*unu

*unu

1.
unu Numeralo esprimanta la elementan nombron: mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn [1]; unu kaj unu estas du; unu hako kverkon ne faligas PrV ; dolĉa sed ne daŭra odoro, ĝuo de momento unu Hamlet ; du homoj povas pli multe fari ol unu [2]; unu soldato militon ne faras PrV ; la komitaton elektis nur ia unu malgranda landeto [3]. (1) SIN:un’
2.
(senfleksia adjektivo)
Unika: celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran DL ; unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo [4]; danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de la vortoj, la lingvo havos unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin [5]; nur en la unu domo, kiu staris kontraŭ la loĝejo de la […] scienculo, estis tre silente [6]; objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon [7]; koncerne la du kolonojn, la unu maron kaj la bazaĵojn [8]; unucela klopodo.
3.
(nedifina pronomo)
Kp iu2: la pli juna […] estis […] unu el la plej belaj knabinoj [9]; el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [10]; ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam perfortaĵo [11]; unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn [12]; ili kuris la unuj post la aliaj.
Rim.: Male ol la numeralo unu1, la pronomo unu havas regulajn fleksiojn plurnombre: unuj, unujn; sed escepte ĝia akuzativo ununombra kutime egalas nominativon; kp: unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo; sed: unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo; unu (t.e. unun) el viaj fratoj lasu ĉe mi [13]. Tiu escepto estas ŝuldata al tio, ke ofte malfacilas distingi la pronomon unu disde la numeralo; tamen sporade (kvankam tre malofte) la logika formo tamen aperas, ankaŭ ĉe la bonaj aŭtoroj: la homo ricevas ŝarĝojn unun post alia [14]; Johano Paŭlo la Dua denove uzis Esperanton kiel unun el la pluraj lingvoj de sia tradicia beno [15]. Antentindas, ke en iuj tiaj pronomaj roloj povas aperi ankaŭ aliaj numeraloj: Mi morthakis per sabro du, kaj du duele; || Unun mi ekbruligis en ligna kabano, || Kiam ni Koreliĉojn kun Rimŝa invadis [16] ‐ tamen nur „unu“ norme posedas fleksiojn plurnombrajn, estante kutime difekta ununombre. [Sergio Pokrovskij]
4.
(determinilo)
Duondifina determinilo, esprimanta „specifecon“ (termino lingvoscienca), t.e. ke temas pri persono aŭ objekto fiksita, tute specifa, sed kies precizan identon oni ne scias aŭ ne volas indiki; ofte uzata por enkonduki en rakonton novan rolulon aŭ cirkonstancon: unu vidvino havis du filinojn [17] (temas pri certa konkreta vidvino; kp la plene nedifinitan „vidvinon kaj orfon ne premu“, kiu celas ne iun specifan, sed ĉian ajn vidvinon); en unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto [18] (kp la ĝenerale nedifinitan „en varmega tago mi amas promeni en arbaro“). VD:certa4, iu 3
