1horizont/o

horizonto

1.
ASTGEOG Ĉirkaŭa linio, kie finiĝas nia vidkapablo, kaj kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo: antaŭ liaj okuloj etendiĝis vasta horizonto; li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto BdV ; la suno jam kaŝita trans la horizonto, ree levis sian radiantan kapon [1]; suriri la supron de l' turo […] kaj ĉirkaŭpreni per la rigardo pli vastan horizonton [2]; komenciĝis la vintro, la suno staris sub la horizonto, dum multe, multe da monatoj nun estis regonta tie unu sola longa nokto [3]; (figure) tiuj projektoj aperas kaj tuj malaperas de la horizonto [4]; (figure) la politika horizonto nubiĝis. VD:perspektivo, pejzaĝo, fono.
2.
La areo limigita de horizonto1 kaj aparte ties plej fora regiono: en la horizonto estis videbla verda lando, akvo, multenombraj palmoj, kaj iom pli alte urbetoj kaj temploj [5]; en la horizonto aperas montetoj [6]; ĝis la limoj de l' horizonto brilis la ruĝaj sabloj de la okcidenta dezerto [7].
3.
(figure) Limigita regiono, el kiu ne eliras la spirito; amplekso de la penso: la horizonto de scienco estas la donitaĵoj [8]; la limoj de lingvoj ne nur limigas aŭ plivastigas nian personan horizonton, sed ankaŭ montras la potencon kaj la vastan influon de imperioj [9]; interlingvistiko povas ekaperi sur la kultura kaj intelekta horizonto de pli larĝa nombro de homoj [10]; dum tiu ĉi epoko pli kaj pli ŝrumpis la memkonscio kaj vivhorizontoj de la reĝo, kiu fine proksimiĝis al memdetruo [11]; ĝi almenaŭ sukcesis kvietigi iomete la financan horizonton kaj savis la situacion [12]; fulme aperis sur la literatura horizonto [lia] unua romano [13]; tempo-horizonto [14].
angle:
horizon
beloruse:
гарызонт
bretone:
dremmwel
ĉeĥe:
horizont, obzor
ĉine:
天边 [tiānbiān], 天际 [tiānjì], 地平線 [dìpíngxiàn], 眼界 [yǎnjiè]
france:
horizon
germane:
Horizont
greke:
ορίζοντας
hispane:
horizonte
hungare:
1. láthatár, horizont 3. látókör, horizont
itale:
orizzonte
japane:
地平線 [ちへいせん], 水平線 [すいへいせん], 視界 [しかい], 範囲 [はんい], 層準 [そうじゅん], 土壌の層位 [どじょうのそうい]
nederlande:
horizon
pole:
horyzont
portugale:
horizonte
ruse:
горизонт
slovake:
horizont
ukraine:
обрій, видноколо, горизонт

administraj notoj