*okul/o PV

*okulo   Vikipedio

1.  
ANA Organo de la vidkapablo: bluaj, migdalformaj, lacaj, blue kadritaj, ruĝrandaj okuloj; sablero falis en mian okulonZ ; doni, fari signojn per la okuloZ ; grimaci per la okuloZ ; postuli okulon pro okulo, denton pro dentoZ (egalan repagon); (figure) kiu tro alten rigardon direktas tiu tre baldaŭ okulojn difektas (ambiciulo malsukcesos) PrV .
2.
(figure) Tiu sama organo, konsiderata kiel ilo de atento kaj intereso: for de l' okuloj, for de la koro PrV ; teni la okulojn en streĉo PrV ; direkti siajn okulojn al iuZ ; sekvi iun per la okulo; okulo al okulo (vizaĝo al vizaĝo, vidalvide); antaŭ, sub la okuloj de iu; verkante la regularon, mi havis antaŭ la okuloj (priatentis) la specialan situacion de la aferoZ ; foriru de antaŭ miaj okuloj; ĉies okuloj kun teruro deturniĝisZ ; kovri al si la okulojn kontraŭ (por ne vidi) la ekzistanta danĝeroZ ; malfermi la okulojn al iu (forigi la iluziojn kaj montri la efektivan realaĵon, vualo); tio estas evidenta kaj falas al ĉiu en la okulojnZ (fali 4, frapi). subskribi ion kun fermitaj okuloj (ne kontrolante); ŝuti polvon en la okulojn (polvo) PrV ; iafoje oni devas okulon fermeti (ne esti tro severa) PrV ; fermu la okulojn kontraŭ negravaj plendojZ ; ne kredu al orelo, kredu al okulo (ne onidiron, sed propran rimarkon) PrV ; en ies okulojZ (laŭ lia vidmaniero, lia opinio); okulo de mastro (kontrolo de interesato) pli efikas ol beno de pastroZ .
3.
(figure) Tiu organo, konsiderata kiel esprimanta diversajn animajn sentojn: rigardi iun per enviema, malama, voluptema okulo; avidege ĵeti okulon alZ ; tute jam sata sed okulo malsataZ ; timo havas grandajn okulojn (gravigas ĉion) PrV ; havi okulojn pli grandajn ol la ventroZ (preni el plado pli, ol kiom oni povas manĝi); de l' koro spegulo estas la okulo PrV ; ne iru okuloj super la fruntoZ (ne fieru); ŝi plaĉis al liaj okulojZ (li ekamis ŝin); Noa akiris plaĉon en la okuloj de la EternuloZ .
angle:
1. eye
beloruse:
вока
bretone:
lagad
bulgare:
око
ĉeĥe:
oko, očko, pupen (rostliny)
france:
œil
germane:
Auge
greke:
μάτι
hispane:
ojo
hungare:
szem ŝuti polvon en la ~ojn: port hint a szemébe ne kredu al orelo, kredu al ~o: csak azt hidd, amit szemeddel látsz ~o de mastro (kontrolo de interesato) pli efikas ol beno de pastro: a gazda szeme hízlalja a jószágot de l' koro spegulo estas la ~o: a szem a lélek tükre
indonezie:
mata
itale:
occhio
kroate:
oko
kurde:
çav
latine:
oculus
nederlande:
oog
pole:
oko
portugale:
olho
rumane:
ochi
ruse:
глаз, око
slovake:
očko, pupeň
svede:
öga
tibete:
མིག་
tokipone:
oko, lukin
turke:
göz
volapuke:
log

okula  

Rilata al okulo: okula malsano, kuracisto, medikamento.
angle:
ocular
beloruse:
вочны
bretone:
-lagad
bulgare:
очен
ĉeĥe:
optický, očitý, oční, zrakový
france:
oculaire
germane:
Augen-
greke:
οφθαλμικός
hispane:
ocular
hungare:
szem-
itale:
oculare, ottico (agg.), oculistico, oftalmico
nederlande:
oog-
pole:
oczny
portugale:
ocular
ruse:
глазной
slovake:
očný
tokipone:
oko, lukin

okuli, okulumi  

(ntr)
(komune) Rigardi iel videble aŭ insiste, ekzemple pro deziro: ŝi ekfiksis la rigardon kaj malvarme okulis la knabon [1]. VD:palpebrumi
1. I. Asztalos: Kiel malfacile estas sekreti la amon, Nica Literatura Revuo, 1958-05 ĝis 06, numero 3/5, p. 180-186a
angle:
ogle
beloruse:
вылупляцца, вытарэшчвацца
bretone:
ober lagadenn
ĉeĥe:
koukat, vyvalovat oči
france:
lorgner, loucher sur, zyeuter
germane:
äugeln, (jmd.) Augen machen, (jmd.) schöne Augen machen
hispane:
ojear, echar un vistazo
hungare:
kacsint, szemez
itale:
fissare (guardare), guardare (con espressione o fissamente), occhieggiare, addocchiare
nederlande:
lonken
pole:
zerkać
ruse:
глазеть, таращиться
slovake:
civieť, okáliť, vyvaľovať oči, zízať

