transmisi/i SPV

transmisii

1.
TEK Peri movon, impulson, energion, informon al alia maŝino, al alia loko: la penso transmisii povumon de jetmotoro al helico ne estas nova [1]. VD:propulsi, transigi
2.
(evitinde) MED Kontaĝi, transigi1: virusa infektmalsano transmisiata de kuloj [2].
1. J. Kubat: Nova erao de helicoj, SAEST 1982, p. 62a
2. Monato, Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en Eŭropo, 2007
angle:
1. to transmit
beloruse:
1. перадаваць (рух, імпульс…)
ĉeĥe:
1. převádět energii, převádět pohyb, převádět sílu
france:
1. transmettre (mécanique etc.)
germane:
1. übertragen (techn.)
itale:
1. trasmettere (mecc. ecc.)
japane:
伝動する [つたどうする]
katalune:
1. transmetre
pole:
1. transmitować, przesyłać
slovake:
1. prevádzať energiu, prevádzať pohyb
ukraine:
1. передавати

transmisio

1.
TEK Pero de movo, impulso, energio, informo ktp: la trioblan hibridan transmision kreas […] multfuela motoro-generatoro [3]; transmisio de informaĵoj per sendrata telegrafo [4].
2.
Transmisiilo: rapide turniĝantaj radoj, klakantaj transmisioj, tondra bruo de gigantaj lameniloj [5]; biciklo kun muntita transmisio [6]; Andreo nervoze komutis la transmision [7].
3. Monato, Tamás Slezák: Pli ol aŭto: perspektivo kaj sinteno, 2008
4. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio, 2014
5. Stellan Engholm: Al Torento, III.
6. M. Cruz: Bicikle vivi, 2003-09
7. Monato, Mihail Korotkov: Rusa vilaĝo, 2011
angle:
1. transmission
beloruse:
1. трансмісія
ĉeĥe:
1. převod energie, převod pohybu
france:
1. transmission (mécanique etc.)
germane:
Transmission 1. Übersetzung (Getriebe)
itale:
1. trasmissione (mecc. ecc.)
japane:
伝動 [でんどう]
katalune:
1. transmissió
pole:
1. transmisja
slovake:
1. prenos, prenášanie
ukraine:
1. трансмісія, силова передача

transmisiilo

TEKAUT Meĥanismo por transmisii movon de motoro al pelata maŝino kun eventuala ŝanĝo de momanto: la laborado estas vere danĝera, ĉar povas okazi je iu momento ke unu el la transmisiiloj (transmisiaj rimenoj) eksaltus for de la rapide turniĝantaj radoj [8]. PRT:rapidumoVD:kluĉilo, radaro

transmisiilo de ventmuelilo el radoj sur komuna akso kaj rimeno
CC-BY-SA-3.0  [9]
angle:
propulsion transmission
germane:
Getriebe, Transmission
japane:
伝動装置 [つたどうそうち], 変速装置 [へんそくそうち], トランスミッション

administraj notoj

~ilo : Mankas verkindiko en fonto.