1perspektiv/o PV
perspektivo
↝ 
- 1. ↝
Bilda prezento de objektoj laŭ la diverseco de aspektoj kaŭzita de ilia malproksimeco kaj pozicio: en tiu pentraĵo la perspektivo estas tre ĝusta; linia, kolora perspektivo; serio da arkaĵoj en perspektivo FK ; aksonometria perspektivo estas sistemo de bilda reprezentado […] pere de projekcio ĉu paralela aŭ cilindra, referencita al tri ortogonaj aksoj, tiele ke ili konservu siajn proporciojn en ĉiu el la tri direktoj de la spaco [1].
projekcio
- 2. ↝
- Panoramo 1: de tiu monteto oni ĝuas belan ridantan perspektivon; birdoperspektivo; tio estis Nova Holando, la kvina parto de la mondo, kiu preterglitis kun perspektivo de la bluaj montoj [2]; la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon [3]; sur la supro de la monteto, tute apude de la arbaro, kun bela perspektivo staris la nova kastelo [4]; Klaro ekvidis […] tra la interrompo, en la fundo de la perspektivo la murojn de la palaco same mallumajn, kiel la apudaj arboj IK .
- 3. ↝
- (figure)
Aspekto, sub kiu oni prezentas al si pli aŭ malpli malproksiman,
precipe estontan okazon:
la nuna situacio prezentas vastajn perspektivojn kaj esperojn;
la vivo alprenis por li novan kaj pli vervan perspektivon;
tiu progreso malfermas novajn perspektivojn;
konsola perspektivo;
rakontoperspektivo
[5];
nun tio estis farita kaj donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn
[6];
la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi
perspektivon kun pli bona estonteco en la fino
Marta
.
horizonto3, retrospektivo, vidpunkto2
1.
Vikipedio, Aksonometria perspektivo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
5. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
5. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- perspective
- beloruse:
- пэрспэктыва
- ĉeĥe:
- středové promítání perspektiva (zobrazení)
- france:
- perspective
- germane:
- Perspektive
- hispane:
- perspectiva
- hungare:
- távlat, perspektíva
- nederlande:
- perspectief
- portugale:
- perspectiva
- ruse:
- перспектива birdo~o: вид с птичьего полёта
- slovake:
- perspektíva, stredové premietanie
longperspektiva, longtempa perspektivo
- Kiu koncernas, influas, efikas malproksiman estontecon: oni aprobis la longperspektivajn planojn, proponitajn far la Komisiono [7]; en longtempa perspektivo la leĝo funkciis [8].
7.
-:
Protekti la speciojn..., Eŭropa Civitano, 2012-04-25
8. Monato, Evgeni Georgiev: 100 jarojn leĝo pri islamo
8. Monato, Evgeni Georgiev: 100 jarojn leĝo pri islamo
- france:
- à long terme
- germane:
- auf lange Sicht, langfristig
mallongperspektiva
- Kiu koncernas, influas, efikas proksiman estontecon: gravas, ke la psikologio de unuopuloj esploru, kiamaniere iom da materialo, ekiras el la atentujo, tra la mallongperspektiva memoro, en la longperspektivan memoron [9]; dependeco estas tipe karakterizitaj per tuja kontentigo (mallongperspektiva kompenso) [10].
9.
P. Dasgupta: Loĝi en Homaj Lingvoj: la Substancisma Perspektivo, 2011
10. Vikipedio, Dependeco (medicino)
10. Vikipedio, Dependeco (medicino)
- france:
- à court terme
- germane:
- auf kurze Sicht, kurzfristig
senperspektiva ↝
- Kiu ne prosperos, malhavas ŝancojn de sukceso; senespera: senperspektiva entrepreno; ni […] kompatu […] senperspektivan popolon, kiu falis el unu terura malbono en alian eĉ pli teruran [11]; du kuracistoj atestu, ke la fizika doloro neelteneblas kaj senperspektivas (do ne malaperos) [12].
11.
Monato, Stefan Maul: Kompatindaj
irakanoj
12. Monato, Bart Demeyere: Eŭtanazio por neplenkreskuloj
12. Monato, Bart Demeyere: Eŭtanazio por neplenkreskuloj
- ĉeĥe:
- neperspektivní
- france:
- sans avenir, sans issue
- germane:
- perspektivlos
- slovake:
- bezvýhľadný