1optik/o

optiko

FIZFOT Parto de la fiziko koncernanta la lumajn fenomenojn: la arabo-islama civilizacio […] ekde la 8-a jarcento konsiderinde disvolvis multajn sciencajn fakojn: matematiko, optiko, astronomio, geografio, medicino [1].
1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Ĉiuj kulturoj konstruas sian konceptan ilaron
angle:
optics
beloruse:
оптыка
bulgare:
оптика
ĉeĥe:
nauka o světle, optika
ĉine:
光学 [guāngxué], 光學 [guāngxué], 光学系统 [guāngxuéxìtǒng], 光學系統 [guāngxuéxìtǒng]
france:
optique (subst.)
germane:
Optik
greke:
οπτική
hispane:
óptica
hungare:
optika
japane:
光学 [こうがく]
nederlande:
optica
pole:
optyka
portugale:
óptica, ótica
rumane:
optică
ruse:
оптика
slovake:
náuka o svetle, optika
svede:
optik
ukraine:
оптика

optika

Rilata al optiko: [ili] estas erarigitaj de optika iluzio ChL ; [la] foto […] estis farita verŝajne kun la helpo de […] ia optika truko ChV ; radiado kiun varmaj objektoj eligas […] en la optika spektro […] troviĝas antaŭ la ruĝa koloro [2]; tiu proceduro nomiĝas optika signorekono: la komputilo analizas ĉiun bildon de litero aparte kaj decidas, kiu litero estas [3]; komuniku ĝin al la radiologia aŭ optika instituto VaK . SIN:vida, luma2, okula
2. János Sárközi: Prefere antaŭruĝa, Monato, 2001/04, p. 4
3. Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, Monato, 2012/03, p. 12
angle:
optical
beloruse:
аптычны
ĉeĥe:
optický, zrakový
ĉine:
光纜 [guānglǎn], 光缆 [guānglǎn]
france:
optique (adj.)
germane:
optisch
greke:
οπτικός
hispane:
óptico
hungare:
optikai
japane:
光学の [こうがくの], 視覚の [しかくの]
nederlande:
optisch
pole:
optyczny
portugale:
óptico
rumane:
optic, vizual
ruse:
оптический
slovake:
optický, svetelný, zrakový
svede:
optisk
ukraine:
оптичний

optikisto

Tiu, kiu fabrikas aŭ vendas optikajn instrumentojn: la plej gravaj laborterenoj jenas: misioj kun okulistoj kaj optikistoj, instruado al infanoj vidhandikapitaj, rekapabligo kaj loĝado [4]. VD:okulisto, oftalmologo
4. Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, Monato, 2011/06, p. 19
angle:
optician
beloruse:
оптык
bulgare:
очен лекар
ĉeĥe:
optik
ĉine:
光学仪器商 [guāngxuéyíqìshāng], 光學儀器商 [guāngxuéyíqìshāng], 光学仪器制造厂 [guāngxuéyíqìzhìzàochǎng], 光學儀器製造廠 [guāngxuéyíqìzhìzàochǎng], 眼鏡商 [yǎnjìngshāng], 眼镜商 [yǎnjìngshāng]
france:
opticien
germane:
Optiker
hungare:
optikus
japane:
光学者 [こうがくしゃ], 眼鏡屋 [めがねや]
nederlande:
opticien
pole:
optyk
rumane:
optician
ruse:
оптик
slovake:
optik
ukraine:
оптик

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas dua fontindiko.