Rim. 1: Pliparto da lingvoj kiuj ne havas artikolojn (ekzemple la rusa, Latino, la suoma) normale markas specifecon, kaj normale ne markas la nedifinitecon. Male, la lingvoj posedantaj nedifinan artikolon kutime konfuzas tiujn du determinojn; sekve, iuj gramatikoj kaj multaj okcidentaj esperantistoj konsideras tian uzon de unu „malfacile komprenebla“ kaj evitinda aŭ arkaika PIV2. Vd en PAG pri „duondifina determino“ kaj en la studaĵo pri la artikolo [19]. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Ankaŭ en ĉi tiu signifo oni evitas la akuzativan formon unun, kaj eĉ la plurnombran formon unuj; anstataŭe oni preferas uzi la sinonimon certa(j)(n)4. [Sergio Pokrovskij]
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 15:16
5. Zamenhof: Aldono al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la ombro
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:16
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
11. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:33
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La vivolongo
15. Kurte, La Ondo de Esperanto, 2002:5 (91)
16. A. Mickiewicz, tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro 2ª, v. 350
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
19. Sergio Pokrovskij: La artikolo
afrikanse:
een
albane:
një
amhare:
አንድ
angle:
one
arabe:
واحد
armene:
մեկ
azerbajĝane:
bir
beloruse:
адзін 2. адзіны
bengale:
এক
birme:
တစ်
bosne:
jedan
bretone:
unan 4. ul, un, ur
bulgare:
един
ĉeĥe:
jeden, jedna, jedno, první
ĉine:
1. [yī]
dane:
en
estone:
üks
eŭske:
bat
filipine:
isa
finne:
1. yksi 2. yksi 3. yksi, toinen ~j estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj: toiset ovat hyviä ja toiset pahoja. 4. eräs
france:
un 4. un certain
galege:
un
germane:
eins
guĝarate:
એક
haitie:
yon sèl
haŭse:
daya
hebree:
אחד
hinde:
1. एक [ēk]
hispane:
un 1. uno (número) 2. solo, único 3. unos 4. un determinado
hungare:
egy ~ hako kverkon ne faligas: nem egy vágással döntik le a tölgyet.
igbe:
otu
indonezie:
satu
interlingvae:
un
inuktitute:
ᐊᑕᐅᓯᖅ
irlande:
amháin
islande:
einn
itale:
uno
japane:
[いち]
jave:
siji
jide:
איינער
jorube:
ọkan
kanare:
ಒಂದು
kartvele:
ერთი
katalune:
u, un ~ soldato militon ne faras: una flor no fa estiu (ni dues primavera).
kazaĥe:
бір
keĉue:
juk
kekĉie:
jun
kimre:
un
kirgize:
бир
kmere:
មួយ
koree:
korsike:
unu
kose:
nye
kroate:
jedan
kurde:
yek
latine:
unum
latve:
viens
laŭe:
ຫນຶ່ງ
litove:
vienas
makedone:
еден
malagase:
iray
malaje:
satu
malajalame:
ഒന്ന്
malte:
wieħed
maorie:
kotahi
marate:
एक
monge:
ib
mongole:
нэг
nederlande:
een
nepale:
एक
njanĝe:
mmodzi
norvege:
en, ett
okcidentale:
un
okcidentfrise:
hawwe
panĝabe:
ਇੱਕ
paŝtue:
یو
pole:
1. jeden
portugale:
um
ruande:
imwe
ruse:
один 1. один 2. единственный 3. один 4. один
samoe:
tasi
sinde:
هڪ
sinhale:
එක්
skotgaele:
aon
slovake:
jeden, jedna
slovene:
ena
somale:
mid ka mid
ŝone:
Poshi
sote:
e mong
sunde:
hiji
svahile:
moja
svede:
en, ett
taĝike:
як
taje:
หนึ่ง
tamile:
ஒரு
tatare:
бер
telugue:
ఒకటి
tibete:
1. གཅིག་
tokipone:
wan
tongae:
taha
turke:
bir
ukraine:
один
urdue:
ایک
uzbeke:
bir
vjetname:
một
volapuke:
bal
zulue:
eyodwa

