1element/o

elemento

1.
Baza parto aŭ substanco de tutaĵo: la elementoj de elektra pilo; la intelektaj elementoj de la socio; en la landon alfluis fremdaj elementoj [1]; tiu rezono enhavas en si elementon de necertecoZ .
a)
FIL Ĉiu el la bazaj ioj (substancoj, fenomenoj), el kiuj, laŭ kredo de la antikvuloj, konsistas aŭ estas farita la universo: grekaj filozofoj konis kvar elementojn: aeron, fajron, akvon kaj teron; la ĉina medicino klasifikas ĉiujn aferojn laŭ la kvin elementoj – metalo, akvo, ligno, fajro kaj tero [2].
b)
Natura medio kiun konsistigas tia elemento1.a en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos [3]; (figure) li estas en sia elemento kiam li parolas pri sociologio.
c)
La materia parto de natura fenomeno (ventego, inundo, tertremo, erupcio ktp) kiu manifestiĝas kiel nehaltigebla kaj superhoma detrua forto: la ekstere furiozantaj elementoj; oni diras, ke ŝipo povos veturi kontraŭ la vento kaj malbonvetero, ke ĝi estos potenco kontraŭ la elementoj [4];
d)
KEM Substanco supozata simpla, kaj konsistanta el samsubstancaj eroj. ĥemiaj elementoj
URL: perioda tabelo de ĥemiaj elementoj
e)
PED Ĉiu el la plej necesaj kaj plej simplaj principoj de scienco, per kiuj oni komencas la instruadon pri ĝi: elementoj de fonetiko, gramatiko, fiziko.
2.
MAT[5] Ĉiu el la objektoj apartenantaj al aro: la aro signita per {a,b} enhavas du elementojn; la nombro π estas elemento de la aro de reeloj. VD:aparteni
3.
MAT[6] (de (n,p)-matrico) Termo, koeficiento: (n,p)-matrico enhavas np elementojn; ĉiuj elementoj de nulmatrico egalas al 0.
Rim.: Tiu internacia termino troviĝas ankaŭ en [7]. Estas la sama problemo kun ĝi, kiel estas kun „vico“, „opo“, „familio“ aŭ „polinomo“: la naciaj lingvoj uzas preskaŭ indiferente, sed nekohere inter si, terminojn de la tipo „termo“, „elemento“, „koeficiento“, „membro“ ks. „Elemento“ estas aparte malbonvena pro ĝia kolizio kun la arteoria senco, des pli ke gravas ne konfuzi opon aŭ matricon kun aro. „Termo“ ne plaĉas al la ĝerman- kaj slav-lingvanoj pro ĝia troa ligiteco kun adicio, same kiel aliajn ŝokus „faktoro“, dum ili facilanime akceptas „koeficiento“. Tamen ĉi-lasta ĝuste ŝokas, kiam ne plu klare aperas, al kiu grando, ĝi multiplike aplikiĝas (do uzi ĝin por matrico implicite resendas al „matrico de lineara ekvaciaro“, kio estas nur unu aplikkampo de matricoj). „Membro“, „ano“ aŭ eĉ „ero“, povus esti solvoj al tiu problemo, sed ŝajne ne estas uzataj.
afrikanse:
element
albane:
element
amhare:
ንጥረ ነገር
angle:
2. element (of a set) 3. element (of a matrix), coefficient (of a matrix), entry (of a matrix)
arabe:
عنصر
armene:
տարր
beloruse:
2. элемэнт 3. элемэнт (матрыцы), кампанэнт (матрыцы), каэфіцыент (матрыцы) 1.a элемэнт, стыхія 1.b стыхія 1.c стыхія 1.d элемэнт 1.e элемэнт, аснова, пачатак
bengale:
উপাদান
birme:
ဓါတ်
bosne:
element
ĉeĥe:
živel, dílec, element, prvek
dane:
elementet
estone:
element
eŭske:
elementu
filipine:
elemento
france:
élément 2. élément (d'un ensemble) 3. élément (d'une matrice), coefficient (d'une matrice), terme (d'une matrice)
galege:
elemento
germane:
Element 2. Element (einer Menge) 3. Element (einer Matrix), Glied (einer Matrix), Koeffizient (einer Matrix) 1.d chemisches Element
guĝarate:
તત્વ
haitie:
eleman
haŭse:
kashi
hinde:
तत्व
hispane:
elemento
hungare:
elem
igbe:
mmewere
irlande:
eilimint
islande:
þáttur
japane:
要素
jave:
unsur
jide:
עלעמענט
jorube:
ano
kanare:
ಅಂಶ
kartvele:
ელემენტი
kazaĥe:
элемент
kimre:
elfen
kirgize:
элемент
kmere:
ធាតុ
koree:
요소
korsike:
elimentu
kose:
isiqalelo
kroate:
element
kurde:
pêve
latine:
aliquid
latve:
elements
laŭe:
ອົງປະກອບຂອງ
litove:
elementas
makedone:
елемент
malagase:
singa
malaje:
elemen
malajalame:
മൂലകം
maorie:
huānga
marate:
घटक
monge:
keeb
mongole:
элемент
nederlande:
element
nepale:
तत्व
njanĝe:
amafotokozera
okcidentfrise:
elemint
panĝabe:
ਤੱਤ
paŝtue:
عنصر
pole:
2. element (zbioru) 3. element (macierzy), współczynnik (macierzy) 1.a pierwiastek, żywioł 1.b żywioł 1.c żywioł 1.d pierwiastek 1.e element, podstawa
portugale:
elemento 2. elemento 1.d elemento 1.e elemento
ruse:
2. элемент (множества) 3. элемент (матрицы), компонента (матрицы) 1.a элемент, стихия 1.b стихия 1.c стихия 1.d элемент 1.e основа, начаток, азы
samoe:
tōtōga
sinde:
هدايت
sinhale:
මූලද්රව්යය
skotgaele:
eileamaid
slovake:
prvok, prvotná látka, prírodný živel
slovene:
elementa
ŝone:
eremendi
sote:
elements
sunde:
unsur
svahile:
kipengele
taĝike:
элемент
taje:
องค์ประกอบ
tamile:
உறுப்பு
tatare:
элемент
telugue:
మూలకం
turke:
1.d element
ukraine:
елемент
urdue:
عنصر
vjetname:
yếu tố
zulue:
isici