okulegi

(komune) Rigardadi per insistaj, grandigitaj okuloj: li sidis sur verando el onda lado, tenis en la dikaj fingroj glason el dika vitro kaj trinkis kaj kraĉis kaj okulegis el sub la tufaj brovoj la flavajn magrajn kokinojn [2].
ĉeĥe:
civět
france:
zyeuter
slovake:
civieť

okulisto   Vikipedio

MED okulkuracisto VD:oftalmologo, optikisto
angle:
oculist, ophthamologist
beloruse:
акуліст, афтальмоляг
bretone:
lagadour
bulgare:
очен лекар
ĉeĥe:
oftalmolog, okulista, oční lékař
france:
oculiste, ophtalmologiste
germane:
Augenarzt
greke:
οφθαλμίατρος
hispane:
oculista, oftalmólogo
hungare:
szemész, szemorvos
itale:
oculista
nederlande:
oogarts, opticien, oftalmoloog
pole:
okulista
portugale:
oculista, oftalmologista
ruse:
окулист, офтальмолог
slovake:
očný lekár
svede:
ögonläkare, oftalmolog

akrokula, akraokula

Havanta akrajn okulojn, tio estas tre bonan vidpovon: pafarkon ili sciis bone utiligi, ĉar ili estis akrokulaj [3]; mi aspektas kiel vera husaroficiro! kaj tion rimarkas ankaŭ akraokula tajloro [4].
3. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
4. A. Salga, trad. J. Horvath: Esperiganto, 2020
france:
ayant un œil de lynx

proprokule, propraokule

Vidante mem, ĉeestante mem: mi mem iris tien kaj proprokule vidis [5]; mi vidis propraokule la deputiton Lukavsky [6].
5. C. Piron: Tien, 1997
6. K. Ĉapek, trad. M. Malovec: Laŭdo de ĵurnaloj, La Ondo de Esperanto, 2000:6 (68)
bulgare:
със собствени очи
france:
de ses propres yeux
hispane:
con los propios ojos
hungare:
saját szemével
itale:
con i propri occhi, di persona
nederlande:
oog: met eigen ogen

unuokula  

Havanta nur unu okulon, aŭ nur unu funkciantan okulon. VD:blinda, straba.
angle:
one-eyed
beloruse:
аднавокі
bretone:
born (ag.)
bulgare:
едноок
france:
borgne
germane:
einäugig
hispane:
tuerto
hungare:
félszemű
itale:
monocolo (agg.), cieco da un occhio, guercio (cieco da un occhio)
nederlande:
met één oog, eenogig
pole:
jednooki
ruse:
одноглазый
svede:
enögd
tokipone:
pi oko wan

okulglobo Vikipedio

ANA Globo formita de la okulo kaj enprofundigita en la okulkavo.
angle:
eyeball
bulgare:
очна ябълка
ĉeĥe:
oční bulva
france:
globe oculaire
germane:
Augapfel
hispane:
globo ocular
hungare:
szemgolyó
itale:
globo oculare
nederlande:
oogbal
pole:
gałka oczna
portugale:
globo ocular
ruse:
глазное яблоко
slovake:
očná buľva

okullenso Vikipedio

ANA Natura lenso, lokita en okulglobo kaj destinata por formi optikan bildon sur la retino.
angle:
lens
bretone:
gwerenn al lagad
bulgare:
очна леща
ĉeĥe:
oční čočka
france:
cristallin
germane:
Augenlinse
hispane:
cristalino
hungare:
szemlencse
itale:
cristalino
nederlande:
ooglens
portugale:
cristalino
rumane:
cristalin
ruse:
хрусталик
slovake:
očná šošovka

okulmezure  

Kiel oni povas mezuri sen aparatoj.
bretone:
a-wel-dremm
bulgare:
на око
ĉeĥe:
od oka, odhadem
france:
à vue d'œil
germane:
nach Augenmaß
hispane:
a ojo
hungare:
szemmértékkel
itale:
ad occhio
nederlande:
met het blote oog
pole:
na oko
ruse:
на глаз
slovake:
od oka, podľa oka
svede:
med ögonmått

kunmetita okulo, faceta okulo, kompleksa okulo  

ZOO Okulo, kian havas artropodoj, konsistanta el multaj interapudaj lumsensiloj: tiun malavantaĝon ili egalige kompensas per ĉ. 5000 malgrandaj ĉelarforme aranĝitaj okuloj, nomataj facetaj aŭ kompleksaj okuloj, kiuj kunmetas la bildon mozaike [7]; la avantaĝoj de kunmetitaj okuloj estas ke ili facile detektas moviĝon kaj ke oni povas havi tre grandan vidkampon [8].
7. -: Malfacila muŝkaptado, Scienca Revuo, 2008:4
8. F. van Hertrooij : La reĝo de la maro, Scivolemo, 2017-07-12
angle:
compound eye
france:
œil à facettes, œil composé

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unu~a: Mankas dua fontindiko.
unu~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~globo: Mankas dua fontindiko.
~globo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~lenso: Mankas dua fontindiko.
~lenso: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~mezure: Mankas dua fontindiko.
~mezure: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.