*glob/o PV
*globo
↝ 
- 1. ↝
-
Fizika objekto, korpo3,
kies supraĵo pli aŭ malpli
ĝuste formas sferon1.a:
la tero estas globo
[1];
bilarda globo;
la globoj de lagro;
terglobo;
kartona geografia globo (t.e. globuso);
okulglobo; globkrajono; amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo [2]; ni ne havas kristalan globon (kiel uzatan de aŭguristoj), do ni nur atendu kaj vidu [3].
- 2. ↝
MatVort
- a) ↝
-
(Globo kun centro `a`
kaj radiuso `rho`)
Aro da ĉiuj tiaj punktoj
el metrika spaco, ke ilia
distanco
`d` de `a` la
radiuson `rho` malsuperas
(`d lt rho`, por
„malfermita
globo“),
aŭ ne superas (`d le rho`, por
„fermita globo“).
Rim.: Ĉi-sence troveblas ankaŭ „bulo“ [4].
- b) ↝
- PIV2
(Speciale:) Same difinita (fermita aŭ malfermita)
globo2.a
(solido3) en
tridimensia eŭklida spaco:
la volumeno `V` de globo havanta la radiuson
`r` estas `V=4pi r^3//3`;
la pezglobo estas fera aŭ latuna globo kun difinitaj pezo kaj diametro [5].
centro, diametro, radiuso;
segmento, globtavolo, globdisko.
1.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 1a
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
3. Monato, EŬROPA UNIO: Eŭro unujara
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §53
5. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
3. Monato, EŬROPA UNIO: Eŭro unujara
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §53
5. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
- angle:
- 2.a ball (in a metric space) 2.b sphere, ball (solid)
- beloruse:
- шар, куля, сфэра
- ĉeĥe:
- koule
- france:
- geografia ~o: globe (représentant la Terre) okul~o: globe oculaire 1. globe, boule 2.a boule (dans un espace métrique) 2.b sphère, boule (volume sphérique)
- germane:
- 1. Kugel 2.a Kugel 2.b Kugel
- hispane:
- okul~o: globo ocular 1. globo
- hungare:
- geografia ~o: földgömb okul~o: szemgolyó 1. biliárdgolyó
- indonezie:
- globe
- nederlande:
- bol geografia ~o: wereldbol okul~o: oogbal, oogbol 1. bal, bol
- pole:
- okul~o: gałka oczna 2.a kula (w przestrzeni metrycznej) 2.b kula (bryła)
- portugale:
- globo, bola, orbe
- ruse:
- шар okul~o: глазное яблоко 2.a открытый шар pez~o: ядро (спортивное) 2.b шар (тело)
- slovake:
- guľa
globa
- beloruse:
- 1. шараабрысны, шарападобны, круглы, сфэрычны
- ĉeĥe:
- kulatý, kulový
- france:
- 1. rond (sphérique), sphérique
- germane:
- 1. kugelig
- hungare:
- 1. gömb alakú
- indonezie:
- 1. sferis
- nederlande:
- 1. bolvormig
- pole:
- 1. kulisty
- portugale:
- 1. globular
- ruse:
- ~a fulmo: шаровая молния 1. шаровидный, шарообразный, круглый 2. глобалнный, всемирный
- slovake:
- guľatý
globeto
-
Malgranda globo:
aerglobeto;
sangaj globetoj;
farmaciaj globetoj;
ludi globetojn; en la densa barbo li havis vitran globeton, el kiu fluis parfumoj [8].
8.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 13a
- beloruse:
- шарык
- ĉeĥe:
- kulička
- france:
- globule, bulle, bille
- germane:
- Kügelchen
- hispane:
- glóbulo
- nederlande:
- bolletje
- pole:
- kulka
- portugale:
- glóbulo
- ruse:
- шарик
- slovake:
- guľka
blanka globeto ↝
- Blanka sangoĉelo: tromultiĝo de blankaj globetoj en la sango [9].
9.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, leŭkemio
- indonezie:
- sel darah putih
duonglobo
↝ 
-
Duono de globo; objekto havanta tian formon:
la dekstra duonglobo de la cerbo;
la norda duonglobo;
la orienta duonglobo; antipodo estas loko de la tero kuŝanta sub niaj piedoj sur la alia duonglobo PV .