*unua

Estanta antaŭ ceteraj samspecaj objektoj.
a)
Laŭ la spaco: la unua vico en la teatroB ; la unua ĉapitro de libro; loĝi sur la unua etaĝo.
b)
Laŭ la tempo: unua venis, unua prenis PrV ; oni ne forgesas facile sian unuan amon [20]; la sennuba idilio de […] ŝia unua juneco Marta ; li la unua potence skuis la mondon por nia ideoZ . VD:frua
c)
Laŭ la rango: li estas la unua en sia klaso; tiel la lastaj estos unuaj kaj la unuaj estos lastaj [21].
afrikanse:
eerste
albane:
parë
amhare:
አንደኛ
angle:
first
arabe:
الأول
armene:
առաջին
azerbajĝane:
ilk
beloruse:
першы
bengale:
প্রথম
birme:
ပဌမ
bosne:
prvi
bretone:
kentañ
ĉeĥe:
první, prvý
ĉine:
第一 [dìyᗻ]
dane:
første
estone:
esimene
eŭske:
lehenengoa
filipine:
unang
finne:
ensimmäinen, ensi (ensimmäinen)
france:
premier
galege:
primeiro
germane:
erst(-er,-e,-es)
guĝarate:
પ્રથમ
haitie:
premye
haŭse:
na farko
hebree:
ראשון
hinde:
पहले
hispane:
primer, primero, primera
hungare:
első
igbe:
mbụ
indonezie:
pertama, kesatu
irlande:
ar dtús
islande:
fyrst
itale:
primo (agg.)
japane:
最初の [さいしょの]
jave:
pisanan
jide:
ערשטער
jorube:
akọkọ
kanare:
ಮೊದಲ
kartvele:
პირველი
katalune:
primer, davanter
kazaĥe:
бірінші
kekĉie:
xb̕een
kimre:
yn gyntaf
kirgize:
алгачкы
kmere:
ជាលើកដំបូង
koree:
첫째
korsike:
primu
kose:
ekuqaleni
kroate:
prvi
kurde:
yekem
latine:
prima
latve:
pirmais
laŭe:
ຄັ້ງທໍາອິດ
litove:
pirmas
makedone:
прва
malagase:
voalohany
malaje:
pertama
malajalame:
ആദ്യം
malte:
ewwel
maorie:
tuatahi
marate:
प्रथम
monge:
thawj
mongole:
эхний
nederlande:
eerste
nepale:
पहिलो
njanĝe:
yoyamba
norvege:
første
okcidentfrise:
earste
panĝabe:
ਪਹਿਲੀ
paŝtue:
لومړی
pole:
pierwszy
portugale:
primeiro
ruande:
mbere
ruse:
первый
samoe:
tulaga tasi
sinde:
پهريون
sinhale:
පළමු
skotgaele:
a’ chiad
slovake:
prvý
slovene:
prva
somale:
marka hore
ŝone:
chekutanga
sote:
pele
sunde:
kahiji
svahile:
kwanza
svede:
första
taĝike:
аввал
taje:
ลำดับที่หนึ่ง
tamile:
முதல்
tatare:
башта
telugue:
మొదటి
tibete:
དང་པོ་
ukraine:
перший
urdue:
پہلے
uzbeke:
birinchi
vjetname:
đầu tiên
zulue:
okokuqala

*unue

1.
En la unua loko; antaŭ ĉio alia, prioritate: unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto [22]; foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon [23]; eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato [24]; la ĉefa merito de fratoj Grimm estas unue, ke ili sukcesis kolekti tiel grandan nombron da fabeloj, kaj due, ke ili efektive kolektis ilin [25]; kiu venis unue, muelas pli frue PrV .
2.
Unuafoje, unuamomente: pasis jam ĝuste tridek jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis antaŭ malgranda rondo da amikoj [26]; kiam Fernando ricevis tiun leteron, kiu estis nek subskribita nek eĉ manuskripta, li unue miregis, ne komprenante [27]; fenomeno, kiu unue ŝajnis tute ne akordigebla kun ĉiuj fiziologiaj kaj naturaj leĝoj [28].
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
23. La Nova Testamento, Mateo 5:24
24. La Nova Testamento, Mateo 7:5
25. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
26. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
27. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
28. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
angle:
first, firstly, first of all, originally
beloruse:
па-першае
bretone:
da gentañ
bulgare:
първо
ĉeĥe:
nejdříve, především, za prvé
finne:
ensin, ensiksi
france:
premièrement, d'abord
germane:
zuerst, als erstes, erstens, zunächst 2. ersmalig
hebree:
ראשית
hispane:
en primer lugar, primeramente
hungare:
először (sorrendben)
itale:
innanzitutto, per primo
japane:
第一に [だいひとに], 最初に [さいしょに], まず
katalune:
en primer lloc, primerament
kekĉie:
xb̕eenwa
nederlande:
ten eerste, als eerste
norvege:
først (och fremst), for det første
portugale:
primeiramente, em primeiro lugar
ruse:
во-первых
slovake:
predovšetkým
svede:
först (och främst), för det första
ukraine:
по-перше

