oftalmolog/o PIV1

oftalmologo

MED Okulkuracisto; medicinisto kun specialiĝo al oftalmologio: ŝi konsultas tutan teamon da specialistoj: oftalmologo por la okuloj, dermatologo por la haŭto, enterologo por la intestoj, psikiatro por la menso kaj ginekologo por mi-ne-scias-kio [1]; tio grave malfaciligis lian taskon fake krominstrui studentojn kaj jamajn oftalmologojn [2]. VD:okulisto, optikisto
Rim.: PIV1 mencias sinonimojn „okulkuracisto“ kaj „okulisto“, sed la dua povas esti komprenata kiel optikisto.
angle:
ophthalmologist
beloruse:
афтальмоляг
ĉeĥe:
oftalmolog
ĉine:
眼科医生 [yǎnkēyīshēng], 眼科醫生 [yǎnkēyīshēng]
france:
ophtalmologue
germane:
Augenarzt
japane:
眼科医 [がんかい]
pole:
oftalmolog
rumane:
oftalmolog
slovake:
oftalmológ
ukraine:
офтальмолог, окуліст

administraj notoj