permut/i Z PV
permuti ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Interŝanĝi la lokojn de elementoj en tuto:
dum la tagoj restantaj antaŭ la renkontiĝo li permutis ĉiujn
imageblajn al li variaĵojn de virinaj trajtoj
[1].
kombini
- 2.
(fakula ĵargono) Ŝanĝi la ordon de ciferoj, literoj ks.
1.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- permute
- beloruse:
- перастаўляць, мяняць месцамі
- ĉeĥe:
- permutovat zaměňovat měnit (pořadí)
- france:
- permuter
- germane:
- permutieren
- hungare:
- permutál, felcserél
- nederlande:
- permuteren
- perse:
- جایگرداندن
- pole:
- permutować
- ruse:
- переставить
- slovake:
- obmieňať, permutovať
permuto
↝ 

-
Bijekcio de aro al
ĝi mem; pli speciale: bijekcio de aro
`{1,2,...,n}` al ĝi mem:
cikla permuto (kiu ĵetas
1 al `k`,
2 al `k+1`,... ,
`(n-k+2)` al 1,... ,
`n` al `k-1`);
la rango de matrico ne
ŝanĝiĝas, se oni aplikas permuton al la indicoj
de ĝiaj vertikaloj aŭ de ĝiaj horizontaloj.
substituo;
para, nepara, signumo, renversaĵo.
- angle:
- cikla ~o: cyclic permutation permutation
- beloruse:
- cikla ~o: цыклічная перастаноўка перастаноўка
- france:
- cikla ~o: permutation circulaire permutation
- germane:
- cikla ~o: zyklische Vertauschung Vertauschung
- hungare:
- cikla ~o: ciklikus permutáció permutáció
- perse:
- cikla ~o: جایگشت دوری جایگشت
- pole:
- cikla ~o: permutacja cykliczna permutacja
- ruse:
- cikla ~o: циклическая перестановка перестановка
permutaĵo ↝

-
(de `n` elementoj)
Ĉiu el la diversaj manieroj vicigi la elementojn
de `n`-elementa aro:
la nombro de permutaĵoj de `n` elementoj
estas
faktorialo de `n`;
la diversaj permutaĵoj
de la aro `{a,b,c}`
estas:
`abc`, `acb`,
`bac`, `bca`,
`cab`, `cba`.
aranĝaĵo, kombinaĵo.
Rim.: „Maniero vicigi elementojn“ ne estas matematika objekto. Temas pri tradicia lingvaĵo, kiu fakte referencas al la permuto: per „permutaĵo `acb`“, konkreta skribaĵo, oni fakte referencas al la permuto, kiu ĵetas `a` al `a`, `b` al `c` kaj `c` al `b`.
- angle:
- permutation (of n things)
- beloruse:
- перастаноўка (з n элемэнтаў)
- france:
- permutation (de n éléments)
- germane:
- Permutation (von n Elementen)
- hungare:
- permutáció (n elemé)
- nederlande:
- permutatie
- perse:
- جایگشت
- pole:
- permutacja
- ruse:
- перестановка (из n элементов)