unuo

1.
Abstrakta kvanto, konsiderata kiel la elementa nombro, kiu servas por formi la ceterajn: la deko konsistas el dek unuojB ; skribi ciferon en la kolono de la unuoj; ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombrojZ . VD:guto, n-uma prezento.
2.
Mezurunuo: la Internacia Sistemo de unuoj; AST unu astronomia unuo, kies simbolo estas au, estas la averaĝa distanco inter la Suno kaj la Tero Kosmo ; tempunuo.
3.
MAT[29] Neŭtra elemento rilate al multiplike signata operacio.
Rim.: Tiun terminon subtenas nerekte ankaŭ [30], kiu tamen konservas por ĝi la nematematikan difinon, troveblan jam en PIV1. Multaj aliaj fontoj uzas ĉi-sence nur neologismon „unito“ (ekz-e [31]), kies avantaĝon ni tamen ne kapablas vidi.
afrikanse:
eenheid
albane:
njësi
amhare:
አሃድ
angle:
unit astronomia ~o: astronomical unity. 3. unit (element)
arabe:
وحدة
armene:
միավոր
azerbajĝane:
vahid
beloruse:
адзінка astronomia ~o: астранамічная адзінка.
bengale:
ইউনিট
birme:
ယူနစ်
bosne:
jedinica
bretone:
unanenn Internacia Sistemo de ~oj: Reizhiad Unanennoù Etrebroadel. astronomia ~o: unanenn astronomek.
ĉeĥe:
jednička, jednotka, jednotkový prvek
dane:
enhed
estone:
üksus
eŭske:
unitatea
filipine:
yunit
finne:
1. ykkönen, yksikkö 2. (mitta)yksikkö Internacia Sistemo de ~oj: kansainvälinen yksikköjärjestelmä, SI-järjestelmä. 3. ykkösalkio, neutraalialkio
france:
unité Internacia Sistemo de ~oj: SI, Système International d'Unités. astronomia ~o: unité astronomique.
galege:
unidade
germane:
Einheit 3. Einselement
guĝarate:
એકમ
haitie:
inite
haŭse:
naúrar
hebree:
יחידה
hinde:
इकाई
hispane:
unidad 2. unidad de medida Internacia Sistemo de ~oj: SI, Sistema Internacional de Unidades. astronomia ~o: unidad astronómica. 3. unidad (elemento)
hungare:
1. egyes (szám) 2. mértékegység Internacia Sistemo de ~oj: SI, Nemzetközi Mértékegységrendszer. astronomia ~o: csillagászati egység. temp~o: időegység. 3. egységelem
indonezie:
unit Internacia Sistemo de ~oj: Satuan Internasional. astronomia ~o: satuan astronomi.
irlande:
aonad
islande:
eining
itale:
unità (misura o elemento)
japane:
ユニット
jide:
אַפּאַראַט
jorube:
kuro
kanare:
ಘಟಕ
kartvele:
ერთეული
katalune:
unitat Internacia Sistemo de ~oj: Sistema Internacional d'Unitats (SI). astronomia ~o: unitat astronòmica (UA).
kazaĥe:
бірлік
kimre:
uned
kirgize:
бирдиги
kmere:
អង្គភាព
koree:
단위
korsike:
unità
kroate:
jedinica
kurde:
yekbûn
latine:
unitas
latve:
vienība
laŭe:
ຫນ່ວຍບໍລິການ
litove:
vienetas
makedone:
единица
malagase:
vondrona
malajalame:
ഘടകം
malte:
unità
maorie:
kᘝwae
marate:
एकक
mongole:
нэгж
nederlande:
eenheid Internacia Sistemo de ~oj: SI-stelsel. astronomia ~o: astronomische eenheid.
nepale:
एकाइ
norvege:
enhet Internacia Sistemo de ~oj: SI-systemet. astronomia ~o: astronomisk enhet.
okcidentfrise:
ienheid
panĝabe:
ਯੂਨਿਟ ਨੂੰ
paŝtue:
واحد
pole:
2. jednostka Internacia Sistemo de ~oj: SI, Międzynarodowy Układ Jednostek Miar. 3. jedynka (element neutralny), element jednostkowy
portugale:
unidade
ruande:
igice
ruse:
единица Internacia Sistemo de ~oj: СИ, Международная система единиц. astronomia ~o: астрономическая единица (длины) .
samoe:
iunite
sinde:
يونٽ
sinhale:
ඒකකය
skotgaele:
aonad
slovake:
jednotka miery
slovene:
enota
ŝone:
chikwata
sote:
yuniti eno ya thuto
svahile:
kitengo
svede:
2. enhet
taĝike:
воҳиди
taje:
หน่วย
tamile:
அலகு
tatare:
берәмлек
telugue:
యూనిట్
ukraine:
блок
urdue:
یونٹ
uzbeke:
birlik
vjetname:
đơn vị

