1projekci/o FK

projekcio

1.
Bildigo de reliefa objekto sur ebena surfaco:
a)
GEOG Ĉiu el la diversaj metodoj, uzataj por prezenti sur ebena surfaco parton aŭ tuton de la tera aŭ ĉiela sfero: la sunhorloĝo Dijona estas la projekcio horizonta de la sunhorloĝo tagnoktegaliga [1].
b)
TEK Desegnaĵo de objekto, konstruo, maŝino k.s., farita sur ebeno laŭ certaj konvencioj: horizontala, vertikala, profila projekcio.
c)
FOT Luma bildo, sendata sur pli-malpli proksiman ekranon per speciala lanterno.
2.
PSI Atribuado de nekonscia aŭ subpremita parto de sia propra personeco al alia persono: pri la ĉasado de sorĉistinoj […] oni ankaŭ asertis, ke temas pri elpensaĵo, nome projekcio de masklaj fantazioj [2].
3.
MAT
a)
Bildigo de kartezia produto de pluraj aroj al la `p`-a inter ili, kiu ĵetas ĉiun opon al ĝia `p`-a termo: tian bildigon oni nomas kanona projekcio al la `p`-a faktoro; en vektora spaco `bb K^n` la projekcio al ajna el la `n` faktoroj ĵetas vektoron al ĝia `p`-a komponanto laŭ la kanona bazo.
b)
[3] (en vektora spaco) Tia endomorfio `p`, ke ĝi egalas al la kunligaĵo kun si mem; simb. `p circ p=p`: la kerno kaj la bildaro de projekcio estas komplementaj; se `bb U` estas la kerno de `p` kaj `bb V` ĝia bildaro, tiam oni diras, ke `p` estas „projekcio al subspaco `bb V`, paralele al subspaco `bb U`“. SIN:vektora projekcio.
c)
(en afina spaco) Afina bildigo, asociita al projekcio 3.b. SIN:oblikva projekcio.
d)
FK PIV1 (en eŭklida afina spaco) Tia projekcio 3.c, ke la kerno kaj bildaro de la asociita endomorfio estas ortaj: M estas la projekcio horizonta de la punkto m, kiu respondas al la horo h sur la rondo tagnoktegaliga, farita per la radio C FK . SIN:orta projekcio.
angle:
3. projection
beloruse:
праекцыя
ĉeĥe:
projekce, promítání, průmět, zobrazení
ĉine:
投影 [tóuyǐng]
france:
projection (math. et sens dérivés)
germane:
1.a Projektion 1.b Risszeichnung 1.c Abbildung 2. Projektion 3. Projektion
hungare:
vetítés, projekció
japane:
射影 [しゃえい], 投影図法 [とうえいずほう], 投影図 [とうえいず], 映写 [えいしゃ], 映像 [えいぞう], 投射 [とうしゃ], 投影 [とうえい]
nederlande:
projectie
pole:
projekcja 1.a rzutowanie, wyświetlanie 2. projekcja 3. rzut (przekształcenie)
portugale:
projeção
ruse:
проекция
slovake:
premietanie, priemet
ukraine:
проекція

projekcii

(tr)
1.
Desegni projekcion de io; trovi la bildon de punkto aŭ figuro per projekcio.
2.
FOT Sendi luman bildon sur ekranon: projekcii lumbildojn; Esperanta sonfilmo estis projekciita dum la Universala Kongreso en Oxford 1930 [4]; ŝi ne havas videoaparaton por projekcii al li ian infanan bildfilmon [5]; tiu unua fotokompostilo estis maleleganta skatolo […], en kiu fulmilo projekciis lumon sur sentiva fotopapero [6]; la kinejoj en 1985 nombris 257 […] nuntempe restas en Budapeŝto trideko da projekciejoj [7]; (figure) li estas poeto […] pri tuthomaraj problemoj, kiujn li projekcias tra sia esence lirika personeco [8]; (figure) Okcidento ne respondas al la bildo kiun ĝi ŝatis projekcii pri si kaj kiun ni volonte reprojekciis al ĝi [9].
beloruse:
1. рысаваць праекцыю 2. праецыраваць
ĉeĥe:
projektovat, promítat
france:
projeter
germane:
projizieren, abbilden 2. an die Wand werfen, (einen Film) vorführen
hungare:
vetít
japane:
投影する [とうえいする], 映写する [えいしゃする], 投射する [とういする]
nederlande:
projecteren
pole:
wyświetlać, rzutować
ruse:
проецировать
slovake:
premietať
ukraine:
проектувати, виконати проекцію

