*marĉ/o PV

*marĉo  

1.  
GEOG Ŝlima terspaco kovrita de neprofunda senflua akvo; ŝlimejo: rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo PrV ; pluvego marĉigis la vojojn.
2.  
(figure) Malbona stato, el kiu oni malfacile povas eliri: putri, droni, en la marĉo de l' nesciado, de l' mizero; fali en la marĉon de superstiĉoj.
angle:
1. marsh, swamp
beloruse:
балота
bretone:
1. geun 2. lagenn (skeud.)
france:
1. marais
germane:
Sumpf, Moor, Morast
hispane:
1. pantano
hungare:
1. láp, mocsár 2. mocsár
katalune:
pantà, aiguamoll, maresma ~igi: empantanar
nederlande:
moeras
pole:
bagno, błoto, mokradło 2. bagno
portugale:
pântano 1. pântano, palude, charco
rumane:
mocirlă, mlaștină
ruse:
болото

marĉeto

1.
Malvasta marĉo: Sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne saniĝos, ili estos destinitaj por salo [1]; ili igas min [...] ĉirkaŭiri marĉeton [2].
2.  
Kotejo, kota flak(eg)o: Jen li sidas unu tagon kaj tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton, kiun li prenis el strata marĉeto [3];
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:11
2. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 131
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Guto da akvo
france:
mare
pole:
bajoro
rumane:
baltă
ruse:
1. болотце 2. лужа

enmarĉiĝi

(ntr)
Profundiĝi en marĉon.
angle:
sink
beloruse:
вязнуць, увязнуць
bretone:
sankañ en ur c'heun (v.g.)
france:
s'embourber
hispane:
empantanarse
hungare:
mocsárba süllyed
katalune:
enfonsar-se, empantanegar-se
nederlande:
in een moeras wegzinken
pole:
grzęznąć
portugale:
chafurdar(-se), enchafurdar(-se)
rumane:
afunda
ruse:
увязнуть

administraj notoj

en~iĝi: Mankas dua fontindiko.
en~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.