unuaĵo

Kio estas unu afero, tutaĵo: la historio pri Babelo estas konata: ekaŭdiĝis pli kaj pli da lingvoj […] kaj la homaro, kiel kolektiva unuaĵo, paŝon post paŝo disiĝis [32]; la kosma unuaĵo [33].
angle:
unit
beloruse:
цэлае, адно цэлае
germane:
Ganzes
hispane:
unidad (que engloba todo)
japane:
一塊 [いっかい], 一要素 [いちようそ]
ukraine:
єдине ціле, блок, моноліт

unueco

1.
Eco de tio, kio estas nur unu: la dogmo pri la unueco de Dio.
2.
Karaktero de tio, kies ĉiuj partoj kunligiĝas por konsistigi nur unu tuton: la unueco estas la plej grava principo de internacia lingvo; unueco donas fortecon PrV ; romano, kiu havas unuecon (komponi); rompi la ŝtatan, nacian unuecon.
angle:
unity
beloruse:
1. адзінасьць 2. адзінства
ĉeĥe:
jednota, jednotnost, jednoznačnost
finne:
1. ykseys 2. yhtenäisyys
france:
unité (qualité) ~eco donas fortecon: l'union fait la force.
germane:
Einheit, Einheitlichkeit
hebree:
2. אחידות, אחדות
hispane:
unidad (unión) 1. unicidad 2. unidad
hungare:
1. egyedüliség, egyedülvalóság 2. egység, egységesség
indonezie:
kesatuan, persatuan
itale:
unità (unione) 1. unicità
japane:
統一性 [とういつせい], 一致 [いっち], 一貫性 [いっかんせい], 単一性 [たんいつせい]
katalune:
unió, unicitat ~eco donas fortecon: la unió fa la força.
nederlande:
eenheid (samenhorigheid)
norvege:
enighet
ruse:
1. единственность 2. единство
slovake:
jednota, jednotnosť
svede:
2. enhetlighet
ukraine:
єдність

unuigi

(tr)
1.
Kunigi plurajn objektojn en unu tuton: la animo estas unuigita kun la korpo; unuigi la fortojnB ; ŝi unuigis en si la ĉarmon kaj la saĝon.
2.
Kunigi per politika, religia, komerca aŭ simila ligo: la unuigita reĝlando de Granda Britujo kaj Irlando; la unuigitaj ŝtatoj de Norda Ameriko (Usono); ni ĵuris labori por reunuigi l' homaron [34]. VD:kunfandi, kunmiksi
34. L. L. Zamenhof: Preĝo sub la Verda Standardo
angle:
amalgamate, unify, unite
beloruse:
аб'яднаць, злучыць, зьвязаць
bretone:
unaniñ
ĉeĥe:
sdružit, sjednotit, sloučit
finne:
yhdistää
france:
unir
germane:
vereinigen, einen
hebree:
לאחד
hispane:
1. unir, reunir re~igi: juntar, reunificar.
hungare:
egyesít
indonezie:
menyatukan mempersatukan
itale:
unire
japane:
一つにする [ひとつにする], 結合させる [けつごうさせる], 統一する [とういつする], 統合する [とうごうする]
katalune:
1. unir, reunir 2. unificar re~igi: rejuntar, reunificar.
nederlande:
verenigen, eenmaken
norvege:
forene
ruse:
объединять, объединить
slovake:
spájať, stmeliť, zjednotiť, zlúčiť
svede:
2. förena
ukraine:
об’єднувати, єднати, поєднувати