projekciaĵo

1.
MATMatVort Bildo per projekcio: la orta projekciaĵo de sfero al ebeno estas cirklo.
Rim.: Bricard [10] konas la terminon, sed sub formo „projeciaĵo“. Cetere, ekster la rigora faka lingvaĵo, eblas konsideri, ke ankaŭ „projekcio“ havas ĉi tiun sencon.
2.
FOTPIV1 Diafana kliŝo, uzata por projekciado.
angle:
1. projection
beloruse:
1. праекцыя 2. дыяпазытыў
ĉine:
1. 投影 [tóuyǐng]
france:
1. projection (math., image)
germane:
1. Projektion
hungare:
dia, diapozitív 1. vetület
japane:
スライド [すらいど]
pole:
1. rzut (obraz)
ruse:
1. проекция

projekciilo

Aparato por projekcii 2: en la kela etaĝo estas montrata (per projekciiloj) la panoramo de la frontregiono, kiun pentris Alfred Bastien post la milito [11]; se vi planas uzi la komputilon por prezentadoj, atentu, ke ĝi havu kroman ekrankonektilon por ligi ĝin al projekciilo [12]; (figure) [imagi] pere de mensa projekciilo [13].
11. Monato, Roland Rotsaert: Du novaj muzeoj en Belgio, 2015
12. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, 2003
13. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia, 2014
beloruse:
праектар, праекцыйны апарат
ĉeĥe:
projekční přístroj, promítací přístroj
ĉine:
投影仪 [tóuyǐngyí], 投影儀 [tóuyǐngyí], 投影机 [tóuyǐngjī], 投影機 [tóuyǐngjī], 幻灯机 [huàndēngjī], 幻燈機 [huàndēngjī], 电影放映员 [diànyǐngfàngyìngyuán], 電影放映員 [diànyǐngfàngyìngyuán]
france:
projecteur (film, diapos, etc.)
germane:
Projektor, Bildwerfer mensa ~ilo: inneres Auge.
hungare:
vetítőgép
japane:
映写機 [えいしゃき], プロジェクター
nederlande:
projector
pole:
projektor, rzutnik
ruse:
проектор
slovake:
projekčný prístroj
ukraine:
проектор, проекційний апарат

retroprojekciilo

Aparato por projekcii travideblajn foliojn sur ekrano.
angle:
overhead projector
france:
rétroprojecteur
germane:
Rückprojektor
hungare:
írásvetítő
japane:
オーバーヘッドプロジェクター
nederlande:
overheadprojector
pole:
grafoskop
ruse:
эпидиаскоп

centra projekcio

MATMatVort
(en tridimensia afina spaco, al ebeno `P`, rilate al punkto `O` situanta ekster `P`) Bildigo, kiu ĵetas punkton `M` al la intersekco de rekto `OM` kun `P`: la punkton `O` oni nomas centro de la centra projekcio; centra projekcio ne estas afina bildigo; la punktoj de la ebeno paralela al `P` kaj trairanta `O` ne havas bildon per centra projekcio al ebeno `P` rilate al `O`.
angle:
central projection
france:
projection centrale
germane:
Zentralprojektion
hungare:
középpontos vetítés
japane:
中心射影 [ちゅうしんしゃえい]
pole:
rzut środkowy
ruse:
центральная проекция

kanona projekcio

MAT
=projekcio 3.a.
Rim.: Troviĝas en MatVort la termino „ar-teoria projekcio“, supozeble kun la sama signifo.
angle:
canonical projection
ĉine:
分析拓展 [fēnxītuòzhǎn]
france:
projection canonique
germane:
kanonische Projektion
hungare:
kanonikus projekció
pole:
rzut kanoniczny
ruse:
каноническая проекция

oblikva projekcio

angle:
skew projection
france:
projection oblique
germane:
schiefe Projektion
hungare:
ferde párhuzamos projekció
pole:
rzut ukośny
ruse:
косая проекция

orta projekcio

angle:
orthogonal projection
ĉine:
正投影 [zhèngtóuyǐng], 正交射影 [zhèngjiāoshèyǐng], 正射影 [zhèngshèyǐng]
france:
projection orthogonale
germane:
orthogonale Projektion
hungare:
merőleges vetítés
japane:
正射影 [せいしゃえい]
pole:
rzut prostokątny
ruse:
прямоугольная проекция

paralela projekcioPIV2 , paralelprojekcioPIV1

MAT
Oblikva projekcio al ebeno.
angle:
parallel projection
france:
projection parallèle
germane:
Parallelprojektion
hungare:
párhuzamos vetítés
japane:
平行射影 [へいこうしゃえい]
pole:
rzut równoległy
ruse:
параллельная проекция

vektora projekcio

angle:
projector
france:
projection vectorielle, projecteur (math.)
germane:
Projektor (Vektor)
hungare:
vetítés
pole:
rzut wektorowy
ruse:
проектор

administraj notoj

pri ~aĵo 2.:
      Ĉu plu aktuala? Ĉu ne temas pri la nunaj "lumbildoj"?
      [MB]
    
retro~ilo: Mankas dua fontindiko.
vektora ~o: Mankas dua fontindiko.