*fund/o PV
*fundo
- 1.
-
Fina parto de io, plej malproksima de la rigardanto.
- a)
- Vertikale plej profunda, malsupra parto de io kava: fundo de puto, vazo, barelo; detruita ĝis la fundo de l' fundamento PrV ; sur la fundo de la maro [1]; sur la fundo de la abismo [2]; ĉio transturniĝis la fundo supren [3]; li esploris iom la fundon de la glaso (li estas ebrieta) PrV ; al kavo senfunda ŝtopado ne helpas PrV ; la vojo situis sur la fundo de valo enfermita de [...] altaj rokoj [4].
- b)
-
Horizontale plej malantaŭa parto de io:
fundo de ĉambroB
, koridoro, scenejo;
antaŭ ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin
[5];
el la fundo de l' ĝardeno eliris homo
[6];
en la fundo de l' salono [li] ekvidis brilon
[7];
sur la fundo de ŝiaj pupiloj [...] kuŝis
nepriskribebla esprimo de moko
Marta
.
horizonto 1
- 2.
- (arkaismo) Fono: longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj literoj prezentis [...] surskribon Marta ; antaŭ ili malrapide, de la fundo de l' nokto eliĝis stranga ombro [8]; la mallarĝaj stratoj kaj la senfinaj vojoj kuŝiĝis morte sur la fundo de la mallumo [9].
- 3.
- (figure) Plej intima, kaŝita parto: sur la fundo de via koro sin kaŝas dubo [10]; penetrema rigardo, kiu atingis ĝis la fundo de l' koro [11]; elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno Marta .
- 4.
- (figure)
Plej esenca parto de io:
la fundo de la homa saĝeco.
bazo 2, fundamento 3, kerno 3
- 5.
- (figure)
Plej alta grado de malboneco:
en la fundo de l' mizero
[12];
la fundo de la malvirto.
kulmino 2
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:16
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la forgesita pipo
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:24
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 10a
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
9. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
12. Monato, REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:16
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la forgesita pipo
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:24
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 10a
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
9. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
12. Monato, REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?
- afrikanse:
- onderkant
- albane:
- fund
- amhare:
- ታች
- angle:
- bottom
- arabe:
- أسفل
- armene:
- հատակ
- azerbajĝane:
- alt
- bengale:
- নীচে
- birme:
- အောက်ခြေ
- bosne:
- dnu
- ĉeĥe:
- dno, spodek, zadní část
- ĉine:
- 1.a 底
- dane:
- bund
- estone:
- alt
- eŭske:
- behean
- filipine:
- ilalim
- france:
- bout, fond (de rivière, récipient, pièce...)
- galege:
- bottom
- germane:
- Grund 2. Hintergrund
- guĝarate:
- નીચે
- haitie:
- anba
- haŭse:
- kasa
- hinde:
- तल
- hispane:
- fondo 1. fondo 2. fondo 3. fondo 4. esencia, fundamento 5. profundidad 1.a fondo
- igbe:
- ike
- irlande:
- bun
- islande:
- botn
- japane:
- ボトム
- jave:
- ngisor
- jide:
- דנאָ
- jorube:
- isalẹ
- kanare:
- ಕೆಳಗೆ
- kartvele:
- ბოლოში
- katalune:
- 1.a fons
- kazaĥe:
- төменгі
- kimre:
- gwaelod
- kirgize:
- Жыйынтык
- kmere:
- បាត
- koree:
- 바닥
- korsike:
- fondu
- kose:
- ezantsi
- kroate:
- dno
- kurde:
- erd
- latine:
- imo
- latve:
- apakšā
- laŭe:
- ທາງລຸ່ມ
- litove:
- apačia
- makedone:
- дното
- malagase:
- ambany
- malaje:
- bahagian bawah
- malajalame:
- അടിത്തട്ട്
- malte:
- qiegħ
- maorie:
- raro
- marate:
- तळ
- monge:
- hauv qab
- mongole:
- доод
- nederlande:
- 2. achtergrond 3. grond 4. kern 5. toppunt 1.a bodem
- nepale:
- तल
- njanĝe:
- pansi
- okcidentfrise:
- boaiem
- okcitane:
- 1.a fons
- panĝabe:
- ਤਲ
- paŝtue:
- ښکته
- pole:
- 2. tło 3. dno, głębia 4. głębia 5. dno 1.a dno, głębia
- portugale:
- fundo
- ruande:
- hepfo
- rumane:
- abis
- ruse:
- 2. фон 3. глубина 4. основа 5. глубина 1.a дно
- samoe:
- muli
- sinde:
- تري ۾
- sinhale:
- පහළ
- skotgaele:
- ìosal
- slovake:
- dno, spodok
- slovene:
- spodnji
- somale:
- ugu hooseysa
- ŝone:
- pasi
- sote:
- tlase
- sunde:
- dasar
- svahile:
- chini
- taĝike:
- дар қаъри
- taje:
- ด้านล่าง
- tamile:
- கீழே
- tatare:
- аста
- telugue:
- దిగువ
- tibete:
- གཏིང་
- ukraine:
- від низу до
- urdue:
- نیچے
- uzbeke:
- pastki
- vjetname:
- dưới
- zulue:
- ngezansi
funda
- 1.
- Estanta en la fundo: funda akvo, ŝlimo, feĉo, fiŝo.
- 2.
- (figure)
Penetranta la esencon de la afero:
fundaj konoj;
oni unu fojon ricevu fundan klarigon pri via konduto
[13];
lia klara komprenemo trapenetris ĝis la funda vero
[14];
funda idealismo
[15];
funda reorganizo
[16];
mi faru tre fundajn esplorojn pri tio, ĉu […] prave la Romanoj
nomis Taĥon ora rivero
[17];
por la praveco de tiu ĉi mia funda tezo mi havas multajn
evidentajn [...] pruvojn
[18].
kerna, profunda3
13.
Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Tria
14. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
15. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 12
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
17. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
18. Monato, Maul Stefan: Malbona venko
14. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
15. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 12
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
17. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
18. Monato, Maul Stefan: Malbona venko
- ĉeĥe:
- důkladný, jsoucí na dně
- france:
- 2. de fond, du fond, approfondi, essentiel, foncier (essentiel), profond (essentiel)
- germane:
- Grund-
- hispane:
- profundo 1. del fondo 2. del fondo
- nederlande:
- 1. diep 2. diep
- pole:
- 1. denny, głębinowy 2. dogłębny
- ruse:
- 1. донный, глубинный 2. глубокий, основательный
- slovake:
- dôkladný
- ukraine:
- донний, глибинний, глибокий, ґрунтовний
funde
- 1.
- Ĉe la fundo: fulmofajro zigzaganta, […] disŝiris la nubon, lumigante kiel plentage al la maro kaj al la krutaĵo […] funde aperis blankaĵo kuŝanta, kaj senmova [19]; la kapitano tiel ofte troviĝis en antaŭpostenoj, funde de la dezerto [20].
- 2.
- (figure) Plene, plendetale: kiu ripetas abunde, lernas plej funde PrV ; ĝiaj dentoj la detruon pli funde faris ol skalpel' [21]; funde de sia koro li dubis [22]; oni ĝis nun ne funde komparis tiaman situacion en Germanio kun la nuna en Eŭropo [23].
19.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua
21. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
23. Monato, Guido Van Damme: BELGIO: Malvuali nigran fantomon
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua
21. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
23. Monato, Guido Van Damme: BELGIO: Malvuali nigran fantomon
- ĉeĥe:
- důkladně
- france:
- à fond, au fond, sur le fond, de manière approfondie
- germane:
- 1. am Grund 2. gründlich
- hispane:
- 1. en el fondo 2. profundamente
- nederlande:
- 1. in de diepte 2. grondig
- pole:
- 1. na dnie, w głębinach (głęboko - aż na dnie) 2. dogłębnie
- ruse:
- 1. на дне 2. основательно , досконально
- slovake:
- dôkladne
- ukraine:
- ґрунтовно, досконально
funde de
(prepoziciaĵo)
- En la malsupra, baza, fundamenta parto de: vi kuŝis sur glacia elstaraĵo funde de la groto [24]; tre malhele estis funde de tiu rokfendo [25]; unu el la esperoj kuŝantaj funde de nia koro [26].
24.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
26. Claude Piron: La bona lingvo, p. 107a
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
26. Claude Piron: La bona lingvo, p. 107a
- france:
- au fond de
- hispane:
- en el fondo de
- pole:
- na dnie, w głębinach (głęboko - aż na dnie)
- ruse:
- в глубине
ĝisfunde
- 1.
- Ĝis la fundo: ĉiu glaso estis malplenigita ĝisfunde [27]; kaliko de teruro […], vi eltrinkos ĝin ĝisfunde [28].
- 2.
- (figure) Funde2: esplori ĝisfunde la aferon; tiu ĝisfunde malvirtema homo, memfida, kiel neniu alia […] parte perdadis sian memfidon [29]; la novaĵo, ke Ligia lin amis, ekskuis ĝisfunde lian animon [30]; nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn fizikajn kaj moralajn, kiel […] febra serĉado kaj netrovado Marta .
27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:34
29. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
30. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:34
29. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
30. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI
- france:
- à fond, jusqu'au fond, de manière approfondie
- germane:
- 1. bis zum Grund 2. gründlich
- hispane:
- hasta el fondo
- nederlande:
- 2. grondig
- pole:
- 1. do dna 2. do dna, dogłębnie
- ruse:
- 1. до дна 2. основательно , досконально
- ukraine:
- до дна
senfundaĵo
- Abismo: tiam ili rimarkis, ke ili dormis tute proksime de senfundaĵo [31]; la suprojn de l' montoj oni suriras super senfundaĵoj [32]; (figure) forpuŝi homon de la plej altaj suproj en la senfundaĵon de plej granda mizero [33].
31.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj
Rozulino
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
- france:
- abime, abîme, précipice
- germane:
- Abgrund
- hispane:
- abismo, precipicio
- nederlande:
- afgrond
- pole:
- bezdenny
- ruse:
- бездна
- ukraine:
- безодня, прірва, провалля
surfundaĵo
- 1.
Ŝlimo el solidaj materioj, kiuj amasiĝas sur la fundo de fluaĵoj.
rekremento, sedimento
- 2.
- (arkaismo) (figure)
Plej malbona, plej malestiminda parto:
ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la komedio, kaj nur la surfundaĵo
de la urba loĝantaro restis, por gardi la domojn
[34];
feĉo 2
- france:
- fond (lie), lie, rebut (fig.)
- germane:
- 1. (Boden-)Satz 2. Abschaum
- hispane:
- sedimento, poso, residuo (fig.)
- nederlande:
- sediment
- pole:
- 1. osad denny 2. dno
- ruse:
- 1. осадок 2. отбросы (общества и т.п.)
- ukraine:
- осад
surfundiĝi
- france:
- toucher le fond
- germane:
- sinken
- hispane:
- hundirse hasta el fondo
- pole:
- sięgnąć dna, dojść do dna, dotknąć dna, lec (położyć się) na dnie
- ukraine:
- осідати, сідати на дно