unuiĝi

(ntr)
1.
Kuniĝi en unu tuton: la oksigeno unuiĝas kun hidrogeno por naski akvon.
2.
Kuniĝi per politika aŭ simila ligo: proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon [35]; la Poŝta unuiĝo; tio alkondukos eble al la unuiĝo de la homaro [36]. VD:akordiĝi, asocio, ligo, societo
35. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
36. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
angle:
unify, unite
beloruse:
аб'яднацца, злучыцца
bretone:
en em unaniñ
finne:
yhtyä, yhdistyä
france:
s'unir
germane:
sich vereinigen, zusammengehen
hebree:
להתאחד
hispane:
1. unirse, juntarse 2. asociarse, aliarse, coaligarse ~iĝo: unión, asociación.
hungare:
egyesül
indonezie:
bersatu
itale:
unirsi
japane:
一つになる [ひとつになる], 結びつく [むすびつく], 団結する [だんけつする], 同盟する [どうめいする]
katalune:
1. unir-se, ajuntar-se 2. associar-se, aliar-se, coalitzar-se ~iĝo: unió, associació.
nederlande:
zich verenigen
norvege:
forene seg
ruse:
объединяться, объединиться, соединяться, соединиться ~iĝo: объединение.
svede:
förenas
ukraine:
об’єднуватися, єднатися, поєднуватися, з’єднуватися

unuiĝo

1.
Kuniĝo al unu tuto: ni disiĝis en paco kaj amo, same ni renkontos unu la alian antaŭ Dio... […] ― ekzistas do sur la tero tiaj poemoj ― tiaj unuiĝoj kaj rememoraĵoj... [37]; inter la esperantistoj troviĝas personoj, kiuj […] revas, ke [Esperanto] alkondukos eble al unuiĝo de la homaro [38]; slavofiloj […] oni nomis en Rusujo la partianojn de l’ unuiĝo de ĉiuj slavaj popoloj [39]; post dekkvar jaroj de senfrukta unuiĝo, iliajn dezirojn fine estis realiginta la nasko de filino [40]; Zalmuna forte penis imagi ian ekstazon, kiun ŝi sentos […] antaŭ la statueto de la amata diino, kaj ĉe la penso pri baldaŭa unuiĝo kun ŝi [41]; kion ŝi pensas: […] la unuiĝo de la animoj, el kio ŝi plue opiniis, ke laŭ tio la vorto „animo“ signifas la seksajn organojn [42].
2.
POL Kuniĝo pro komuna politika celo: armita unuiĝo de nobelaro [43]; Unuiĝo de Instruistoj organizis la unuajn oficialajn kursojn de Esperanto [44]; Unuiĝo Internacia de Marionetistoj [45]; oni proponis la starigon de Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj, kiel nura federacio, kun la CO kiel sidejo [46]. SIN:asocio1, ligo2, societo1
angle:
unification 2. union
germane:
Vereinigung
japane:
統一 [とういつ], 団結 [だんけつ], 合同 [ごうどう], 連合 [れんごう], 同盟 [どうめい]

unuaaĵo

Unuaj produktoj de tero aŭ bestoj en la sezono: kiel unuaaĵon el via pasto alportu oferdone kukon [47].
angle:
first fruits
finne:
uutinen (uutisvilja, -leipä tms.)
france:
prémices
hispane:
primicias
hungare:
primőr, első termés
itale:
primizia
japane:
初物 [はつもの], 初穂 [はつほ]
katalune:
primeries
nederlande:
primeur (fruit b.v.)
ukraine:
перший плід, перший приплід

unuaecoZ

Unua rango: li ne povas doni la unuaecon al la filo de la amata [48].
angle:
primacy
beloruse:
першасьць, першынство
ĉeĥe:
priorita, přednost
finne:
ensimmäisen asema, etusija
france:
primauté
hispane:
primacía, preeminencia
hungare:
elsőség
japane:
第一位 [だいいちい], 優先権 [ゆうせんけん]
katalune:
preeminència, primordialitat
ruse:
первенство
slovake:
prednosť, priorita
ukraine:
першість, рідше першенство, пріоритет

