*ŝlim/o PV

*ŝlimo  

1.  
Akvemoligita kota tero kuŝanta sur fundo de marĉo, lago, rivero aŭ simila akvejo: ofte ni vadis tra la arbaro kun akvo kaj ŝlimo ĝis la zono[1].
2.  
(figure) Malglora, malnobla, malkomforta stato. VD:feĉo2, koto2, marĉo2
1. W. Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, 2000:11, p. 20a
angle:
mud, muck, sludge
beloruse:
1. глей, мул, ціна
france:
fange 1. vase (fange)
germane:
1. Schlamm, Schlick
hispane:
1. cieno
hungare:
1. iszap 2. sár
itale:
1. melma, fanghiglia, limo
katalune:
llot 1. tarquim 2. deshonra
nederlande:
slib, slijk, modder
perse:
1. گل و لای، لجن
portugale:
1. limo, lodo
ruse:
1. ил, тина

ŝlimejo, ŝlimujo  

Marĉo, loko, kie estas ŝlimo: ĝi flosas al ponto de Zlic, de la ponto sub deklivoj al ŝlimujo [2].
2. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
france:
bourbier
nederlande:
modderpoel

elŝlimiĝi

(ntr)
1.
Eliĝi el ŝlimo, el ĝia alsuĉa forto.
2.
(figure) Eliĝi el malfacilo, el embaraso: en iuj afekcioj de la nerva sistemo la malsanulo ... ne povas elŝlimiĝis el ia nekapablo voli [3].
3. M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993
france:
se désembourber

enŝlimiĝi

(ntr)
1.
Parte aŭ tute eniĝi en ŝlimon: la radoj profunde enŝlimiĝas en la koton [4].
2.
(figure) Embarasiĝi, eniĝi en malfacilaĵojn, en malbonan situacion: vi enŝlimiĝis en malamo kaj malrespekto! [5].
4. R. Condon: La Elprovado, 2012
5. M. Markeyev: Ukraina ribelo, lernu.net, 2014-05-06
france:
s'embourber

administraj notoj