4grund/o PV
grundo ↝
- 1. ↝
Tero, konsiderata laŭ sia ĥemia konsisto, sia kvalito por kulturo, sia firmeco por konstruo aŭ alia uzado: sabla, malseka grundo; ŝanceliĝanta marĉa grundo [1]; la grasa nigra grundo de la marĉejo [2]; malfekunda grundo [3]; en la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de la iliaj piedoj [4]; ĝermoj rapide elkreskis el la profunda grundo [5]; grundo kvazaŭ kreita por dancado, plata kiel telero [6]; en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon [7]; sur sia propra grundo, sur la grundo de la hejmo [8]; mozaika grundo el ŝtonoj, ruĝaj kiel koraloj, flavaj kiel sukceno, rondaj kiel ovoj de birdoj [9]; la geologo esploris la konsiston de la grundo; grundakvo [10]; eniri ankaŭ la subajn grundtavolojn kaj la enakvan marĉoŝlimon [11]; (figure) prepari favoran grundon por la propagando; (figure) ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala VivZam ; (figure) ni do restu sur la firma grundo de la konstatitaj faktoj.
fundo, tereno
- 2. ↝
- (arkaismo) Fono: [la] pentraĵoj sur ora grundo radiis en plena brilo [12].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
10. Monato, Aŭstrio: Ĉu ri-vere kanalo?
11. Monato, Poluado: Cinike cianide ― ĉu respondecas Okcidento?
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco

- beloruse:
- 1. грунт, глеба 2. тло
- ĉeĥe:
- podklad nátěru, podklad obrazu
- france:
- 1. sol, terrain (sol)
- germane:
- ~akvo: Grundwasser 1. Boden (Grund), Grund (Boden), Erdboden 2. Grund
- hispane:
- 1. suelo, terreno
- hungare:
- 1. talaj, föld 2. háttér
- itale:
- 1. suolo, terreno 2. campo (sfondo), sfondo
- nederlande:
- grond
- portugale:
- 1. solo
- ruse:
- грунт 1. почва
- slovake:
- dno riečne, morské
- taje:
- 1. ดิน
- volapuke:
- glun
subgrunda
- 1.
- Profunda: la subgrunda akvo [13].
- 2. ↝
- (figure) De ia subkulturo, de marĝenuloj, kvazaŭ farita en sekreta, subgrunda kelo: mia frato […] eldonis kun aliaj la subgrundan gazeton: „La kadavrobruligisto“ [14]; Luksemburgio certe ne staras rande de tia erupcio, sed io subgrunde bolas [15].
13.
Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
14. H.-G. Kaiser: Detlev Blanke pri la geavoj de Nicole, 2011-09-09
15. Monato, István Ertl: Trifoja neado, 2015
14. H.-G. Kaiser: Detlev Blanke pri la geavoj de Nicole, 2011-09-09
15. Monato, István Ertl: Trifoja neado, 2015
- france:
- 2. underground
- germane:
- untergründig
subgrundo
Tavolo de la grundo sub la surfaco, ne atingata per ordinaraj plugiloj: la surfaca grundo enhavas la plimulton de la radikoj de la kreskantaj herboj, kaj ĝia koloro estas malpli hela ol tiu de la subgrundo [16].
16.
W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
- angle:
- subsoil, undersoil
- ĉeĥe:
- podloží
- france:
- sous-sol
- germane:
- Untergrund
- hispane:
- subsuelo
- slovake:
- podložie
surgrundiĝi ↝
17.
L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la alveno de la
sorĉisto“
- france:
- se poser (sur le sol)
- germane:
- aufsetzen
- itale:
- atterrare
- ruse:
- приземлиться
ĉiamfrosta grundo ↝
Grundo tutjare frosta almenaŭ ekde ia profundo, trovebla en norda Kanado, Alasko, Gronlando, orienta Siberio kaj iuj altaj montaroj; permafrosto: la ĉiamfrosta grundo etendiĝas en la teran internon ĝis 1,6 kilometroj [18].
18.
Scivolemo: Ĉiamfrosta grundo, 2021
- angle:
- permafrost
- france:
- pergélisol
grundoscienco ↝
Scienco pri grundoj, pri ilia viva kaj neviva konsisto, pri ilia evoluo; pedologio2: la kartografio estas esenca fako de grundoscienco [19].
19.
W. F. Rolt: El la polvo de la tero, 1967
- angle:
- soil science
- ĉeĥe:
- pedologie, půdoznalství
- france:
- pédologie (étude des sols)
- germane:
- Bodenkunde
- itale:
- pedologia
- ruse:
- почвоведение
- slovake:
- pôdoznalectvo
grundosciencisto ↝
Fakulo pri grundoscienco: Emil Otto Paul Bruno Ramann estis germana agrikulturkemiisto kaj grundosciencisto [20].
- ĉeĥe:
- pedolog, půdoznalec
- france:
- pédologiste (spécialiste des sols), pédologue (spécialiste des sols)
- germane:
- Bodenkundler
- itale:
- pedologo
- ruse:
- почвовед
- slovake:
- pôdoznalec