unuaulo

Homo el la unua rango: ve […] al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj […] [49]! VD:elito
angle:
eminence (person), highest ranking person
beloruse:
першы (наз.)
ĉeĥe:
prvotřídní člověk
finne:
ensimmmäinen (ihminen)
hispane:
eminencia, excelencia, autoridad
hungare:
élenjáró, első ember
japane:
第一人者 [だいいちにんしゃ]
katalune:
eminència, excel·lència, autoritat
nederlande:
eersteling
ruse:
первый (в знач. сущ.)
slovake:
popredná osobnosť
ukraine:
перший (у знач. ім.), цар, володар, владика

unuavenaĵo

BIB Unuaaĵo: faru honoron al la Eternulo […] el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj [50].
angle:
first fruits
beloruse:
пачаткі
france:
prémices
hispane:
primicias
hungare:
primőr, első termés
itale:
primizia
japane:
初物 [はつもの], 初穂 [はつほ]
katalune:
primícies
ruse:
начатки

unuhava

MAT
(p.p. ringo) Posedanta unuon.
angle:
with unit
beloruse:
з адзінкай
finne:
ykkösalkiollinen
france:
unifère
germane:
mit Einselement
hispane:
unitario
hungare:
egységelemes
itale:
unifero (mat.)
katalune:
unitari
pole:
(pierścień) z jedynką
ruse:
с единицей (кольцо и т.п.)

imaginara unuo

angle:
imaginary unit
beloruse:
уяўная адзінка
ĉeĥe:
imaginární jednotka
finne:
imaginaariyksikkö
france:
unité imaginaire
germane:
imaginäre Einheit
hispane:
unidad imaginaria
hungare:
képzetes egység
itale:
unità immaginaria
katalune:
unitat imaginària
nederlande:
imaginaire eenheid
pole:
jedność urojona, jednostka urojona
ruse:
мнимая единица
slovake:
imaginárna jednotka

malunueco

Plureco, diseco, malsameco de konsisto, de opinioj...: unueco estas forteco kaj malunueco estas malforteco [51]. VD:bunteco2, heterogeneco, malkonkordo
51. R. Corsetti: Unueco estas forteco kaj malunueco estas malforteco!, Spegulo, 2008:1
angle:
disunity
beloruse:
разьяднанасьць
ĉeĥe:
rozkol
france:
disparité, pluralité
hispane:
heterogeneidad, pluralidad, disparidad, diversidad
katalune:
diversitat, heterogeneïtat, disparitat, mescla
nederlande:
onenigheid
norvege:
uenighet
slovake:
nejednotnosť, nesvornosť, rozkol

mezurunuo

SCI Difinita kvanto elektita por taksi per komparo samspecajn kvantojn, kalkulante, kiomoble ili enhavas tiun kvanton aŭ frakcion da ĝi: la metro estas la universala mezurunuo de la longo; bekerelo estas la mezurunuo de radioaktiveco [52].
mezurunuoj
angle:
unit of measurement
beloruse:
адзінка вымярэньня
bretone:
unanenn vuzuliañ
ĉeĥe:
měrná jednotka
finne:
mittayksikkö
france:
unité de mesure
hispane:
unidad de medida, unidad métrica
hungare:
mértékegység
itale:
unità di misura
katalune:
unitat mètrica, unitat de mesura
nederlande:
eenheid
norvege:
enhet
pole:
jednostka miary
ruse:
единица измерения
slovake:
merná jednotka
taje:
หน่วยวัด
ukraine:
одиниця виміру