- angle:
- hemisphere dekstra duon~o de la cerbo: hemisphere norda duon~o: northern hemisphere orienta duon~o: eastern hemisphere
- beloruse:
- паўшар'е, паўкуля
- ĉeĥe:
- polokoule Země
- france:
- hémisphère
- germane:
- dekstra duon~o de la cerbo: Halbkugel, Hemisphäre
- hispane:
- hemisferio dekstra duon~o de la cerbo: hemisfero derecho norda duon~o: hemisferio norte orienta duon~o: hemisferio oriental
- hungare:
- félgömb dekstra duon~o de la cerbo: jobb félteke norda duon~o: északi félgömb orienta duon~o: keleti félgömb
- indonezie:
- hemisfer norda duon~o: belahan bumi utara orienta duon~o: belahan bumi timur
- nederlande:
- halfrond, hemisfeer dekstra duon~o de la cerbo: rechter hersenhelft norda duon~o: noordelijk halfrond orienta duon~o: oostelijk halfrond
- pole:
- półkula dekstra duon~o de la cerbo: półkula
- portugale:
- hemisfério
- ruse:
- полушарие dekstra duon~o de la cerbo: правое полушарие мозга norda duon~o: северное полушарие Земли orienta duon~o: восточное полушарие Земли
- slovake:
- pologuľa Zeme
fadenglobo ↝
- (evitinde)
fadenbulo
- france:
- pelote
- germane:
- Garnknäuel
- pole:
- kłębek
- ruse:
- клубок
ĵetglobo
globo plejofte ligna aŭ metala, tenebla per unu mano, uzata en diversaj ludoj en kiuj ludantoj provas ilin ĵeti plejeble proksimen al iu celo: diversaj ĵetglobludoj estas popularaj precipe en Kroatio, Italio, Francio; dum la posttagmezoj dimanĉaj mi iris tien kun via patro por ludi je ĵetgloboj. [10].
10.
I. Silone, trad. D. Mistretta:
La sekreto de Luka, [vidita en 2018]
- france:
- boule (de jeu de boule)
- itale:
- boccia
platglobo ↝
- beloruse:
- плянісфэра
- france:
- planisphère
- germane:
- Weltkarte
- hispane:
- planisferio
- hungare:
- világtérkép
- indonezie:
- planisfer
- nederlande:
- wereldkaart
- portugale:
- planisfério
- ruse:
- планисфера
- slovake:
- zemská mapa
ruĝa globeto ↝
- Ruĝa sangoĉelo: malpliiĝo de hemoglobino kaj de ruĝaj globetoj [12].
- indonezie:
- sel darah merah
terglobo
↝ 
La planedo Tero konsiderata kiel tuto, kun ĝia formo proksima al globo: Li ĉiam iris laŭ sia kutimo, kvazaŭ li, tute sola, kapablus ŝanĝi la pozicion de la akso de la terglobo [13].
13.
Sabahattin Ali, trad. Ferruh Canatay: Ide-kamarado, „Paŝoj al plena posedo“, la paŝo 7ª
- ĉeĥe:
- zeměkoule
- france:
- globe terrestre (la Terre)
- hispane:
- globo terraqueo
- hungare:
- földgolyó
- nederlande:
- aardbol
- pole:
- kula
- ruse:
- земной шар
- slovake:
- zemeguľa
kava globo ↝
administraj notoj
pri
~eto:
blanka ~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duon~o: Mankas verkindiko en fonto.
faden~o: Mankas dua fontindiko.
faden~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ruĝa ~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kava ~o: Mankas dua fontindiko.
kava ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Mi ne certas, pri kio temas la farmaciaj ~etoj. Ĉu sinonimoj de „granolo“? [MB]pri faden~o :
La PV-a difino estas „volvaĵeto da fadeno“ kaj mi ne vidas esencan diferencon disde „fadenbulo“. [MB]~a: Mankas verkindiko en fonto.
blanka ~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duon~o: Mankas verkindiko en fonto.
faden~o: Mankas dua fontindiko.
faden~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ruĝa ~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kava ~o: Mankas dua fontindiko.
kava ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.