elementa

1.
Konsistiga kaj simpla, nemalkomponebla: la elementaj korpoj.
2.
Fundamenta, baza, rilata al elemento1.a aŭ elemento1.b: la elementaj fortoj de la vivo; inundoj, uraganoj kaj aliaj elementaj katastrofoj.
3.
Komenca, plej simpla, unuagrada: tiu ĉi libreto estas ... nur elementa kaj enkonduka [8]; elementa geometrio; elementa lernejo; batali por la plej elementa homa liberecoZ .
beloruse:
элемэнтарны
ĉeĥe:
elementární, základní
france:
élémentaire
germane:
elementar
hebree:
יסודי
hispane:
elemental
hungare:
elemi, elementáris
nederlande:
elementair
pole:
elementarny
ruse:
1. элементарный 2. стихийный 3. начальный
slovake:
elementárny, prvopočiatočný, základný

elemente

Simple.
beloruse:
элемэнтарна, проста
germane:
elementar
hebree:
ביסודיות
hungare:
elemien
nederlande:
eenvoudig
pole:
elementarnie
ruse:
элементарно

parolelemento PIV1

GRA Baza vortospeco, ariganta vortojn laŭ unuecaj funkcioj gramatikaj (kapablo servi kiel iuj frazpartoj, ekzemple kiel subjekto por substantivo), morfologiaj (fleksia sistemo: deklinacio ĉe la substantivoj, konjugacio ĉe la verboj ktp), ĝenerala ĉefkoncepto semantika (agoj ĉe la verboj, objektoj ĉe la substantivoj).
Rim.: La terminoj „parolelemento“ kaj „vortospeco“ ofte estas uzataj sinonime, tamen laŭ sia konstruo la unua implicas elementan simplecon, purecon, dum „vortospeco“ povas esti hibrida, malsimpla. En Esperanto do la substantivoj, adjektivoj, verboj, adverboj estas tipaj parolelementoj, dum la pronomoj aŭ la nombronomoj aŭ la tabelvortoj estas malsimplaj kaj neunuecaj vortospecoj (ekzemple, komparu senkazan numeralon „tri“ kun substantivaj nombronomoj „miliono“ kaj „dekono“). [Sergio Pokrovskij]
angle:
part of speech
beloruse:
часьціна мовы
france:
partie du discours
hebree:
אלמנט דיבור
hungare:
beszédelem, szófaj
pole:
część mowy
ruse:
часть речи

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas fontindiko.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
parol~o : Mankas dua fontindiko.
parol~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.