monunuo

EKON Mezurunuo, servanta por kalkuli monon: komuna monunuo inter 12 el la landoj, apartenantaj al la komunumo [53]; la efikoj de stabila monunuo je la ekonomia vivo estas okulfrapaj [54]; ne eblus prezenti la monunuon stelo sen mallonge skizi la historion de Universala Ligo – la Esperanto-asocio, kiu lanĉis ĝin [55].
monunuoj
53. Monato, Umberto Broccatelli: De nacioj al ... kio?, 2004
54. Monato, Nelly Masemi: Stabila valuto gravas, 2010
55. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
angle:
currency unit, monetary unit
beloruse:
грашовая адзінка
bretone:
unanenn voneiz
ĉeĥe:
měnová jednotka
finne:
rahayksikkö
france:
unité monétaire
hispane:
unidad monetaria
hungare:
pénzegység
indonezie:
mata uang
itale:
unità monetaria
japane:
貨幣単位 [かへいたんい], 通貨単位 [つうかたんい]
katalune:
unitat monetària
nederlande:
munteenheid
norvege:
myntenhet
ruse:
денежная единица
slovake:
peňažná jednotka
taje:
หน่วยเงินตรา
ukraine:
грошова одиниця

mona subunuo

EKON Subunuo de monunuo: soldo estas malnova franca mona subunuo.
angle:
currency subunit, monetary subunit
beloruse:
дробная грашовая адзінка, разьменная манэта
bretone:
isunanenn voneiz
finne:
rahan alayksikkö
france:
sous-unité monétaire
hispane:
subunidad monetaria
hungare:
váltópénz
itale:
sottounità monetaria, sottomultiplo (di unità monetaria)
katalune:
subunitat monetària
ruse:
разменная монета

pli ol unu

Pluraj: pli ol unu viro forlasis altan rangon por virino [56].
beloruse:
не адзін, некалькі
ĉeĥe:
nejeden
finne:
enemmän kuin yksi, usea
france:
plus d'un
hispane:
algunos, varios
itale:
più d'uno
katalune:
alguns
ruse:
более одного, несколько
slovake:
nejeden

subunuo

Ono de mezurunuo: centimetro estas subunuo de metro; metro estas subunuo de kilometro.
bretone:
isunanenn
finne:
alayksikkö, kerrannaisyksikkö (yksikön murto-osa)
france:
sous-multiple (d'unité de mesure)
hispane:
submúltiplo (de unidad de medida)
hungare:
alegység
itale:
sottomultiplo (di misura)
katalune:
subunitat
nederlande:
onderdeel
ruse:
дольная единица измерения

superunuo

Mezurunuo, kiu estas oblo de la baza: kilometro estas superunuo de metro.
beloruse:
кратная адзінка (вымярэньня)
finne:
kerrannaisyksikkö (yksikön monikerta)
france:
multiple (d'unité de mesure)
hispane:
múltiplo (de unidad de medida)
hungare:
többszörös egység
itale:
multiplo (di misura)
katalune:
múltiple
ruse:
кратная единица измерения

unu la alian, unu al la alia

(frazaĵo)
Unu agante aŭ efikante al iu alia same, kiel tiu al la unua; reciproke: ne malprofitigu unu la alian [57]; du knaboj jam ĉirkaŭprenas unu la alian [58]; ili diris unu al la alia: kial ni sidas ĉi tie, ĝis ni mortos [59]? ĉiuminute oni penis korekti unu la alian [60]; apogante sin reciproke unu al la alia Marta . VD:inter si
angle:
each other
beloruse:
адзін аднаго, адзін аднаму
france:
l'un l'autre
germane:
einadner
japane:
お互いに [おたがいに]

unu post la alia, unu post alia, unu post unu

Sinsekve, laŭvice, unuope laŭ la tempo: festoj kaj baloj sekvis unu post la alia [61]; tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono [62].
61. -: La Karaj Braceletoj, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
62. E. Privat: Historio de la lingvo Esperanto, 1912
beloruse:
адзін за адным
france:
l'un après l'autre
hispane:
el uno después del otro
japane:
次々に [つぎつぎに]

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~aaĵo : Mankas dua fontindiko.
~aeco: Mankas verkindiko en fonto.
~aulo: Mankas dua fontindiko.
~avenaĵo: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
imaginara ~o: Mankas dua fontindiko.
imaginara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~eco: Mankas dua fontindiko.
mezur~o: Mankas dua fontindiko.
mona sub~o: Mankas fontindiko.
mona sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pli ol ~: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o: Mankas fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.