*gut/i PV

*guti

(ntr)
Deflui, fali pogute: de la rozfolioj ankoraŭ gutas roso; larmoj gutis de ŝiaj vangoj; ne gutas mielo el la ĉielo (neniu akiro sen laboro)PrV ; subite ekgutis pluvo; malpacema virino estas kiel konstanta gutado [1] VD:ŝviti.
angle:
drip (vi)
beloruse:
крапаць
bulgare:
капя
ĉeĥe:
kapat
ĉine:
[dì], 掉 [diào], 零 [líng]
france:
goutter, dégoutter
germane:
tropfen
hispane:
gotear
hungare:
csepeg ne ~as mielo el la ĉielo: nem hullik manna az égből.
japane:
したたる
katalune:
degotar, gotejar ne ~as mielo el la ĉielo: les garrofes no cauen del cel.
nederlande:
druppelen
portugale:
gotejar, pingar
ruse:
капать (падать каплями)
slovake:
kvapkať
svede:
droppa
tibete:
ཤོར་
ukraine:
капати, крапіти

*guto [2]

1.
Globeto, malgranda ero, kiu defluas el fluaĵo: guto de pluvo, de sango, de ŝvito; guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitanPrV ; ŝviti per dikaj gutoj; verŝi guton post guto.
2.
Malgranda kvanto da fluaĵo: guto da vino, da akvo, da veneno; restas ankoraŭ kelkaj gutoj en la fundo de la glaso; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistusPrV ; maro estas nur gutaroZ .
3.
(figure) Iometo da io abstrakta: la publiko ne faras al si la demandon ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi spritaj mokoj [3]; pli helpas guto da feliĉo ol barelo da saĝoPrV .
angle:
drop (n, a small amount of liquid)
beloruse:
кропля
bulgare:
капка
ĉeĥe:
guta, kapka
ĉine:
[diǎn], 滴 [dī], 水滴 [shuǐdī]
france:
goutte
germane:
Tropfen
hispane:
gota
hungare:
csepp sen ~oj malgrandaj maro ne ekzistus: cseppből lesz a tenger.
japane:
しずく, 一滴 [いってき], 微量 [びりょう]
katalune:
gota sen ~oj malgrandaj maro ne ekzistus: tota pedra fa paret.
nederlande:
druppel
nepale:
ड्रप
portugale:
gota, pingo
ruse:
капля
slovake:
guta, kvapka
svede:
droppe
tibete:
ཐིག་པ་
ukraine:
крапля

gut

(sonimito)
Sono de fala guto trafanta ion: Gut... gut... gut... gut...! Pluveroj, kiuj sinkas... [4].
4. K. Piĉ: La Lasta Larmo, La Bermuda triangulo, 1989
angle:
drip (sound)
beloruse:
кап
france:
glip, glop (son de goutte)
hispane:
cloc-cloc (sonido del goteo)
katalune:
xip-xap

gutigi

(tr)
Faligi gutojn, verŝi pogute: la folioj post la pluvo gutigas la akvon per milkoloraj perloj.
angle:
drip (vt)
beloruse:
капаць (рабіць кроплі)
ĉeĥe:
kapat (něco), lít po kapkách
france:
égoutter, verser goutte à goutte
hispane:
escurrir, verter gota a gota, destilar (sentido de rezumar)
hungare:
csepegtet
japane:
滴下する [しずくかする]
katalune:
destil·lar
nederlande:
doen druppen
portugale:
pingar
ruse:
капать (ронять капли)
slovake:
liať po kvapkách
ukraine:
капати, лити краплями

gute, pogute

Guto post guto, iom post iom malrapide: verŝi pogute; feliĉo venas gute, malfeliĉo venas fluePrV .
angle:
drop by drop
beloruse:
па кроплі
ĉeĥe:
po kapkách
ĉine:
一滴一滴地 [yīdīyīdīde]
france:
goutte à goutte
germane:
tropfenweise
hispane:
gota a gota
hungare:
cseppenként, apránként
japane:
一滴ずつ [ひとてきずつ], 少しずつ [すこしずつ]
katalune:
de gota en gota, de mica en mica
nederlande:
druppelsgewijs
portugale:
gota a gota
ruse:
по капле
slovake:
po kvapkách
ukraine:
по краплі

deguti

(ntr)
Fali gutante: unu sangoguto, vere nur unu sola, degutis de la blanka ĉefplumo [de la anĝela flugilo] [5]; li per unu mano kaptis la oleon degutantan de la pano [6]; (figure) kiam li respondis, malŝato kaj malaprobo kvazaŭ degutis el liaj vortoj [7].
5. H. C. Andersen, trad. K. Knopf: Malica princo, Dansk Esperanto-Blad, 1942-11
6. M. Müller, trad. V. Lutermano: Malsatartisto, [2002]
7. A. García Fumero: Releviĝo, Monato, 1998/01, p. 20
angle:
drip down, drip out
beloruse:
капаць (з чагосьці)
ĉeĥe:
kanout, okapávat, skapávat
france:
goutter (de qc), dégoutter, couler (goutte à goutte)
germane:
herunter tropfen
hispane:
gotear de
hungare:
lecsepeg
katalune:
degotar
slovake:
odkvapkávať

traguti

(x)
Traflui tra iu materialo kaj transe guti: pluvo tragutas tra la tegmento. VD:liki
angle:
drip through
beloruse:
працякаць кроплямі (празь нешта)
ĉeĥe:
prokapávat, zatékat
france:
s'infiltrer, traverser (liquide)
hispane:
infiltrarse, filtrarse
japane:
しみ通る [しみとおる]
slovake:
prekvapkávať

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
tra~i: Mankas dua fontindiko.
tra~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.