnutí
france:
commutatif ~eco: commutativité
germane:
kommutativ ~eco: Kommutativität
hungare:
felcserélhető, kommutatív
pole:
przemienny ~eco: przemienność, komutatywność
ruse:
коммутативн ый ~eco: коммутати вность
slovake:
komutatívny, komutačný, zámenný

komutiĝi  

(ntr)
MAT
(p.p. du elementoj `x,y in bb E` rilate al operacio `†` en `bb E`) Esti tiaj, ke `x†y=y†x`: laŭdifine neŭtra elemento `e` komutiĝas kun ĉiu alia (alidire: `x` kaj `e` komutiĝas, kiu ajn estu `x`); elemento `x` komutiĝanta kun elemento `y`; oni nomas centro de grupo la subaron, kies elementoj komutiĝas kun ĉiuj elementoj de la grupo.
Rim.: En [5] troveblas „komuti“ kun ĉi tiu senco. Laŭ ni la transitiveco de la verbo ne ebligas tion.
angle:
~iĝanta: commuting centro de grupo: center (of a group) commute (be permutable)
france:
~iĝanta: commutable centro de grupo: centre (d'un groupe) commuter (intr., math.)
germane:
~iĝanta: vertauschbar centro de grupo: Zentrum (einer Gruppe) kommutieren (vertauschbar sein)
pole:
~iĝanta: przemienny centro de grupo: centrum (grupy) komutować
ruse:
~iĝanta: перестаново чный, коммутирующ ий centro de grupo: центр (группы) коммутиров ать

komutilo  

ELETEK Elektra aparato kun duopa aŭ multopa kontakto, kiu ebligas komuti kurentojn: la kompleta telefono havis ankaŭ elektran tintilon, krankinduktilon kaj komutilon, la lasta nomiĝas ankaŭ forko pro la komenca formo [6]; ŝi alproksimigis sian montrofingron al la komutilo por interrompi la alvokojn [7].
6. Telefono - Vikipedio
7. S. Larbar: Karuseloj, 1987
ĉeĥe:
komutátor, přemykač, přepínač
france:
commutateur (électrique), interrupteur
germane:
Umschalter
hungare:
kommutátor, átkapcsoló
nederlande:
schakelaar, wissel
pole:
przełącznik, komutator
ruse:
переключатель, коммутатор
slovake:
komutátor, prepínač

komutilaro

ELE Plato aŭ tabulo, sur kiu estas fiksitaj ĉiuj komutiloj, interrompiloj kaj mezuriloj de elektra kondukilaro.
ĉeĥe:
komutátorový panel, řídící panel
france:
tableau de commutation (électrotech.)
hungare:
kapcsolószekrény
nederlande:
schakelbord
pole:
tablica przełączeniowa
ruse:
коммутатор
slovake:
riadiaci panel

relkomutilo

FER Pinta movebla durelo troviĝanta ĉe fiksa punkto de branĉiĝo de relvojoj kaj kiu ebligas direkti vagonaron de unu relvojo sur alian.
ĉeĥe:
jazýček kolejí
france:
aiguillage (appareil)
germane:
Zungenvorrichtung (Weiche)
hungare:
váltó (vasúti)
nederlande:
wissel
pole:
zwrotnica
ruse:
стрелка (железнодорожн ая)
slovake:
prepínač, výhybka

administraj notoj

pri ~i 1.b:
        (a) La originala difino tekstis "vagonaron aux trajnon",
        ja sxajnas, ke la fervojistoj perceptas nuancon inter
        ambaux terminoj (vagonaro ne havas lokomotivon).
        (b) Sxajnas, ke de faka vidpunkto la termino "trako" (ankoraux
        ne ekzistanta en REVO) estus preferinda al "relvojo" (malsama
        senco). Ja mi suspektas, ke relvojo povas porti plurajn trakojn.
        (c) La PIV2-a difino parolas pri "trajno aux alia trakveturilo",
        kio estas pli vasta, sed ne klaras pri tio, kion oni
        komutas (cxu la veturilon aux la nadlorelojn?).
        [MB]
      
pri ~a:
     La formo ~eca, konata de Bricard, estas tiu, kiun
     mi uzis en REVO. Gxi similas al "asocieca", konata ankaux
     de MatVort. Tamen tiaj eca-formoj starigas problemeton, cxar
     derivitaj de eco-vortoj, kio renversas la ordon rilate al
     naciaj lingvoj. Tio per si mem ne multe gravas, sed
     la adjektivaj formoj estas difinendaj precize, cxar ili
     estas la plej uzataj, dum la substantiva formo de la eco
     estas preskaux senutila. Mi do difinis ~eca kaj lasis
     ~eco kiel ekzemplon (eco de io ~eca). [MB]
   
pri ~ilaro:
    (1) Kio estas "interrompilo"? Eble "interrupteur", t.e. sxaltilo,
    sed sxaltilo estas nur aparta speco de komutilo.
    (2) La vorto ne plu estas en PIV2.
    [MB]
  
pri rel~ilo:
    Difino reverkenda.
    [MB]
  
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eca: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilaro: Mankas dua fontindiko.
~ilaro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rel~ilo: Mankas dua fontindiko.
rel~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.