1baz/o PIV1
bazo
- 1. ↝
-
Malsupra subportanta parto de objekto:
bazo de turo, de vazo, de
statuo, de monto, de triangulo, de vegetaĵo;
arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj
[1];
el malnova bazo novaj plantidoj kreskasZ
.
fondo, fundo, fundamento, grundo, piedestalo, soklo.
- 2. ↝
- (figure)
Esenca, fundamenta principo:
bazo de teorio;
la justeco estas la bazo de socio;
volo, laboro, obstino estas la bazoj de sukceso.
esenco, fundo, fundamento, kerno, kvintesenco
- 3.
Substanco, kiu naskas salon per kombiniĝado kun acido.
- 4.
- a) ↝
PIV1 (de pozicia nombrosistemo) Nombro de eblaj valoroj por ĉiu cifero, uzata en prezentado de nombro: la bazo de nia kutima nombrosistemo estas 10 (la ciferoj alprenas unu el la dek valoroj de 0 ĝis 9); la komputikistoj uzas la nombrosistemojn kun la bazoj 2, 8, 16 (duuman, okuman kaj deksesuman nombrosistemojn).
-um.
- b) ↝
- PIV1
(de logaritmo aŭ
eksponencialo)
La nombro, kies logaritmo egalas 1, aŭ la bildo
de 1 per eksponencialo:
la nombro `e`,
bazo de naturaj logaritmoj
MatVort
.
-um.
- c) ↝
- [2] (de geometria figuro) Konvencie elektita latero aŭ faco, kiu limas la figuron; la longo de tia latero aŭ la areo de tia faco: bazo de triangulo, piramido, cilindro, konuso; bazoj de prismo (ĉiu el ĝiaj du paralelaj kaj samareaj facoj); areo de paralelogramo egalas al la produto de unu ĝia bazo per la responda alto.
- d) ↝
- [3]
(de modulo aŭ
vektora spaco)
Libera subaro, kiu
naskas la tutan spacon:
se vektora spaco havas finian bazon, ĉiuj
ĝiaj bazoj havas samtiom da elementoj;
se naskanta subaro `bb N` de vektora
spaco inkluzivas liberan subaron `bb L`,
ekzistas bazo inkluzivanta `bb L`
kaj inkluzivata de `bb N`;
bazvektoro (ĉiu elemento de la
bazo).
Rim.: Kelkaj aŭtoroj preferas difini bazon kiel familion. Tio fontas el la fakto, ke por kelkaj aplikoj estas oportune uzi indican skribaĵon de la tipo `sum alpha_i*e_i` kaj tio ebligas ordigi la bazvektorojn.
dimensio, orta, ununorma.
- e) ↝
- (de topologio `bb T`) Tia subaro de `bb T`, ke ĉiu elemento de `bb T` estas kunaĵo de elementoj el la bazo: en metrika spaco, la aro da ĉiuj malfermitaj globoj estas bazo.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 36:24
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7, p.p. triangulo
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §45
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7, p.p. triangulo
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §45
- angle:
- base 4.a radix ~o de naturaj logaritmoj: base of natural logarithms 4.b base (of logarithm) 4.c base (of a polygon) ~vektoro: base vector, basis vector 4.d basis 4.e basis
- ĉeĥe:
- báze, opěrný bod, panel, základna
- france:
- base 4.a base (de numération) ~o de naturaj logaritmoj: base des logarithmes naturels 4.b base (d'un logarithme) 4.c base (d'un polygone) ~vektoro: vecteur de base 4.d base 4.e base
- germane:
- 1. Fuß, Basis 2. Basis 3. Base 4.a Basis ~o de naturaj logaritmoj: Basis der natürlichen Logarithmen 4.b Basis 4.c Basis (von einem Vieleck) ~vektoro: Basisvektor 4.d Basis 4.e Basis
- hebree:
- בסיס
- hispane:
- base
- hungare:
- 1. alap, tő, bázis, talp 2. alap 3. bázis, lúg 4.a alapszám ~o de naturaj logaritmoj: természetes logaritmus alapja 4.b alap (logaritmusé) 4.c alap (sokszögé) ~vektoro: alapvektor
- pole:
- 1. baza, podstawa 2. podstawa 3. zasada 4.a podstawa (systemu liczbowego) ~o de naturaj logaritmoj: podstawa logarytmu naturalnego 4.b podstawa (logarytmu lub potęgi) 4.c podstawa (wielokąta) ~vektoro: wektor bazowy 4.d baza (przestrzeni wektorowej) 4.e baza (topologii)
- rumane:
- 1. bază 2. bază 4.a bază
- ruse:
- 1. основание, основа, подножие, база 2. основа 3. основание (хим.) 4.a основание (системы счисления) ~o de naturaj logaritmoj: основание натуральных логарифмов 4.b основание (логарифма) 4.c основание (многоугольника) ~vektoro: базисный вектор 4.d базис (линейный) 4.e база
- slovake:
- podklad, základ
baza
- ĉeĥe:
- bazální, bázový, elementární, klíčový, kmenový, základní
- france:
- de base 1. basal 2. basique
- hebree:
- בסיסי
- pole:
- bazowy, elementarny, kluczowy
- rumane:
- cheie
- slovake:
- kľúčový, základný
bazi, surbazigi ↝
(tr)
- Apogi sur, fundamenti sur, doni kiel bazon al io: bazi konstruon sur la roko; bazi sian opinion, rifuzon sur iuZ ; sin bazi sur la kutimo; por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito [6]; tiu regulo estas bazita sur praktikaj konsideroj.
