prioritat/o PIV1

prioritato

1.
Unua en laŭgraveca vicordo de farendaĵoj; rajto pli forta ol tiu de aliaj: ekde nun ricevos prioritaton (neglektata) en-, ne ekster-landa politiko [1]; milita taglibro de Paul Gubbins havas prioritaton kaj tiel eble forrabas spacon, kiu estus je dispono por artikolo pri lingvo de eta etno [2]; idiota kutimo kaj regulo estas tiu pri la „prioritato”: se oni hazarde malkovras en la arĥivoj nomon pli antikvan, ol tiu kiu ĝis nun estas uzata, tiu ĉi lasta devas malaperi kaj cedi lokon al la antikvulo [3]; Esperanton mi bedaŭrinde ankoraŭ ne regas, sed tio estas unu el miaj lingvaj prioritatoj en proksima estonteco [4]; ni estas toleremaj rilate ajnan seksan inklinon, tamen ni donas prioritaton al tradiciaj familioj kaj strebas propagandi familiajn valorojn [5]; tio […] donis al li la rajton ne disiĝi de la menciita muro, por cedi prioritaton al iu ajn [6]. VD:prefero
2.
Grado en laŭgraveca vicordo: la redakcia sekretario sidas antaŭ amaso da artikoloj kun prioritato 1, sed […] ne por ĉiuj estas loko en la aktuala numero [7]; prioritato: 2 [8]; prioritato: 3 [9].
VD:antaŭeco
angle:
 priority
beloruse:
 прыярытэт, перавага
ĉeĥe:
 priorita, přednost, přednostní právo
france:
 préséance, priorité
germane:
 Priorität, Vorrang 2. Wichtigkeit
nederlande:
 voorrang, prioriteit
pole:
 priorytet
portugale:
 prioridade
slovake:
 prednosť, priorita
svede:
 prioritet
ukraine:
 пріоритет, першість, старшинство

prioritata

Unue konsiderenda, unue farenda: prioritataj taskoj [10]; per la enspezoj oni unue repagas la prioritatajn kreditorojn: impostojn, socian asekuron, dungitojn [11]; la prioritata atento estis direktita al la ekonomiaj avantaĝoj de la internacia kunlaboro [12]; vole nevole, la lernado de la angla kondukas al prioritata intereso pri la nord-amerika kulturo kaj ideologio [13].
10. R. Corsetti, Lee C.-Y.: Kampanjo 2000, Esperanto, jaro 1997a, numero 1091a (4a)
11. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
12. Monato, Ivo Durwael: Bukedo de popolarto
13. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
beloruse:
 прыярытэтны
france:
 prioritaire
germane:
 vorrangig
nederlande:
 voorrangs-, prioritair (bn.)
pole:
 priorytetowy
portugale:
 prioritário

prioritate

Kun antaŭrajto, kun pleja graveco: li instruu prioritate la turkajn lingvon kaj skribon [14]; se homoj daŭre sin ĵetas de sur klifo, ne indas prioritate okupiĝi pri la kadavroj [15].
beloruse:
 прыярытэтна
ĉeĥe:
 přednostně
france:
 prioritairement
germane:
 vorrangig, zuerst
nederlande:
 met voorrang, prioritair (bw.)
pole:
 priorytetowo
slovake:
 prednostne

prioritati

1.
(ntr)
Esti plej grava, prioritata: prioritatas la riparado de la difektita medio [16]; inter 31 tekstoj prioritatas 11 [17]; por burundanoj prioritatis paco, sekureco, libereco, justeco kaj demokratio [18].
2.
(tr)
Difini kiel plej grava; prioritatigi: oni […] prioritatu la tradukon de ĉiuj gravaj dokumentoj al tiuj lingvoj [19].
16. Federacio de Eŭropaj Verdaj Partioj: Politikaj Gvidlinioj, Ekologio, 1993
17. Monato, Renée Triolle (Reprezentanto de UEA ĉe Unesko): Novaj ideoj ĉe la ideo-laboratorio
18. Monato, Sabiyumva Jérémie/pg: Kie sukero iĝas oro
19. -: UN deklaras 2008 internacia jaro de lingvoj, pdf.iompostiom.net, 2007-05, numero 10a
beloruse:
 мець прыярытэт
france:
1. être prioritaire
germane:
1. Vorrang haben
nederlande:
 voorrang hebben
portugale:
1. ser prioritário

prioritatigi

(tr)
Elekti kiel unue atentindan, farendan: ĉu unue certigi militan venkon kontraŭ la reakciularo aŭ prioritatigi la revolucion? [20]; [ili] ne agas en ĉi tiuj kampoj pro la neceso prioritatigi kaj pro la konsidero, ke aliaj neregistaraj organizaĵoj jam aktivas specife en tiuj kampoj [21]; la hispanaj investoj por disvolvado ĉiam prioritatigis Sud-Amerikon, anstataŭ la najbarajn sudajn landojn [22]. VD:preferi
20. V. Markov: La hispana intercivitana milito..., La Sago, 2006-12, numero 31a
21. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
22. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron
angle:
 prioritise
beloruse:
 аддаваць прыярытэт
france:
 prioriser
germane:
 mit höchster Priorität behandeln, den Vorrang geben
nederlande:
 voorrang geven
portugale:
 dar prioridade, priorizar
svede:
 prioritera

administraj notoj