- angle:
- base
- ĉeĥe:
- nechat založit, podložit, podstavit
- france:
- baser
- germane:
- gründen (auf), basieren (auf)
- hebree:
- לבסס
- hungare:
- alapoz
- pole:
- bazować (na czymś), opierać (coś na czymś), brać (za podstawę)
- rumane:
- baza
- ruse:
- основать, основывать, базировать
- slovake:
- nechať založiť, postaviť, založiť
baziĝi
(ntr)
- Havi kiel bazon: la turo baziĝas sur dika masonaĵo; nia metodo baziĝas sur la praktiko.
- angle:
- be based (upon)
- france:
- se baser
- germane:
- sich gründen (auf)
- hebree:
- להתבסס
- hungare:
- alapul
- pole:
- bazować (na czymś), opierać się (coś na czymś)
- ruse:
- основаться, основываться, базироваться
- slovake:
- zakladať sa
senbaza ↝
-
Al kiu mankas bazo,
fundamento, pravigo:
senbazaj teorioj, pretendoj.
aera, nepravigita, neserioza
- angle:
- baseless
- ĉeĥe:
- bez podkladu (být), bezdůvodný, neopodstatněný, planý
- france:
- en l'air, infondé, injustifié, immotivé
- hungare:
- alaptalan
- pole:
- bezpodstawny
- ruse:
- безоснователь ный
- slovake:
- neopodstatnený, nepodložený
surbaze de, baze de ↝
(prepoziciaĵo)
- Laŭ4, uzante kiel bazon, kiel modelon: surbaze de tiu ĉi dokumento, oni povus ... elverki specifajn planojn [7]; baze de ĉi tiuj konsideroj ... [8].
7.
Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio, Esperanto, 1988:10 (994), p.
168a
8. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, Enkonduko
8. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, Enkonduko
- ĉeĥe:
- na základě (čeho)
- france:
- à partir de (en prenant pour base), sur la base de
- slovake:
- na základe
duala bazo ↝

- (de bazo `(e_i)` de vektora spaco E) Tia bazo 4.d `(e^i)` de la dualo de `bb E`, ke `bb e^i(bb e_j)` egalas al 1, se `i=j`, kaj al 0 aliokaze.
- angle:
- dual basis
- france:
- base duale
- germane:
- duale Basis
- pole:
- baza dualna
- ruse:
- дуальный базис, двойственный базис, сопряжённый [взаимный] базис
kanona bazo ↝

- (de vektora spaco `bb K^n`) Bazo konsistanta el la opoj, kies ĉiuj termoj egalas alla nulo de `bb K`, krom unu, kiu egalas al ĝia unuo: la `p`-a komponanto de vektoro laŭ la kanona bazo egalas al ĝia `p`-a termo.
- angle:
- canonical basis
- france:
- base canonique
- germane:
- kanonische Basis
- pole:
- baza naturalna, baza kanoniczna
- ruse:
- канонический базис
administraj notoj
pri
~o 4.e:
~i, sur~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duala ~o: Mankas dua fontindiko.
duala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kanona ~o: Mankas dua fontindiko.
kanona ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Mi ne trovis fonton por "~o de topologio", sed sxajnas, ke gxi estas suficxe internacia. [MB]pri duala ~o:
Fonto trovenda. [MB]pri kanona ~o:
Fonto trovenda. [MB]~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i, sur~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duala ~o: Mankas dua fontindiko.
duala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kanona ~o: Mankas dua fontindiko.
kanona ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.